Malfermi la ĉefan menuon

Unuflanka Deklaro de Sendependeco de Rodezio

La Unuflanka Deklaro de Sendependeco (UDS) estis proklamo adoptita de la ministraro de Rodezio en la 11a tago de novembro 1965, anoncante, ke Rodezio, tiam brita teritorio en suda Afriko kiu jam regis sin mem ekde 1923, nun rigardas sin sendependa suverena ŝtato. La kulmino de longedaŭra disputo inter la brita kaj rodezia registaroj koncerne la kondiĉojn sub kiuj tiu lasta povus iĝi plene sendependa, ĝi estis la unua unuflanka rompiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando fare de kolonio ekde la Usona Deklaro de Sendependeco antaŭ preskaŭ du jarcentoj. Britio, la Komunumo de Nacioj kaj la Unuiĝintaj Nacioj ĉiuj opiniis la UDS de Rodezio kontraŭleĝa, kaj ekonomiaj embargoj, unuafoje en la historio de la UN, estis truditaj al la sendependiĝanta kolonio. Inter preskaŭ senescepta internacia izoleco, Rodezio daŭris kiel neagnoskita ŝtato kun la helpo de Sud-Afriko kaj Portugalio.

La rodezia registaro, kiu plejparte konsistis el membroj de la blanka malplimulto de la lando, ĉirkaŭ 5% de la loĝantaro, indignis kiam, meze de la malkoloniigado kaj la Vento de Ŝanĝiĝo, malpli evoluigitaj afrikaj kolonioj en la nordo sen kompareblaj spertoj pri memregado rapide antaŭeniris al sendependiĝo dum la fruaj 1960aj jaroj, dum al Rodezio estis rifuzita suvereneco sub la graviĝanta principo pri "neniu sendependiĝo antaŭ regado de la plimulto" ("NIBMAR"). La plejmulto de blankaj rodezianoj sentis, ke ili meritis sendependecon post kvar jardekoj da memregado kaj ke Britio perfidis ilin per malpermeso de tio. Tio, kune kun akra nevolemo de la kolonia registaro transdoni potencon al nigraj naciistoj—la montrado de rasaj streĉitecoj, kontraŭ-komunismo dum la Malvarma Milito kaj la timo ke distopia Kongo-stila situacio povus esti rezulto—kreis la impreson, ke se Britio ne donas sendependecon, Rodezio eble estus prava pri unuflanka preno de sendependeco.

Plenhalto okazis inter la brita kaj rodezia ĉefministroj, Harold Wilson kaj Ian Smith respektive, inter 1964 kaj 1965. Disputado ĉirkaŭis la britan kondiĉon ke la postuloj por sendependeco devis esti akcepteblaj "al la popolo ĝenerale"; Smith asertis, ke tio estis plenumita, dum Britio kaj nigraj naciistaj gvidantoj en Rodezio opiniis, ke tio ne estis. Wilson proponis, en la lastaj tagoj de oktobro 1965, ke Britio eventuale protektos iun nigran deputitaron en la rodezia parlamento per retiro de kelkaj el la potencoj transdonitaj al la kolonia registaro. Li ankaŭ prezentis preskribojn por esplora reĝa komisiono. Tiujn la rodezianoj trovis neakcepteblaj kaj Smith kaj lia ministraro deklaris sendependecon. Nomante tion ŝtatperfida, la brita kolonia guberniestro siro Humphrey Gibbs formale eksigis Smith kaj lian registaron, sed ili ignoris lin kaj komisiis "funkciulon administranta la registaron" por anstataŭigi Gibbs.

Dum neniu lando rekonis UDS, la Altkortumo de Rodezio opiniis la post-UDSan registaron laŭleĝa kaj de jure (laŭrajta) en 1968. En la komenco, la administracio de Smith konfesis daŭran lojalecon al la reĝino, sed tion forlasis en 1970 kiam ĝi deklaris respublikon en malsukcesa provo gajni eksterlandan rekonon. Komenciĝis du jarojn poste la Rodezia Arbusta Milito, intensa gerila konflikto inter la registaro kaj du rivalaj nigraj naciistaj grupoj subtenitaj de komunistoj, kaj post pluraj provoj fini la militon Smith konsentis al la Interna Akordiĝo kun ne-militantaj naciistoj en 1978. Sub tiuj preskriboj la lando estis reorganizita sub nigra regado kiel Zimbabvo-Rodezio en junio 1979, sed tiu ĉi nova ordo estis malakceptita de la gerilanoj kaj de la internacia komunumo. La Arbusta Milito daŭris ĝis Zimbabvo-Rodezio nuligis UDS konforme al la Interkonsento ĉe Lankastra Domo en decembro 1979. Post mallonga tempo de rekta brita regado, Britio donis sendependecon al Zimbabvo en 1980.

HistorioRedakti

Unika okazoRedakti

 
Sud-Rodezio (aŭ Rodezio), emfazita ruĝe sur mapo de Afriko

La suda afrika teritorio de Rodezio, oficiale Suda Rodezio, estis unika okazo en la Brita Imperio kaj Komunumo de Nacioj—kvankam nomita kolonio, ĝi estis interne memreganta kaj konstitucie simila al dominio.[1] Tiu situacio datiĝis de 1923, kiam ĝi estis donita statuson respondeca registaro ene de la Imperio kiel memreganta kolonio, post tri jardekoj da administrado kaj evoluigo fare de la Brita Suda Afrika Kompanio.[2] Britio intencis, ke la integriĝo de Suda Rodezio en la Unio de Sud-Afriko estu kiel nova provinco, sed ĉar tio estis malakceptita de registritaj balotantoj en 1922-a registara referendumo, la teritorio anstataŭe ricevis modladon en eventualan dominion.[3] Ĝi  administris proprajn aferojn en preskaŭ ĉiuj manieroj, inkluzive defendon.

