Eksperimento pri birdo en aerpumpilo

pentraĵo de Joseph Wright of Derby
Eksperimento pri birdo en aerpumpilo
(An Experiment on a Bird in the Air Pump)
Joseph Wright of Derby, 1768
Oleo sur tolo (183 × 244 cm)
Nacia Galerio (Londono, Britio)

Eksperimento pri birdo en aerpumpilo (angle An Experiment on a Bird in the Air Pump) estas pentraĵo plenumita en 1768 de la brita pentristo Joseph Wright of Derby. Ĝi apartenas al serio da kandel-lumigitaj scenoj, kiujn Wright verkis dum la 1760-aj jaroj. Tiu oleo-sur-tolo malkonformas al tiutempaj konvencioj, ĉar ĝi bildigas sciencan temon laŭ la solena stilo kutime rezervita al historiaj aŭ religiaj temoj. Wright, originala kaj provinca artisto, abunde kaj intime bildigis la industrian revolucion kaj la sciencan progreson de la klerisma periodo. Kvankam liaj pentraĵoj estis jam tiutempe agnoskitaj kiel interesaj kuriozaĵoj, liaj stilo kaj sciencaj scenoj neniam estis imititaj de kolegaj, pli laŭmodaj pentristoj. La verkon posedas la Nacia Galerio de Londono depost 1863 kaj estas daŭre rigardata kiel majstroverko de la brita pentrado.

La pentraĵo bildigas naturfilozofon, pioniron de moderna scienco, rekreantan unu el la aerpumpilaj eksperimentoj de Robert Boyle en la 17-a jarcento : birdo estas progrese senigita el oksigeno antaŭ diverskonsista grupo da observantoj. La grupo montras variajn emociojn, sed la plejmultaj observantoj plivole interesiĝas pri la scienca rezulto de la eksperimento, ne pri la destino de la birdo. La centra persono rigardas eksteren, kvazaŭ li invitus la vidanton partopreni la eksperimenton.


Historia kunteksto redakti

 
Titolpaĝo de la Novaj Eksperimentoj de Robert Boyle en 1660. Li en tiu verko priskribas la metodon de la aerpumpila eksperimento.

En 1659, Robert Boyle mendis la konstruadon de aerpumpilo, tiam priskribita kiel "pneŭmatika motoro" kaj hodiaŭ nomita "vakuo-pumpilo". La aerpumpilo estis inventita de Otto von Guericke en 1650 : nur malmultaj tiutempaj sciencistoj tamen havigis tiun aparaton, ĉefe pro ties alta kosto. Boyle, filo de la grafo de Cork Richard Boyle, estis sufiĉe riĉa por akiri ĝin. Post ĝia konstruado, li eĉ pagis kaj akiris du pliajn, redesegnitajn aerpumpilojn por persona uzado, kaj donacis la originan, 1659-modelon al la Reĝa Societo. Krom la tri pumpiloj de Boyle, verŝajne ekzistis ne pli ol kvar aliaj pumpiloj dum la 1660-aj jaroj : Christiaan Huygens posedis unu ekzempleron en Hago, Henry Power eble disponis pri unu alia en Halifax (Okcidenta Jorkŝiro), kaj kromaj pumpiloj supozeble ekzistis en Christ's College (Kembriĝo) kaj en la akademio Montmor de Parizo[1]. La pumpilo de Boyle, signife modifita laŭ liaj deziresprimoj kaj konstruita de Robert Hooke, estis kompleksa, nestabila kaj malfacile funkciigebla aparato. Multaj eksperimentoj estis fareblaj nur danke al Hooke, kaj Boyle ofte konfidis por publikaj demonstroj la pumpilon al Hooke, kiu krom sia teknika lerteco montriĝis ankaŭ bona spektaklisto[2].

