Saluton, mi vidis ke vi interesiĝas pri k-popo. Iujn novajn tekstojn pri grupoj vi tute bone komencis per {{Informkesto muzikgrupo..., ĵus mi vidis unu en kiu mankis tiu informkesto. Estu bona kaj ĉiam aldonu ĝin, same la ŝablonon {{bibliotekoj}}, kaj mi ankaŭ petus vin aldoni {{ĝermo|muziko}} se temas pri nur tri aŭ kvar frazoj + informkesto + ligilo. Krome mi vidis ke vi ankaŭ aldonas priskribojn en vikidatumoj: Ankaŭ tio bonas! Ĉe "Tomorrow X Together" (Q60550265) vi erare skribis "sudkorea ina muzikgrupo" (= girl group), kvankam estas kvin knaboj. Atentu pri tio ne ŝanĝi la sekson de junaj kantistoj... {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 14:37, 18 jul. 2023 (UTC)Reply

de redakti

Saluton. En kelkaj lingvoj oni uzas prepozicion "de" antaŭ nomo de geografia divizio, ekzemple en hispana "Provincia de Sevilla", sed tio en Esperanto iĝas Provinco Sevilo, ĉar tiu provinco estas ne "de" la urbo, sed nur kun sidejo en la urbo. Pli klare en Hispanio estas "Provincia de Vizcaya" sed Vizcaya estas nenio krom provinco, ne estas io al kiu apartenu tiu. Tial mi alinomas Ŝtato de Madura al Ŝtato Madura ktp. Dankon kaj gratulon pro la kreitaj artikoloj. kani (diskuto) 11:03, 30 okt. 2023 (UTC)Reply