La povoj de Whitehall super Suda Rodezio laŭ la konstitucio de 1923 estis, surpapere, konsiderindaj; la brita krono estis teorie kapabla nuligi ĉiun aprobitan akton ene de jaro aŭ ŝanĝi la konstitucion laŭdezire. Tiuj rezervitaj potencoj estis celitaj protekti la indiĝenajn nigrajn homojn de diskriminacia leĝo kaj gardi britajn komercajn interesojn en la kolonio, sed kiel Claire Palley komentis en sia konstitucia historio de la lando, Whitehall tre malfacile povus observigi tiajn agojn kaj provoj tion fari verŝajne kaŭzus krizon.[1][4] Ĉiaokaze, ili neniam estis efektivigitaj. Ĝenerale kunlaboreca interrilato evoluis inter Whitehall kaj la kolonia registaro kaj ŝtatoficaro en Harareo (Salisbury) kaj disputo estis malofta.[1]

La 1923a konstitucio estis verkita en nerasisma vortumado kaj la balota sistemo priskribita en la konstitucio estis simile malferma, almenaŭ teorie. Voĉdonrajtoj koncerne personan enspezon, edukadon kaj nemoveblaĵojn, similaj al tiuj de la Voĉdonrajtaj Kvalifikoj de la Kaboj, estis aplikitaj egale al ĉiuj, sed pro tio, ke la plejparto de nigruloj ne kontentigis la difinitajn postulojn, kaj la registro de balotrajtuloj kaj la kolonia parlamento estis preskaŭ tute blankaj. La rezulto estis, ke nigraj interesoj estis apenaŭ reprezentitaj, afero kion la plejparto de la blankuloj de la kolonio ŝajnis senentuziasma voli ŝanĝi. Ili asertis ke la plejparto de nigruloj ne estis interesita en okcident-stila politika procezado kaj, ke ili ne regus konvene se ili estriĝus.[5][6] Aktoj kiel la Akto pri Disparceligo de Tero de 1930, kiu destinis proksimume duonon de la lando al blanka proprieto kaj enloĝado kaj dividis la ceteron en nigran aĉeteblon, triban fideikomison kaj naciajn areojn, estis diversmaniere inklinitaj al la blanka malplimulto konsistante ĉirkaŭ 5% de la loĝantaro.[5][7] Blankaj setlantoj kaj iliaj idoj provizis la grandan parton de la administracia, industria, scienca kaj farma kapabloj de la kolonio kaj konstruis relative ekvilibrigitan, parte industriigitan merkatan ekonomion, kun fierindaj fortaj agrikultura kaj fabrika sektoroj, fera kaj ŝtala industrioj kaj modernaj minindustriaj entreprenoj.[8] Ĉiutaga vivo estis makulita de diskriminacio kiu kuris gamon de laborpostena rezervado al blankuloj ĝis etanima segregacio de trajnaj vagonoj, atendovicoj ĉe poŝtoficejoj, k.s.[9] Blankuloj posedis la plejparton de la plej bonaj kultivejoj kaj havis ege superajn edukadon, salajrojn kaj hejmojn, sed la lernejoj, kuracaj servoj, salajroj kaj vivstiloj de nigraj rodezianoj estis tamen tre bonaj laŭ la normoj de Afriko.[10]

En la pli larĝa kunteksto de la Imperio, Suda Rodezio okupis apartan kategorion pro ĝia "speciala kvazaŭ-sendependa statuso".[11] La Ofico pri Dominioj, kreita en 1925 por pritrakti britajn rilatojn kun la dominioj de Aŭstralio, Kanado, Nov-Zelando, Novlando, Sud-Afriko kaj la Irlanda Libera Ŝtato, ankaŭ rilatis kun Suda Rodezio. Imperiaj Konferencoj inkluzivis la ĉefministron de Suda Rodezio apud tiuj de la dominioj de 1932.[11] Tiu unika aranĝo daŭris post la alveno de Konferencoj de Konfederaciaj Ĉefministroj en 1944.[12] Sud-rodezianoj el ĉiuj rasoj militis por Britio en la Dua Mondmilito kaj la kolonia registaro iompostiome ricevis pli da memstareco koncerne eksterajn aferojn.[1] Tuj post la milito, sud-rodeziaj politikistoj ĝenerale opiniis sin efektive sendependaj kaj, ke plena memstareco en la formo de dominieco malmulte diferencus.[13] Postmilita enmigrado al Suda Rodezio, ĉefe el Britio, Irlando kaj Sud-Afriko, kaŭzis la blankan komunumon ŝveliĝi de 68 954 homoj en 1941 ĝis 221 504 en 1961. La nigraj loĝantoj kreskis de 1 400 000 ĝis 3 550 000 dum tiu sama tempo.[7]

Federacio kaj la Vento de ŜanĝiĝoRedakti

 
La federacio de Rodezio kaj Lando Njasa (1953–63)

Kredo ke plena statuso kiel dominio estas simbola ago havebla je nura peto, ĉefministro Godfrey Huggins (en ofico de 1933 ĝis 1953) dufoje ignoris britajn aludojn al dominieco kaj male aspiris al parte sendependa federacio kun Norda Rodezio kaj Lando Njasa, du kolonioj rekte administritaj de Londono.[13][14][14] Huggins esperis, ke tio instigus la kreon de sola unuiĝinta dominio en sud-centra Afriko, en imito de la Federacio de Aŭstralio antaŭ duono de jarcento.[N 3] La Federacio de Rodezio kaj Lando Njasa, difinita en ties konstitucio kiel nedissolvebla, komenciĝis en 1953, mandato de la rezultoj de plejparte blanka referendumo, kun Suda Rodezio, la plej evoluigita el la tri teritorioj, ĉe la kapo, Huggins kiel federacia ĉefministro kaj Harareo kiel federacia ĉefurbo.[N 4][15][16]