Malgraŭ la variaj teknikaj problemoj, la konstruita aerpumpilo ebligis al Boyle plenumi multnombrajn eksperimentojn pri la proprecoj de aero, kiujn li poste priskribis en sia traktato Novaj Fizikaj-Mekanikaj Eksperimentoj, Pri la Fontoj de Aero, kaj ties Efikoj (Fare, plejparte, per Nova Pneŭmatika Motoro)[3]. En tiu libro, la sciencisto detaleme priskribas 43 eksperimentojn, kiujn li plenumis foje sole, foje kun Hooke, rilate al la efekto de aero sur variaj fenomenoj. Boyle testis la efikojn de maldensa aero sur brulado, magnetismo, sono kaj barometroj. Li ankaŭ ekzamenis la konsekvencojn de plifortigita aerpremo sur variaj substancoj. La sciencisto menciis du eksperimentojn rilate al vivantaj bestoj : la "40-a Eksperimento" testis la kapablecon de insektoj flugi malgraŭ maldensa aero. La pli spektinda, drama "41-a Eksperimento" celis evidentigi la necesecon de aero por la vivado de bestoj. Boyle per tio ambiciis malkovri ion pri "la raporto, laŭ kiu Spirado estas necesega al Bestoj, al kiuj Naturo provizis Pulmojn". Boyle plenumis multajn versiojn de tiu sama eksperimento kun tre diversaj kreituloj, inkluzive de birdoj, musoj, angiloj, helikoj kaj muŝoj, kiujn li metis en la tubon de la pumpilo kaj atenteme ekzamenis dum la aervakigo[4]. Li priskribas vunditan alaŭdon jene :

(...) la Birdo momente ŝajnis sufiĉe vivema ; sed post pli grava vakigo de Aero, ĝi videble komencis peziĝi kaj malsaniĝi, kaj rapide poste spertis violentajn kaj neregulajn Konvulsiojn, kompareblajn al tiuj de kortobirdaro, kiam oni strangolas ilin : ĉar la Birdo lanĉis sin du- aŭ trifoje, kaj mortis kun sia Brusto supre, sia Kapo malsupre, kaj sia Kolo malrekte.[5]

Kiam Wright plenumis sian pentraĵon en 1768, aerpumpiloj jam estis sufiĉe komunaj scienciloj. Vojaĝantaj "prelegistoj pri naturfilozofio" (ofte plivole spektaklistoj ol veraj sciencistoj) eĉ ofte plenumis la "eksperimenton de la besto en la aerpumpilo" kiel centra elemento de siaj publikaj prezentoj[6]. James Ferguson, skota astronomo kaj verŝajne konatulo de Joseph Wright (ambaŭ estis amikoj de John Whitehurst) rimarkis, ke aerplenigita veziko ene de vitra ujo estis ofte uzita anstataŭ la besto, ĉar la uzado de vivanta kreitulo estis "tro ŝokiga por ĉiu spektanto, kiu havas eĉ la plej malaltan gradon da homeco" [7].

Pentraĵo redakti

Influo de antaŭaj verkoj redakti

 
Tri personoj spektante la gladiatorojn sub kandellumo (1765).
 
Filozofo preleganta pri sunsistema modelo (1768).

Dum sia lernoknabeco kaj frua kariero, Wright ĉefe verkis portretojn. En 1762, li jam estis fariĝinta bonfama portretisto : lia grupportreto James Shuttleworth, liaj Edzino kaj Filino (1764) estas ofte agnoskita de artkritikistoj kiel lia unua vera majstroverko. Laŭ Benedict Nicholson, Wright estis eble influita de la verkaro de Thomas Frye, precipe de la 18 gravuraĵoj, kiujn Frye plenumis ĵus antaŭ sia morto en 1762. La kandellumigitaj bildoj de Frye supozeble inspiris al Wright provi novajn temojn. La unua provaĵo de Wright, Knabino legante leteron sub kandellumo kun juna viro rigardante super ŝia ŝultro (17621763) estas videble ankoraŭ eksperimento, bela sed iom tro simpla[8]. La Eksperimento pri birdo en aerpumpilo de Wright apartenas al serio da kandellumigitaj, noktaj scenoj, kiujn li plenumis inter 1765 kaj 1768.

