Promeso ĉe PledgeBank redakti

Saluton kaj gratulon pro viaj kontribuoj al la Promeso verki po 3 artikolojn tage! Estas ĝojige vidi, kiel pro tiu promeso ĉiutage aperas en la Vikipedio novaj artikoloj pri interesaj temoj. Mi atentigas vin, ke ekde kelkaj tagoj ekzistas aparta paĝo, en kiu oni povas sekvi (ofte ĝisdatigatajn) statistikojn pri la promesa projekto kaj pri la rezulto kiun ĝi alportadas al la Vikipedio. Vi povas kontroli, kiom multe da novaj artikoloj jam ekestis, kaj ankaŭ vi povas utiligi tiun paĝon por sekvi vian propran plenumadon de la promeso - la paĝo ĉiam diras, kiom multe da artikoloj estis promesitaj kaj kiom multe da tio vere estis kreita. Do ek, mi deziras al vi bonan amuziĝon verkante, kuraĝon kaj multe da tempo, ideoj kaj motivigo por la laboro. Dankon pro via ĝisnuna helpo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:34, 9. Feb 2006 (UTC)