Venante komence de la malkoloniiga periodo, la federacio de memreganta Suda Rodezio kun du rekte regataj britaj protektoratoj estis poste priskribita de la brita historiisto Robert Blake kiel "aberacio de historio—kurioza devio de la neevitebla irado de eventoj".[17] De la komenco, la projekto alfrontis nigran kontraŭstaron kaj fine malsukcesis pro la ŝanĝiĝantaj internaciaj sintenoj kaj pliiĝantaj nigraj naciistaj ambicioj de la malfruaj 1950aj jaroj kaj fruaj 1960aj jaroj, ofte kolektive nomitaj la Vento de Ŝanĝiĝo.[18] Britio, Francio kaj Belgio forte akcelis sian retiron el Afriko dum tiu periodo. Ili kredis kolonian regadon esti jam ne daŭrigebla; nek geopolitike nek etike. La ideo de "neniu sendependiĝo antaŭ regado de plimulto", ofte mallongigita al "NIBMAR", akiris konsiderindan sekvantaron en britaj politikaj rondoj.[19] Kiam Huggins (kiu lastatempe ricevis nobelan titolon lordo Malvern) petis, ke Britio igu la federacion dominio en 1956, li estis repuŝita. La opozicia Dominia Partio respondis en la sekvaj kelkaj jaroj[20] per pluraj petoj por federacia unuflanka deklaro de sendependeco (UDS). Post la emeritiĝo de lordo Malvern en la lasta parto de 1956, lia posteulo siro Roy Welensky pripensis tian agon almenaŭ tri fojojn.[N 5]

Provante antaŭenirigi la aferon por sudrodezia sendependeco, precipe se okazos federacia diseriĝo, la sudrodezia ĉefministro siro Edgar Whitehead peris la 1961an konstitucion kun Britio, kredante ke tio forigus ĉiujn britajn potencojn de rezervado super sud-rodeziaj aktoj kaj agoj kaj metus la landon sojle de plena suvereneco.[20][21][22] Malgraŭ ke ĝi enhavis neniujn promesojn pri sendependeco, Whitehead, Welensky kaj aliaj subtenantoj de tiu ĉi konstitucio prezentis ĝin al la sudrodezia balotantaro kiel la "sendependecan konstitucion" sub kiu Suda Rodezio iĝus konfederacia regno samnivela kun Aŭstralio, Kanado kaj Nov-Zelando se la federacio dissolviĝus.[23] Blankaj malkonsentuloj inkluzivis Ian Smith, parlamentano por la urbo Gwanda kaj ĉefa instigisto por la reganta Unuiĝinta Federacia Partio (UFP) en la federacia asembleo, kiu plendis pri la preterlaso ene de la konstitucio pri klara promeso de sudrodezia sendependeco okaze de federacia dissolviĝo. Fine, li demisiis proteste.[22] Referendumo de la plejparte blanka balotantaro aprobis la novan konstitucion en plimulta voĉdono de 65% en la 26a de julio 1961.[24] La neto de la konstitucio inkluzivis kelkajn kromajn kondiĉojn kiujn enmetis la britoj, unu el ili—sekcio 111—donis rezervan rajton al la krono amendi, aldoni aŭ revoki kelkajn sekciojn de la sudrodezia konstitucio per leĝdono en konsilio je peto de la brita registaro. Tio ĉi fakte nuligis la cedon de britaj potencoj priskribitan aliloke en la dokumento, sed la sudrodezianoj komence tion ne rimarkis.[25]

La nigra naciista movado en Suda Rodezio, fondita kaj organizita de urbaj nigraj elitoj dum la lastaj 1950aj jaroj, estis plurfoje malpermesita de la kolonia registaro pro politika perforto, industria sabotado kaj timigado de nigraj balotontoj, agoj kiuj konsistigis ĝian aktivadon.[26][27] La ĉefa naciista grupo, gvidita de la bulavaja laborsindikatano Joshua Nkomo, alinomis sin post ĉiu malpermeso kaj ree organiziĝis. Komence de 1962 la nomo de tiu grupo estis Zimbabva Afrika Popola Unio (ZAPU).[28] En provo gajni nigran politikan subtenon, Whitehead proponis nombron da reformoj al rase diskriminaciaj leĝoj, inkluzive la Agon pri Disparceligo de Tero kaj li promesis efektivigi la reformojn se lia UFP gajnos la sekvan sudrodezian balotadon.[29][30] Sed la timigado de ZAPU de eventualaj nigraj balotantoj malhelpis la penojn de la UFP gajni ilian subtenon kaj multaj en la blanka komunumo konsideris Whitehead tro radikala kaj tro malsevera rilate kion ili opiniis nigra ekstremismo.[31] En la sudrodezia balotado de decembro 1962, la UFP estis venkita de la Rodezia Fronto (RF), lastatempe formita alianco de konservativaj voĉoj gvidita de Winston Field kaj Ian Smith, en rezulto ĝenerale konsiderita ŝoka.[32] Field iĝis ĉefministro, kun Smith sia viculo.[33]

Federacia dissolviĝo; la radikoj de malfidoRedakti

Dosiero:RA Butler 1937.jpg
Brita vica ĉefministro R A Butler direktis federacian dissolviĝon en 1963 kaj laŭ sudrodeziaj politikistoj, parole promesis al ili sendependecon.