La unua el la kandellumigitaj verkoj, Tri personoj spektante la gladiatorojn sub kandellumo, estis pentrita en 1765 : ĝi montras tri homojn studante modelon de la Borghese-gladiatoro. Tiu pentraĵo estis multe laŭdita. La sekva verko, titolita Filozofo preleganta pri sunsistema modelo tamen kaŭzis skandaleton, ĉar la centra elemento de la sceno ne plu estis klasikisma sed fariĝis moderna sciencisto. Wright volonte bildigas la stuporon kaŭzitan de sciencaj "mirakloj" sur la vizaĝoj de siaj personoj, tiel rompante la antaŭan tradicion, laŭ kiu tiaj bildigoj estis rezervitaj al religiaj temoj[9]. Laŭ la vidpunkto de Wright, la novaj mirindaĵoj ebligitaj de scienco estis tiom imponaj kaj interesaj kiom la temoj de religiaj, pli klasikaj pentraĵoj[10]. Anonima recenzo de tiu epoko jam rigardis Wright kiel "tre grava kaj neordinara genio laŭ aparta maniero"[11]. Filozofo preleganta pri sunsistema modelo estis pentrita sen antaŭa mendo, sed Wright verŝajne esperis, ke aĉetus ĝin la grafo Washington Shirley, amatora astronomo kiu havis personan sunsisteman modelon, kaj kun kiu la amiko de Wright Peter Perez Burdett kunloĝis en Derbyshire. La ĉefaj personoj de la pentraĵo estas supozeble Burdett kaj Shirley : Burdett estas skribanta notojn, dum Shirley sidas kun sia filo proksime al la modelo[7]. La grafo Shirley aĉetis la pentraĵon por 210 pundoj. Lia posteulo Robert Shirley tamen aŭkciis ĝin post kelkaj jaroj : ĝi nun videblas en la muzeo kaj artgalerio de Derby[12].

Priskribo redakti

Sekvis en 1768 la Eksperimento pri birdo en aerpumpilo : tiu forte emociiga pentraĵo kontrastas kun la pli kvieta sceno de la Filozofo preleganta pri sunsistema modelo. La verko, alta je 183 cm kaj longa je 244 cm, montras blankan kakatuedon panike flugantan ene de vitra globo, dum aero estas progrese elŝutita per pumpilo. La spektantoj montras tre variajn emociojn : unu el la knabinoj zorgoplene spektas la destinon de la birdo, dum la alia ne kapablas rigardi la birdon kaj estas konsolita de sia patro. Du ĝentilhomoj (unu senpasie kronometrante la eksperimenton) kaj knabo tute male ekzamenas la aferon kun granda intereso. La junaj amantoj, en la maldekstra parto de la verko, interesas nur unu pri la alia[13]. La sciencisto mem rigardas rekte al la ekstero de la pentraĵo, kvazaŭ li demandus al la vidanto, ĉu oni devus daŭrigi la eksperimenton kaj tiel mortigi la birdon, aŭ ĉu oni devus nuligi ĝin kaj savi la beston[14]. Krom tiu montrita de la infanoj, videblas malmulta simpatio al la birdo. David Solkin sugestas, ke la personoj de la pentraĵo simbolas la senpasian indiferentecon de rapide disvolviĝanta scienca socio. La personoj zorgas unu pri la alia, ekzemple la patro pri ties infanoj, la juna viro pri la virino, sed la angoro de la birdo kaŭzas nur atenteman ekzamenadon[15].

 
Pli frutempa skizo montris la eksperimentiston en pli kvieta sinteno. La birdo estis tiukaze pli komuna kantbirdo.

