Indekso de paĝoj en mia persona spaco.

Rimarkoj redakti

Artikolo per EnhavTradukilo redakti

Mi fintradukis la artikolon/vere novelon Unuflanka Deklaro de Sendependeco de Rodezio plejparte per la EnhavTradukilo. La sekciojn Teksto de la deklaro kaj subsekcion Juĝista kaj pli subajn sekciojn mi tradukis sen EnhavTradukilo. Post atingo de 8 kontrolendaj ŝanĝoj en novembro, mi ĉesigis prilaboradon. Nu, en decembro la 'kontrolendaj ŝanĝoj' estis kontrolitaj kaj miaj novaj ŝanĝoj denove estas 'kontrolendaj ŝanĝoj'. Mi ne aldonos senfine al la stako.

Pri Vikipedio redakti

Mi iris al la artikolo stilogvido por lerni la gvidliniojn por vikipedia verkado. La unua frazo: "Tio estas stilogvido por skribi korekte en Vikipedio."

Pri EnhavTradukilo redakti

Prijuĝoj pri EnhavTradukilo (en beta-testado):

  • Ĝi aŭtomate kreas la novan artikolon je alklako al "Publikigi tradukon".
  • Ĝi enmetas ĉiujn permesitajn bildojn.
  • Ĝi kreas la titolojn de sekcioj kaj alian paĝaranĝadon.
  • Ĝi aŭtomate kreas multajn referencilojn.
  • Ĝi aŭtomate metas la artikolon en kategoriojn.


  • Ĝi ne fidinde konservas (tenas) jam publikigitajn artikolojn en listo.
  • Kiam la tradukanto lasas malplene netradukita kelkajn alineojn, la maldekstra kaj dekstra kolumnoj foje iĝas misaranĝitaj unu kun la alia. Rezulte, la tradukilo tradukas malĝustan alineon.
  • Publikigo al nomspaco Uzanto ja eblas, per enmeto en la titolon Uzanto:uzantnomo/titolo.
  • Dum beta fazo, mi konsilas kontraŭ uzo de EnhavTradukilo por longaj artikoloj.