Dume, secesiemaj nigraj naciistaj partioj gajnis balotadajn venkojn en Norda Rodezio kaj Lando Njasa kaj la konservativa administracio de Harold Macmillan en Britio ekis al rompiĝo de la federacio, konvinkita ke ĝi estas nun sendefendebla.[33] En februaro 1962, la brita Ŝtatsekretario pri Konfederaciaj Rilatoj, Duncan Sandys, kaŝe informis la gvidanton de Lando Njasa Hastings Banda, ke secesio ja estus permesita. Kelkajn tagojn poste, li konsternegis Welensky kiam li diris ke, "Ni britoj perdis la volon regi".[34] "Sed tamen, ne," rebatis Julian Greenfield, la leĝ-ministro de Welensky.[N 7] La vic-ĉefministro de Macmillan kaj Unua Sekretario de Ŝtato, R A Butler, kiu gvidis britan kontrolon de la federacio, deklaris en decembro 1962 la rajton de Lando Njasa secesii.[35][36][15] Kvar monatojn poste, li informis la tri teritoriojn ke li kunvenigos konferencon por decidi la estontecon de la federacio.[37]

Ĉar Suda Rodezio estis leĝdona partnero de Britio en la kreo de la federacio en 1953, ne eblus (aŭ almenaŭ malfacile eblus), ke Britio diserigu la union sen la kunlaboro de Rodezio. Field povis do, kripligi la britojn per rifuzo ĉeesti la konferencon ĝis ili promesis doni al lia lando plenan sendependecon.[37] Laŭ Field, Smith kaj aliaj RFaj politikistoj, Butler faris plurajn tiajn promesojn por gajni ilian kunlaboron ĉe la konferenco, sed plurfoje rifuzis ion surpaperigi. La sudrodezianoj asertis, ke Butler pravigis sian rifuzon doni skriban promeson per la diro ke la ligigo de la vortoj de Whitehall al dokumento prefere ol liaj perbuŝaj vortoj estus kontraŭ la "spirito de fido" de la konfederacio—argumento kiun Field poste akceptis.[38] "Lasu nin memori la fidon emfazita de vi," Smith avertis, dum, laŭ la rakonto de Field, li svingis la fingron je Butler; "Se vi rompos tion, vi vivos bedaŭri".[39] Suda Rodezio ĉeestis la konferencon, kiu okazis ĉe la urbo Viktoria Akvofalo, dum semajno komencanta en la 28a de junio 1963, kaj, inter aliaj aferoj, interkonsento estis atingita formale dissolvigi la federacion fine de la jaro.[40] Poste, en la Ĉambro de Deputitoj, Butler definitive neis sugestojn, ke li glatigis la vojon al federacia diserigo per sekretaj promesoj al la sudrodezianoj.[38]

La administracio de Field surpriziĝis pro la anonco de Britio en oktobro 1963, ke Lando Njasa fariĝos plene sendependa en la 6a de julio 1964. Neniu dato estis fiksita por Nordrodezia ŝtateco, sed ĝenerale oni supozis, ke tio sekvus post nelonge. Tuj, Smith estis sendita al Londono, kie li starigis rondon de nedecidigaj interparoloj pri sudrodezia sendependeco kun la nova brita ĉefministro, siro Alec Douglas-Home.[noto 1][noto 2] Proksimume samtempe, en Suda Rodezio oni ekkomprenis la ĉeeston kaj signifon de sekcio 111 en la 1961a konstitucio. Konjektoj aperis en politikaj rondoj, ke estonta brita registaro povus laŭplaĉe ignori antaŭajn konvenciojn per leĝdonado nome de Harareo, sed senkonsente, per retiro de transdonitaj potencoj aŭ alimaniera ŝanĝiĝo de la konstitucio de Suda Rodezio. Timo de tio, kion povus fari la Laborista Partio se ĝi gajnos la sekvantan britan ĝeneralan balotadon (kiu estis planita okazi malfrue en 1964), la sudrodezianoj intensigis siajn penojn, esperante gajni sendependecon antaŭ ol Britio iros voĉdoni kaj prefere ne post tiu de Lando Njasa.[41] La federacio dissolviĝis akurate je la fino de 1963.[41]

Sintenoj kaj motivojRedakti

Starpunkto de la brita registaroRedakti

Rifuzo de la brita registaro doni sendependecon al Suda Rodezio sub la 1961a konstitucio estis plejparte la rezulto de la geopolitikaj kaj moralaj ŝanĝoj asociitaj kun la Vento de Ŝanĝiĝo, kune kun la deziro de Britio eviti kritikaĉon kaj perdon de prestiĝo en la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj la konfederacio.[42] De la fruaj 1960aj jaroj, la ĝenerala sento en la postkolonia UN—precipe en la Ĝenerala Asembleo, kie la komunista bloko kaj la afrik-azia interesgrupo estis kune tre fortaj—estis severe kondamni ĉiujn formojn de koloniismo kaj subteni komunist-subtenitajn nigrajn naciistajn popolribelojn trans suda Afriko, konsiderante ilin ras-liberigaj movadoj. Meze de la Malvarma Milito, Britio kontraŭis la disvastiĝon de sovetia kaj ĉina influoj en Afrikon, sed sciis, ke ĝi iĝus internacia pario se ĝi publike esprimus dubojn aŭ retiriĝus pri NIBMAR en la demando pri Suda Rodezio.[43] Kiam la temo de Suda Rodezio ricevis atenton en la UN kaj aliaj korpoj, precipe la Organizaĵo de Afrika Unueco (OAU), eĉ daŭrigo de la nuna stato estis rigardita kiel neakceptebla internacie, donante al la brita registaro grandan kvanton da embaraso.[44]

En la konfederacia kunteksto ankaŭ, Britio komprenis, ke la simpla dono de sendependeco al Suda Rodezio ne estis vera elekto, ĉar multaj afrik-aziaj landoj estis ankaŭ konfederaciaj membroj. Ŝtateco por Harareo sen regado fare de la plimulto kaŭzus fendon en la konfederacio kaj eble kaŭzus tutan rompiĝon, katastrofa eventualaĵo por brita eksterlanda politiko.[42] La konfederacio ofte vokis al Britio rekte interveni okaze de daŭra sudrodezia defio. Dume, liberaluloj en Britio maltrankviliĝis, ke se lasita senbridigita Harareo povus vagi direkte al sudafrik-stila rasapartismo.[45][46] Dezirema eviti devigan elekton inter Suda Rodezio kaj la konfederacio, Whitehall provis iri laŭ meza vojo inter la du, sed fine li decidis ke internaciaj konsideroj estas pli gravaj.[42]