Flanke de la malantaŭa knabo videblas la malplena kaĝo de la kakatuedo ĉe la muro. Estas ne certa, ĉu la knabo estas mallevanta la kaĝon por remeti la vivantan birdon post la eksperimento, aŭ ĉu li estas relevanta ĝin ĉar li certas pri la baldaŭa morto de la besto. Oni ankaŭ sugestis, ke li eble tiras kurtenojn por haltigi la lumon de plena Luno. Jenny Uglow opinias, ke la knabo estas aludo al la sama persono de la Kvar Etapoj de Krueleco de William Hogarth, emfazante la arogantecon kaj kruelecon de tia scienca eksperimentado[12]. La kritikisto David Fraser ankaŭ rimarkas similaĵon koncerne la arigon de spetkantoj ĉirkaŭ centra eksperimento[16]. La neŭtrala sinteno de la centra persono kaj la necerta intenco de la knabo kun la kaĝo estis ambaŭ malfruaj ideoj de la pentristo : pli frua skizo, malkovrita ĉe la malantaŭo de memportreto, ne entenas la knabon kaj montras la naturfilozofon konsolantan la knabinojn. En tiu skizo klare kompreneblas, ke la birdo ne mortos : ĝi tiel ne estas tiel potenca kaj emociiga kiel la fina versio[17].

Kakatuedo tiutempe estis sufiĉe malofta birdo, kiu ne plene konatiĝis antaŭ la bildoj de la vojaĝoj de kapitano James Cook en la 1770-aj jaroj. Antaŭ la vojaĝo de Cook, pluraj tiaj birdoj estis importitaj por dekoracii la domojn de riĉaj industriistoj. Wright ekzemple pentris kakatuedon en 1762 en la domo de S-ro William Chase, unue sur portreto de Chase kaj ties edzino (S-ro & S-ino William Chase) kaj due kiel aparta verko, La Papago[18]. Per la elekto de tiel malofta birdo por tiu scienca eksperimento, Wright ne nur plidramigis sian verkon, sed ankaŭ eble deziris fari ateston pri la sociaj valoroj de la klerisma periodo[7].

Sur la tablo estas variaj aliaj iloj, kiujn la naturfilozofo verŝajne uzis dum la eksperimento : termometro, kandelestingilo kaj ŝtopilo. Proksime al la dekstre sidita viro ankaŭ videblas magdeburgaj duongloboj, kiuj estis uzitaj kune kun la aerpumpilo por evidentigi aervakigon : kiam aero estis pumpita el la du duongloboj, ne plu eblis apartigi ilin. La aerpumpilo mem estas bildigita tre zorgeme kaj detaleme, konforme al la modeloj de tiu tempo[19]. Tio, kio ŝajne estas homa kranio ene de granda, vitra kaj likvaĵplena bovlo, normale ne estas parto de la necesa ilaro por tiu eksperimento. William Schupbach sugestis, ke ĝi kaj la malantaŭa lumiganta kandelo eble konsistigas vanitas, tio estas du eroj simbolante la mortemon kaj strebadon al vivo de la birdo[18].

Stilo redakti

 
S-ro kaj S-ino Thomas Coltman eble estis la modeloj de la du amantoj.
 
La personoj de la gravuraĵoj de Thomas Frye (maldekstre) onidire influis tiujn de Wright (dekstre).
 
El la kretdesegnaĵo de Frye (maldekstre) estis videble inspirita tiu observanto (dekstre).

La potenca centra lumfonto kreas chiaroscuro-efekton. Laŭ iu kritikisto, la lumo lumiganta la scenon estas "tiel brilega, ke ĝi povas esti nur la lumo de revelacio"[20]. La nura lumfonto estas kaŝita malantaŭ la bovlo sur la tablo : videblas nur la konturoj de vitra lampo. La moderna pentristo David Hockney ankaŭ sugestis, ke la bovlo mem eble entenas sulfuron, tiel proviziante lumfonton pli potencan ol tiu de kandelo aŭ oleo-lampo[21]. En pli frua skizo de tiu verko videblas homo tenanta kandelon, kies flamo speguliĝas sur la bovlo. Hockney opinias, ke multaj malnovtempaj artistoj uzis optikajn aparatojn por helpi al pentrado : eblas do, ke Wright ne rekte pentris la scenon sed plivole uzis lensojn por projekcii la scenon sur sian tolon. Kelkaj ombroj en la pentraĵo estas ja tiel kompleksaj, ke tre malfacilus kopii ilin sen asisto, eĉ fare de sperta pentristo[21]. Oni tamen povas rimarki, ke la apogilo de la pumpilo ne sendas ombron sur la korpon de la filozofo, kio estas sufiĉe neatendita.

