Saluton ! Mi retrovis mian profilon kun la pseudonimo Yanpetro. Sed hierau ne povante ensaluti sub ĉi tiu indenteco mi kreis novan profilon "Kavlan". Mi preferas konservi [Yanpetro]-n kaj malaperigi [Kavlan]-on ĉu mi povas tion fari ? --Yanpetro 08:20, 21. Jan 2010 (UTC)

Saluton, Yanpetro. Via dua uzula konto Vikipediisto:Kavlan ne vere ĝenas; vi per ĝi ja redaktis nur la vikipediistan paĝon mem.
Vikipedio havas burokratojn, kiuj povas ŝanĝi la nomon de konto. Sed pri tio ja ne temas; mi supozas, ke ne eblas entute forviŝi konton, ĉar tio detruus la informojn pri ties kontribuoj. Kio ja eblas, estas forviŝi vian vikipediistan paĝon; vi povas peti tion sur la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj.
Bonan vikipediadon, Umbert' 21:11, 21. Jan 2010 (UTC)

Saluton Umbert'. Mi estas tre dankema al vi por ĉi tiuj informoj. Jen bona kuraĝigo ! Elkore de--Yanpetro 08:30, 22. Jan 2010 (UTC)

Saluton ! Mi iom hontas ĉar delonge mi ne revenis ĉi tie kay ne kontribuis. La kunlaboremeco mankas al mi ĉar mia impreso estas ke malgrandiĝas la deziro de interkomunikado eĉ inter esperantistoj… Tial ĉi mia propra entuziasmo iom post iom malaperas…Bedaurinde…