Parti-nivele, la Laborista Partio, la opozicio ĝis oktobro 1964, estis malkaŝe kontraŭ sendependeco de Suda Rodezio sub la 1961a konstitucio kaj subtenis la nigran naciistan movadon ideologie kaj morale. La Liberala Partio, kiu tenis manplenon da parlamentaj seĝoj, sintenis simile. La Konservativa Partio,  ankaŭ sekvante politikon de malkoloniiĝo, tamen sentis sin pli komprenema al la starpunkto de la registaro de Suda Rodezio kaj enhavis membrojn kiuj publike subtenis la registaron.[47][noto 3]

Vidpunkto de la sudrodezia registaroRedakti

La sudrodezia registaro trovis bizara la fakton ke Britio kreis sendependajn ŝtatojn de Norda Rodezio kaj Lando Njasa, malpli evoluigitaj teritorioj kun malmultaj spertoj pri memregado, dum neante suverenecon al Suda Rodezio, altranga partnero de la federacio, kiu jam regis sin kvar jardekojn kaj kiu estis unu el la plej prosperaj kaj evoluigitaj landoj en Afriko. La principo de regado de la plimulto, la bazo por la evidenta malkonsekvenco, la sudrodezianoj konsideris senrilata.[50] Ili supozis, ke okaze de federacia dissolviĝo, ili estas unualoke en vico por sendependeco sen gravaj ŝanĝoj al la 1961a konstitucio, impreso konfirmita al ili per antaŭa interregistara korespondado, precipe la voĉaj promesoj kiujn ili asertis ricevi de Butler. Kiam la atendita aranĝo de eventoj ne okazis, ili sentis sin trompitaj.[51] Harareo asertis, ke ĝia plejparte blanka parlamento pli meritis sendependecon ol la sentestitaj nigraj naciistaj gvidantoj, ĉar la parlamento jam pruvis kompetentecon dum jardekoj da memregado.[52]

La RF asertis, ke la sangaj enlandaj militoj, militistaj puĉoj kaj aliaj katastrofoj turmentantaj la novajn plimulto-regatajn afrikajn ŝtatojn al la nordo, multaj el kiuj fariĝis koruptaj, aŭtokratecaj aŭ komunistaj unu-partiaj ŝtatoj baldaŭe post sendependeco, montris, ke nigraj naciistaj gvidantoj ne estis pretaj regi.[53] Forte influita de la blankaj rifuĝintoj kiuj fuĝis suden el Kongo, la RF prezentis kaosajn pereajn scenarojn pri la signifo de nigra naciista regado en Suda Rodezio, precipe por la blanka komunumo.[54] Subtenantoj de la RFa starpunkto bagateligis nigrajn naciistajn plendojn koncerne al landa proprieto kaj rasapartigo kaj argumentis, ke malgraŭ la rasa misekvilibro en enlandaj politikoj—blankuloj konsistigis 5% de la loĝantaro, sed pli ol 90% de la registritaj balotantoj—la balotada sistemo ne estis rasisma, ĉar la balotrajto estis bazita sur financaj kaj edukaj kvalifikoj, ne sur etneco.[55] Ili emfazis la fieran historion de la kolonio militante por Britio kaj esprimis deziron kuntekste de la Malvarma Milito formi kontraŭ-komunistan, por-okcidentan fronton en Afriko apud Sud-Afriko kaj Portugalio.[56][57]

Tiuj ĉi faktoroj aldoniĝis al tio, kion RFaj politikistoj kaj subtenantoj vidis kiel britaj dekadenco, ĉikanado kaj perfidado por krei la argumentaron ke UDS, ja dubinda laŭleĝe kaj probabla provoki internacian tumulton, tamen povus esti, laŭ ili, prava kaj bezonata por la bono de la lando kaj regiono se akordiĝo ne povus esti trovita kun Whitehall.[58]

Vojo al UDSRedakti

Unuaj paŝoj, sub FieldRedakti

La malsukceso de Field sekurigi sendependecon samtempe kun la fino de la federacio kaŭzis, ke lia ministraro ŝanceliĝis en subteno por li dum malfrua 1963 kaj frua 1964.[41] La RFa regokomitato en januaro 1964 montris multan malkontentecon kun li, bazita sur la impreso, ke la britoj ŝajnas lin superruzi. La ĉefministro estis metita sub grandega premo gajni la sendependecon de la kolonio.[58] Poste tiumonate, Field vojaĝis al Anglio por urĝi Douglas-Home kaj Sandys por sendependeco kaj li levis la eblecon de UDS kelkfoje, sed revenis sensukcese en la 2a de februaro.[59]

La RF unuiĝis malantaŭ Field post kiam Sandys sendis al li abruptan leteron avertantan pri probabla konfederacia reago al deklaro de sendependeco, sed post tio, la ĉefministro perdis la fidon de sia partio pro manko de provo sekvi vojon al almenaŭ efektiva sendependeco, vojon elpensita de Desmond Lardner-Burke, advokato kaj RFa parlamentano por Gwelo. Dum marto 1964, la leĝdona asembleo en Harareo konsideris kaj aprobis la mocion de Lardner-Burke, ke la guberniestro, siro Humphrey Gibbs, devus doni skribpeton al la reĝino petante modifon de sekcio 111 en la 1961a konstitucio, por ke la tie-priskribita reĝa konsento estu farita ĉe peto de la sudrodezia registaro prefere ol ĉe peto de ĝia brita kolego. Tio kaj forigus la eblon de brita leĝdona sintrudo kaj glatigus la vojon antaŭen al preno de sendependeco laŭ leĝdono en konsilio.[N 11]

La intenco de la RF, parte, estis elprovi ĉu la britoj penus bloki tiun akton post la dono de reĝa konsento fare de Gibbs, sed la afero neniam leviĝis, ĉar Sandys persvadis Field ne plusendi ĝin al Gibbs por ratifo, pro tio, ke la akto ne estis unuanime aprobita.[60][61] Lordo Salisbury, unu el la ĉefaj subtenantoj de Suda Rodezio en Britio, malesperis pri la neagemo de Field, dirante al Welensky ke, siaopinie, "la simpla tempo deklari sendependecon, ĉu prava ĉu malprava, estus kiam la federacio finiĝis".[62] La RFa hierarkio interpretis tiun plej lastan retroiron de Field kiel pruvon ke li ne serioze defius la britojn pri sendependeco kaj do devigis lian abdikon en la 13a de aprilo 1964.[62] Smith akceptis la nomunumon de la ministraro al la pozicio de Field.[63]

Smith anstataŭigas Field; kunsidoj kun Douglas-HomeRedakti

 
Ian Smith anstataŭigis Winston Field kaj iĝis ĉefministro de Suda Rodezio en aprilo 1964 kaj promesis defii Brition pri sendependeco.

