Uzanto:Alifono/Eŭrazia Ekonomia Unio

La Eŭrazia Ekonomia Unia (EAEUEEU)[note 1] estas ekonomia unio de pluraj post-sovetiaj ŝtatoj troviĝantaj en Eŭrazio. La Traktato pri la Eŭrazia Ekonomia Unio estis subskribita la 29-an de majo 2014 de la gvidantoj de Belorusio, Kazaĥio kaj Rusio kaj efektiviĝis la 1-an de januaro 2015[1]. Traktatoj kiuj celas la aliĝon de Armenio kaj Kirgizio al la Eurazia Ekonomia Unio estis subskribitaj la 9-an de oktobro kaj la 23-an de decembro 2014, respektive. La aliĝa traktato de Armenio efektiviĝis la 2-an de januaro 2015. La aliĝa traktato de Kirgizio efektiviĝis la 6-an de aŭgusto 2015[2]. Kirgizio partoprenis en la EAEU ekde la tago de ties establo kiel konsentanta ŝtato[3].

Traktato pri Unusola Ekonomia Spaco inter Belorusio, Kazaĥio, Rusio kaj Ukrainio estis subskribita en 2003 kaj ratifikita en 2004, sed la procezo haltiĝis post la Oranĝa revolucio[4].

Referencoj redakti

  1. EAEU estas la akronimo uzata en la retejo de la organizaĵo. Tamen multaj novaĵservoj uzas la akronimon EEU,
  1. (ru) "Страницы". Arkivita de la originalo, la 17-an de Aprilo 2016
  2. (en) "Member States of the EEU". Eurasian Commission.
  3. (en) "Eurasian Economic Union to Launch on 1 January". Russia, Belarus, Kazakhstan, Armenia and Kyrgyzstan agreed to a January 1 inauguration". The Trumpet, la 24-an de decembro 2014
  4. (en) Krushelnycky, Askold (8 Aprilo 2008). "CIS: Russian, Ukrainian, Kazakh Parliaments Ratify Treaty on Single Economic Space". Radio Free Europe/Radio Liberty.