La Aerpumpilo de Wright estas sufiĉe nekutima verko pro tio, ke ĝi bildigas arketipojn plivole ol specifaj personoj. La nomoj de pluraj homoj estis tamen sugestitaj kiel eblaj modeloj de la pentristo. La junaj amantoj ekzemple eble baziĝis sur S-ro Thomas Coltman kaj Mary Barlow, amikoj de Joseph Wright, kiujn li post ilia edziĝo pentris en S-ro kaj S-ino Thomas Coltman (1769). Laŭ alia hipotezo, la viro kronometranta la eksperimenton en la maldekstra parto de la pentraĵo povus esti Erasmus Darwin. Tiukaze, la naturfilozofo povus esti John Warltire, kies helpon petis Darwin por kelkaj aerpumpilaj eksperimentoj[22]. La pentristo tamen neniam akceptis identigi la personojn de sia verko, kaj eĉ neniam klarigis, ĉu ili devenis de realaj homoj aŭ ne[7]. En la Sunsistema modelo, tute male, ĉiuj personoj estis sukcese identigitaj krom la filozofo mem, kiu ja iom similas al Isaac Newton, sed ne sufiĉe por ebligi certan identigon. La kritikisto Nicholson rimarkis la fortan influon de Thomas Frye en tiu pentraĵo. Precipe okulfrapa estas la simileco inter gravuraĵo de Frye, Portreto de Juna Viro (1760-61) kaj la knabo de Wright turnanta sian kapon al la birdo. En 1977, Michael Wynne cetere publikigis unu el la kretdesegnaĵoj fare de Frye ĉirkaŭ la jaro 1760, Maljunulo kliniĝante sur bastono : ĝi tiel multe similas al la fronta dekstra observanto en la pentraĵo de Wright, ke la pentristo sendube vidis la desegnaĵon. Troveblas aliaj indicoj de la stilo de Frye en la pentraĵo : eĉ la naturfilozofo iasence rememorigas pri la Persono kun Kandelo de Frye. Kvankam la pentristo Henry Fuseli poste ankaŭ studadis la stilon de la verkaro de Frye, li ne pentris ion ajn similan antaŭ la fruaj 1780-aj jaroj. Kvankam Fuseli jam estis en Anglio, kiam la Eksperimento pri birdo en aerpumpilo estis plenumita, estas do ne verŝajne, ke li iamaniere influis Wright[23].

La sciencaj pentraĵoj de Joseph Wright ja parte konformis al kelkaj tradiciaj kriteroj de historia pentrado : al ili tamen mankis centraj heroaj agoj, tipaj de tiu ĝenro. Kvankam pioniraj, la verkoj de Wright ne inspiris aliajn artistojn. Lia stilo restis senkompara pro multaj kialoj, interalie pro lia eksterurba vivo kaj rilatoj kun la Luna Societo. Lia intereso pri la progresoj de la frua industria revolucio ankaŭ ne estis komuna inter tiutempaj pentristoj. Laŭ pluraj kritikistoj, Wright deziris bildigi kiel eble plej fidele la rapide ŝanĝiĝantan socion de sia tempo : li pro tio kompareblas al William Hogarth, kvankam Wright estis multe pli neŭtrala kaj malpli satira artisto[24].