Smith, kultivisto de urbo Selukwe en la provinco Midlands, grave vundita dum servo en la brita Reĝa Aera Forto dum la Dua Mondmilito, estis la unua indiĝene naskita ĉefministro de Suda Rodezio.[N 12] Rigardita en britaj politikaj rondoj kiel "kruda koloniano"—kiam li ministriĝis, la spertoj de Smith rilate Brition konsistis en kvar nelongaj vizitoj—li promesis pli severan starpunkton ol tiun de Field en sendependecaj kunparoladoj.[63] La anstataŭigo de Field fare de la RF kaŭzis kritikojn flanke de la brita Laborista Partio, kies gvidanto Harold Wilson nomis "brutala" la anstataŭigon, kaj Nkomo priskribis la novan Smith-ministraron kiel "suicidan taĉmenton ... Ne interesita en la bonfaro de ĉiuj homoj sed nur en sia propra".[64][65] Smith diris, ke li sekvas mezan vojon inter nigra naciista regado kaj rasapartismo, por ke ankoraŭ estu "loko por la blankulo" en Suda Rodezio; tio ĉi profitigus la nigrulojn ankaŭ, li asertis.[66][67] Li tenis, ke la registaro devus esti bazita "sur merito, ne sur koloro aŭ naciismo" kaj insistis, ke estus "neniu afrika naciista registaro ĉi tie en mia vivdaŭro".[67][68]

La malsubtila rifuzo de Harareo esti parto de la Vento de Ŝanĝiĝo kaŭzis, ke la tradiciaj britaj kaj usonaj ekipistoj de la sudrodezia militistaro trudis neformalan embargon kaj instigis Whitehall kaj Vaŝingtonon haltigi la sendon de monhelpo al Suda Rodezio ĉirkaŭ la sama tempo.[N 13] En junio 1964, Douglas-Home informis Smith ke Suda Rodezio ne estos reprezentita ĉe la tiujara konferenco de ĉefministroj de la konfederacio, malgraŭ ke Harareo ĉeestis ekde 1932,[n 14] pro politiko modifita por inkluzivi nur delegitojn de plene sendependaj ŝtatoj.[69] Tiu decido de Britio, prenita por eviti malkaŝan konflikton koncerne aziajn kaj nigrajn afrikajn gvidantojn ĉe la konferenco, profunde insultis Smith.[70] Lordo Malvern egaligis la britan forigon de la konferenca seĝo de Suda Rodezio al "forpelo de ni for de la konfederacio", kaj Welensky esprimis hororon je tio, priskribita de li kiel "ĉi tiu senkonsidera trakto de lando kiu, ekde ĝia kreo, firme subtenis, en ĉiu ebla maniero, Brition kaj la konfederacion".[71][72]

 
Brita ĉefministro Sir Alec Douglas-Home kunsidis kun Smith en Londono en septembro 1964.

Ĉe 10 Downing Street en frua septembro 1964, okazis senhalto en interparolo inter Douglas-Home kaj Smith pri la plej bona maniero mezuri nigran publikan opinion en Suda Rodezio. Kerna politikero de brita politiko rilate Sudan Rodezion estis, ke la postuloj por sendependeco devis esti "akcepteblaj al la popolo ĝenerale"—Smith konsentis kaj sugestis, ke blanka kaj urba nigra opinioj povus esti taksitaj per ĝenerala referendumo de registritaj balotantoj kaj, ke kamparaj nigraj vidpunktoj povus esti havigitaj ĉe nacia indaba (triba konferenco) de ĉefuloj kaj malsuperaj ĉefuloj. Douglas-Home diris al Smith, ke kvankam tiu ĉi propono kontentigis lin, li ne povis akcepti ĝin ĉar li kredis ke la konfederacio, la Unuiĝintaj Nacioj aŭ la Laborista Partio malakceptus ĝin. Li emfazis, ke tia paŝo al akordiĝo kun Smith povus vundi la ŝancojn de la konservativuloj en la brita ĝenerala balotado sekvamonate kaj li sugestis, ke eble estus en la plej bonaj interesoj de Smith atendi ĝis post la balotado por daŭrigi intertraktadojn. Smith akceptis tiun argumenton. Douglas-Home certigis Smith ke konservativa registaro venus en akordo kun li kaj donus sendependecon ene de jaro.[73]

Penante formi realigeblan blankan kontraŭstaron al la Rodezia Fronto, la UFP resurektis, kun Welensky ĉe la kerno, alinomis sin la Rodezia Partio kaj eniris la krom-balotadojn de Arundel kaj Avondale kiuj estis vokitaj la 1an de oktobro 1964. Maltrankviligita de eventuala alfronto al la politika grandulo Welensky en parlamento ĉe la kapo de la opozicio, la RF verŝis grandegajn rimedojn en penojn gajni ambaŭ iamajn UFPajn sid-rajtojn kaj kandidatigis Clifford Dupont, la viculo de Smith, kontraŭ Welensky en Arundel.[N 15] La RF senprobleme gajnis ambaŭ seĝojn kaj la Rodezia Partio post nelonge forvelkis. Spronita de tiu sukceso, Smith planis, ke la indaba okazu en la 22a de oktobro kaj vokis ĝeneralan sendependecan referendumon por la 5a de novembro 1964.[74] Dume, Wilson skribis nombron da leteroj al sudrodezianaj nigraj naciistoj, certigante ilin ke, "La Laborista Partio estas tute kontraŭ dono de sendependeco al Suda Rodezio, tiel longe kiel la registaro de tiu lando daŭras sub la rego de la blanka malplimulto".[75]

Laborista registaro de Wilson; la opinisondoj de HarareoRedakti

Dosiero:Harold Wilson Number 10 official.jpg
Harold Wilson anstataŭis Douglas-Home en oktobro 1964 kaj montriĝis impona kontraŭulo de Smith.

