Washington Shirley, 5-a Grafo Ferrers

Vic-Admiralo Washington Shirley, 5-a Grafo FERRERS, membro de la Reĝa Societo (naskiĝis la 26-an de majo 1722, mortis la 1-an de oktobro 1778) estis brita oficiro de Royal Navy, nobelo, framasono kaj amatora astronomo.

Washington Shirley, 5-a Grafo Ferrers
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1722 (1722-05-26)
Morto 1-an de oktobro 1778 (1778-10-01) (56-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Familio
Patro Laurence Shirley
Patrino Anne Clarges
Frat(in)oj Laurence Shirley, 4th Earl Ferrers • Walter Shirley
Edz(in)o Anne Elliot
Okupo
Okupo astronomo
vdr
Filozofo preleganta pri sunsistema modelo fare de Joseph Wright of Derby (ĉ. 1766), oleo sur kanvaso 147x203 cm, Muzeo kaj artgalerio de Derby[1]

Biografio redakti

Shirley estis la dua filo de lia moŝto Laurence Shirley (mem la kvara filo de Robert Shirley, 1-a Grafo Ferrers) kaj lia edzino, Anne. Ĉirkaŭ 1738, li eniris la Royal Navy kaj altiĝis tra la rangoj de Dua Leŭtenanto en 1741, Unua Leŭtenanto en 1746 kaj Post-Kapitano tuj poste.

Du semajnojn post la ekzekuto de sia frato, Laurence Shirley, 4-a Grafo Ferrers en 1760, Shirley prenis lian sidlokon en la House of Lords (kiel la nova Grafo Ferrers) kaj en 1763, Georgo la 3-a donis al li la familiajn posedaĵojn, antaŭe pune perditajn de lia frato kiel krimulo (je la granda surprizo de Casanova, kiam li vizitis Londonon) kaj li komencis transformi la familian sidejon de Staunton Harold en Leicestershire. Li poste estis promociita kiel Sub-Admiralo en 1771 kaj Vic-Admiralo en 1775.

Ferrers estis entuziasma pri astronomio kaj posedis sian propran sunsisteman modelon.[1] En 1761, Ferrers estis elektita al la Reĝa Societo pro sia laboro pri la observoj de la astronomia transito de Venuso. Ferrers aĉetis la pentraĵon de Joseph Wright of Derby titolitan Filozofo preleganta pri sunsistema modelo en kiu lampo anstataŭas la Sunon kaj li estis kreditita kiel la figuro dekstre. Ferrers havis Peter Perez Burdett (la figuro maldekstre) kiel hejman gaston kaj li ĉeestis paroladon de James Ferguson kiu prelegis pri la sunsistema modelo.[1]

Shirley mortis en 1778 en Chartley Manor Place, Staffordshire kaj estis entombigita en Staunton Harold. Ĉar li havis neniun infanon de sia edzino, Anne, lia titolo kaj posedaĵoj transiris al lia pli juna frato, Robert.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 A Philosopher Lecturing on the Orrery (1764-1766) Arkivigite je 2012-03-20 per la retarkivo Wayback Machine, Revolutionary Players, image from Derby Museum and Art Gallery, Derby
  2. Richard Davenport-Hines, Shirley, Washington, fifth Earl Ferrers (1720–1760), Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004

Eksteraj ligiloj redakti