Recenzo redakti

Per la sciencaj temoj de siaj tiutempaj pentraĵoj, Wright celis plaĉi al siaj riĉaj, sciencistaj konatuloj. Kvankam li mem neniam fariĝis membro, la pentristo intime rilatis al la tiel nomita Luna Societo, grupo da elstaraj industriistoj, sciencistoj kaj kleruloj, kiuj regule kunveniĝis en Birmingham inter 1765 kaj 1813. Li precipe amikiĝis kun la du membroj John Whitehurst kaj Erasmus Darwin, sed ankaŭ kun Josiah Wedgwood, kiu poste mendis al li kelkajn pentraĵojn[25]. La ofta aperigo de la luno en la verkoj de Wright estas aludo al tiuj ĉiumonataj kunvenigoj, kiuj okazis dum plena luno. Samkiel la Filozofo preleganta pri sunsistema modelo, Wright ŝajne pentris sian Eksperimento pri birdo en aerpumpilo sen antaŭa mendo, kaj la verko estis aĉetita de D-ro Benjamin Bates, kiu jam posedis la Tri personoj spektante la gladiatorojn sub kandellumo fare de la sama artisto. Tiu kuracisto el Aylesbury, eminenta mecenato kaj epikuristo, estis ankaŭ longdaŭra membro de la Hellfire-klubo, kaj li malgraŭ sia ekcesa vivo vivis pli ol 90 jaroj. La raportlibro de Wright sugestas plurajn prezojn por la pentraĵo. Estas unue menciita £200, sekve £210, sed Wright fine sendis leteron al Bates, petante nur £130 : laŭ la artisto, la malalta prezo "povus multe malhelpi min estontece rilate al la vendado de miaj pentraĵoj, kaj kiam mi sendos al vi pagateston por la verko, mi do agnoskos pli grandan monsumon"[26]. Oni ne certe scias, ĉu Bates iam pagis la tutan monsumon. Wright nur menciis en sia raportlibro, ke li ricevis £30 kiel parta pago[27]. Wright eksponis sian pentraĵon okaze de ekspozicio organizita de la Societo de Artistoj en 1763. Ĝi denove partoprenis ekspozicion antaŭ Kristiano la 7-a de Danio en septembro 1763. Vidantoj rimarkis, ke la verko estis "inteligenta kaj vigla", dum la franca verkisto Gustave Flaubert, kiu vidis ĝin okaze de vojaĝo al Anglio, miris pri ĝia "naiveco kaj profundeco"[18]. La pentraĵo estis tiel populara, ke gravuraĵo estis plenumita surbaze de ĝi de Valentine Green kaj publikigita la 24-an de junio 1769[27]. Ellis Waterhouse, arthistoriisto de la 20-a jarcento, rigardis ĝin kiel "unu el la plene originalaj majstroverkoj de brita arto"[18].

La pentraĵo, el Bates, estis cedita al S-ro Walter Tyrell. Alia membro de la familio Tyrell, Edward, prezentis ĝin al la Nacia Galerio de Londono en 1863[28]. La verko estis translokita al la Tate-galerio en 1929 (kvankam ĝi fakte restis neoficiala pruntaĵo al la muzeo kaj artgalerio de Derby inter 1912 kaj 1947). Ĝi sekve estis denove pruntita, unue al la Nacia Artgalerio de Vaŝingtono en 1976 kaj due al la Nationalmuseum de Stokholmo inter 1979 kaj 1980. Ĝi revenis al la Nacia Galerio de Londono en 1986[18].

La alloga sceno de la pentraĵo estis ofte uzita kiel kovrilbildo por multaj libroj pri temoj artaj aŭ sciencaj. Eĉ aperis kelkaj parodioj : la kovrilpaĝo de The Science of Discworld, fare de Terry Pratchett, Ian Stewart kaj Jack Cohen, estas klara omaĝo al tiu pentraĵo, fare de la artisto Paul Kidby, kiu anstataŭigas la personojn de la pentraĵo de Wright per la tri verkistoj de la libro. La teatraĵo An Experiment with an Air Pump, fare de Shelagh Stephenson kaj inspirita de la pentraĵo, gajnis la premion Margaret Ramsay en 1997 kaj estis ludita por la unua fojo en la teatrejo Royal Exchange de Manchester en 1998.