La Laborista Partio venkis super la Konservativa Partio je kvar seĝoj en la brita ĝenerala balotado en la 15a de oktobro 1964 kaj formis registaron sekvatage. Kaj laboristuloj kaj konservativuloj diris al Smith, ke pozitiva rezulto ĉe la indaba ne estus vidita de Britio kiel reprezenta de la popolo kaj la konservativuloj malakceptis la inviton de Salisbury sendi observantojn. Smith antaŭeniris tamen, dirante al parlamento ke li petos la tribajn ĉefulojn kaj malsuperajn ĉefulojn "konsulti siajn popolojn laŭ la tradicia maniero", poste iri al la indaba laŭplane.[76] En la 22a de oktobro, 196 ĉefuloj kaj 426 malsuperaj ĉefuloj de la tuta lando kunvenis ĉe Domboshawa, iom al la nord-oriento de Harareo kaj konsiliĝis. Smith esperis ke Britio, jam partopreninto en tiuj indabas, sendus delegitaron lastminute, sed al la ĉagreno de Smith neniu alvenis. Tio estis aparte aflikta, ĉar la konfederacia sekretario de la brita registaro Arthur Bottomley estis nur trans la Zambezo en Lusako tiutempe.[N 16][77]

Dum la ĉefuloj konsiliĝis, Norda Rodezio iĝis sendependa Zambio en la 24a de oktobro 1964, imitante Landon Njasan, kiu atingis ŝtatiĝon kiel Malavion tri monatojn antaŭe. Konkludante ke la vorto "Suda" en la nomo jam ne nepris pro manko de norda samnomlando, Suda Rodezio eknomis sin simple Rodezio.[N 17] Samtage, la komandanto de la rodezia armeo, majoro-generalo John "Atleto" Anderson, demisiis, publike anoncante ke li tion faris pro deviga kontraŭstaro al UDS, nesubtenebla pro sia ĵuro de lojaleco al la reĝino. Interpretante tion kiel signon ke Smith celis deklari sendependecon se plimulto subtenos ĝin en la referendumo, Wilson verkis rigidan leteron al Smith la 25an de oktobro, avertante lin pri la sekvoj de UDS kaj postulante "senambiguan certigon tujan, ke okazos neniu klopodo deklari sendependecon viaflanke".[78] Smith esprimis konfuzon pri kion li faris por provoki tion kaj ignoris.[78]

Kiam la indaba finiĝis en la 26a de oktobro, la ĉefuloj kaj malsuperaj ĉefuloj donis unuaniman decidon subteni la sintenon de la registaro por sendependeco sub la 1961a konstitucio, atestante en sia raporto ke, "Homoj kiu vivas fore ne komprenas la problemojn de nia lando".[78] Tiu juĝo estis malakceptita de la naciista movado surbaze de tio, ke la ĉefuloj ricevis salajrojn de la registaro; la ĉefuloj rebatis, ke la nigraj parlamentanoj en siaj parlamentaj kontraŭstaroj ankaŭ ricevis tiajn salajrojn, sed tamen kontraŭis la administracion.[78] Malvern, kiu maltrankviliĝis pro la agoj de la RF, malakceptis la indaba kiel "trompon", asertante ke la ĉefuloj jam ne havis veran potencon; la britoj simple ignoris ĉion tion.[79] La 27an de oktobro, Wilson dissendis firman komunikaĵon koncerne la planitan respondon de Britio al UDS, avertante ke la ekonomiaj kaj politikaj ligoj de Rodezio kun Britio, la konfederacio kaj plejparto de la mondo estus tuj tranĉitaj per kampanjo de embargoj se la registaro de Smith antaŭeniros kun UDS.[78] Tio estis celita malinstigi blankajn rodezianojn for de voĉdono por sendependeco en la referendumo, pri kiu la RFa kampanja slogano estis, "Jes signifas unuecon, ne UDS".[80][81] Plaĉis al Wilson kiam Douglas-Home, lia eminenta kontraŭulo en la Ĉambro de Deputitoj, laŭdis la komunikaĵon kiel "akran sed pravan".[82] En la 5a de novembro 1964, la plejparte blanka balotantaro de Rodezio jesis al (eventuala) sendependiĝo sub la 1961a konstitucio je marĝeno de 89%,[n 18] kaŭzante Smith deklari, ke la brita kondiĉo de ĝenerala popola akcepteblo estis atingita.[83]

Plenhalto okazas inter Smith kaj WilsonRedakti

Smith skribis al Wilson en la tago post la referendumo, petante, ke li sendu Bottomley al Harareo por interparoloj. Wilson respondis, ke male, Smith devus veni al Londono.[83] La britoj kaj rodezianoj intersendis ofte konfliktemajn leterojn en la sekvaj kelkaj monatoj. Aludante al la brita monhelpo promesita al Harareo kiel parto de la dissolviĝo de la federacio, la alta komisiito de Wilson en Harareo,  J B Johnston, skribis al la rodezia ministrara sekretario Gerald B Clarke en la 23a de decembro ke, "Parolo pri unuflanka deklaro de sendependeco sendube ĵetos ombron de necerteco sur la estontajn financajn rilatojn inter la du registaroj".[84] Smith estis furioza, vidante tion kiel ĉantaĝon kaj la 13an de januaro 1965 li skribis al Wilson: "Mi estas tiel kolera pro la tono de la letero de via alta komisiito, ke mi respondas rekte al vi ... Aperas kvazaŭ promesoj donitaj de la brita registaro estas senvaloraj ... Tia malmorala konduto flanke de la brita registaro malebligas mian daŭran intertraktadon kun vi kun iu ajn fido, ke niaj normoj de justa traktado, honesteco kaj dececo triumfos."[85]