Notoj redakti

  1. Shapin 1984, pp. 481-520
  2. Jardine 2004, pp. 104–106
  3. Anglalingve : New Experiments Physico-Mechanicall, Touching the Spring of the Air, and its Effects (Made, for the Most Part, in a New Pneumatical Engine.
  4. West 2005, pp. 31-39
  5. Boyle 2003, p.41
  6. Elliott 2000, pp. 61-100
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Baird 2003
  8. Nicholson 1968, p. 39
  9. Brooke 1991, p. 178
  10. Nicholson 1968, p. 40
  11. Solkin 1994, p. 234
  12. 12,0 12,1 Uglow 2002, p. 123
  13. "Print of "Experiment of a Bird in the Air Pump"". National Museum of American History, Smithsonian Institution. http://americanhistory.si.edu/collections/object.cfm?key=35&objkey=216.
  14. Jones 2003
  15. Solkin 1994, p. 247
  16. Fraser in Egerton 1990 p. 19
  17. Nicholson 1968, p.45
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 Egerton 1990, pp. 58–61
  19. Nicholson 1968, p.114
  20. Kimmelman 1990
  21. 21,0 21,1 Hockney 2001, p. 129
  22. Nicholson 1968, p.117
  23. Nicholson 1968, pp.41–45
  24. Solkin 1994, p. 235
  25. Harrison 2006, p. 317
  26. Nicholson 1968, p.105
  27. 27,0 27,1 Nicholson 1968, p.235
  28. "An Experiment on a Bird in the Air Pump" at the National gallery

Fontoj redakti

  • Baird, Olga (2003). "Joseph Wright of Derby: Art, the Enlightenment and Industrial Revolution"[rompita ligilo] Revolutionary Players—Museums, Libraries and Archives—West Midlands.
  • Boyle, Robert (2003). Works of the Honorable Robert Boyle. Kessinger Publishing. p. 740. ISBN 0-7661-6865-4.
  • Brooke, John Hedley (1991). Science and Religion: Some Historical Perspectives (Cambridge Studies in the History of Science). Cambridge University Press. p. 434. ISBN 0-521-28374-4.
  • Egerton, Judy (1990). Wright of Derby. Tate Gallery. p. 296. ISBN 1-85437-037-5.
  • Elliott, Paul (2000-01-01). "The Birth of Public Science in the English Provinces: Natural Philosophy in Derby, c. 1690–1760". Annals of Science 57 (1): 61–100.
  • Harrison, James (2006). Farthing, Stephen. ed. 1001 Paintings You Must See Before You Die. London: Quintet Publishing Ltd. p. 960. ISBN 1-84403-563-8.
  • Hockney, David (2001). Secret Knowledge: Rediscovering the Lost Techniques of the Old Masters. New York: Studio Books. ISBN 0-670-03026-0. OCLC 150844927.
  • Jardine, Lisa (2004). The Curious Life of Robert Hooke. HarperCollins. ISBN 0-06-053897-X. OCLC 53276386.
  • Jones, Jonathan (2003-11-01). "Yes, it is art". The Guardian.
  • Kimmelman, Michael (1990-09-07). "Review/Art; In Praise of a Neglected Painter of His Time". New York Times.
  • "An Experiment on a Bird in the Air Pump". The National Gallery.
  • Nicholson, Benedict (1968). Joseph Wright of Derby. The Paul Mellon Foundation for British Art Patheon Books.
  • Shapin, Steven (November 1984). "Pump and Circumstance: Robert Boyle's Literary Technology" (PDF). Social Studies of Science 14 (4): 481–520. [1] Arkivigite je 2006-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
  • Solkin, David (1994). "ReWrighting Shaftesbury: The Air Pump and the Limits of Commercial Humanism". in John Brewer. Early Modern Conceptions of Property (Consumption & Culture in 17th & 18th Centuries). Routledge, an imprint of Taylor & Francis Books Ltd. p. 599. ISBN 0-415-10533-1.
  • Uglow, Jenny (2002). The Lunar Men. London: Faber and Faber. p. 588. ISBN 0-571-19647-0.
  • West, John B. (2005). "Robert Boyle’s landmark book of 1660 with the first experiments on rarified air". Journal of Applied Physiology 98 (98): 31–39. doi:10.1152/japplphysiol.00759.2004. PMID 15591301.

Eksteraj ligiloj redakti