 
10 Downing Street, kie Wilson akceptis Smith en januaro 1965

La du ĉefministroj kunvenis vidalvide en malfrua januaro 1965, kiam Smith vojaĝis al Londono por la enterigo de siro Winston Churchill. Post okazaĵo pri manko de invito al Smith ĉeesti tagmanĝon ĉe Palaco Buckingham post la enterigo—rimarkinte la mankon de la rodeziano, la reĝino sendis reĝan eskviron al la hotelo de Smith por venigi lin, onidire kaŭzante al Wilson ĉagrenon—la du ĉefministroj senkonklude debatis ĉe 10 Downing Street. Ili malsamopiniis pri preskaŭ ĉio, sed konsentis pri vizito al Rodezio sekvamonate fare de Bottomley kaj Lordo-Kanceliero lordo Gardiner, por opinisondi kaj renkonti politikajn kaj komercajn personojn.[86] Bottomley kaj Gardiner vizitis Rodezion de la 22a de februaro ĝis la 3a de marto, kolektis larĝan gamon da opinioj, inkluzivante kelkajn de nigraj naciistoj kaj je reveno al Britio raportis al la Ĉambro de Deputitoj ke, ili "ne senesperis trovi vojon al solvo kiu gajnos la subtenon de ĉiuj komunumoj kaj kondukos al sendependeco kaj prospero por ĉiuj rodezianoj".[87] Ankaŭ, Bottomley kondamnis nigra-sur-nigran politikan perforton kaj malakceptis la ideon enkonduki regadon de la plimulto pere de milita forto.[87]

La RF alvokis novan ĝeneralan balotadon por majo 1965, kampanjis promesante sendependecon kaj gajnis ĉiujn 50 A-registrajn seĝojn (por kiuj la balotantoj estis plejparte blankaj).[N 19] Josiah Gondo, gvidanto de la Unueca Popola Partio, iĝis la unua nigra Gvidanto de la Opozicio en Rodezio. Malfermante parlamenton en la 9a de junio, Gibbs diris al la leĝdona asembleo ke la plifortigita plimulto de la RF egalis al "mandato gvidi la landon al ĝia plena sendependeco" kaj anoncis, ke la nova registaro informis lin pri intenco malfermi sian propran diplomatian mision en Lisbono, aparte de la brita ambasadejo tie. La britoj kaj rodezianoj disputis pri tiu unuflanka ago de Harareo—priskribita de la historiisto J R T Wood kiel la "senduba pajlero en la vento" (aŭguro) kune kun la sendependeca afero—ĝis Portugalio akceptis la mision en malfrua septembro, furiozigante Brition kaj ĝojigante Rodezion.[69][88] Esperante submetigi Smith al si per prokrasto, la ministroj de Wilson intence obstrukcis kaj malhelpis la rodezian registaron en intertraktadoj.[89] Rodezio estis denove ekskludita de la konferenco de la konfederaciaj ĉefministroj en 1965. La rifuzo de Britio sendi helpon, la misio en Lisbono, la neformala embargo de armiloj kaj aliaj aferoj; ĉio ĉi aldoniĝis al la ekskludo por profundigi senton de fremdeco flanke de la rodezia registaro al Britio kaj al la konfederacio.[90] En siaj memoraĵoj, Smith akuzis la britojn pri "turniĝo al politikoj de oportunismo kaj komplezismo".[91] Wilson, dume, senpacienciĝis pri tio, kion li konsideris rodezia rigideco, priskribante la abismon inter la du registaroj kiel "inter malsamaj mondoj kaj malsamaj jarcentoj".[92]

Finaj paŝoj al UDSRedakti

Meze de denovaj onidiroj pri baldaŭa rodezia UDS, Smith vojaĝis renkonti Wilson en Londono komence de oktobro 1965, anoncante al la gazetaro, ke li celis solvi la sendependecan aferon definitive.[93] La britoj kaj la rodezianoj surpriziĝis pri la grandaj nombroj da britoj kiuj elpaŝis en subteno de Smith dum lia vizito.[94] Smith akceptis inviton de la BBC aperi en la ĉiuvespera prezento de novaĵoj kaj aktualaĵoj Twenty-Four Hours, sed Downing Street blokis tion lastminute.[94] Post ĝenerale senfruktaj interparoloj kun Wilson, la rodezia ĉefministro flugis hejmen en la 12a de oktobro.[95] Dezirega preventi UDS, Wilson vojaĝis al Harareo du semajnojn poste por daŭrigi intertraktadon.[96]

Dum tiuj interparoloj, Smith plurfoje menciis turniĝon al la lasta rimedo, UDS, kvankam li diris, ke li esperis trovi alian vojon el la dilemo.[97] Li proponis pliigi nigran leĝdonan reprezentadon per plivastigo de la balotantaro laŭ "unu impostpaganto, unu voĉdonanto"—kiu donus balotrajton al proksimume duonmilionon, tamen lasus plejparton de la nacio sen balotrajto—rekompence pro dono de sendependeco.[96] Wilson respondis, ke tio estus nesufiĉa kaj rebatis, ke estonta nigra reprezentado povus esti pli bone sekurigita pere de brita retiro for de la kolonia registaro de la potenco ĝuita ekde 1923 determini la grandecon kaj konsiston de la parlamento. La rodezianoj sentis hororon, ĉefe ĉar la fakto ke Wilson tion eĉ sugestis, ŝajnis jam forigi stabilan manieron teni la ĉiaman staton de aferoj.[98] Antaŭ foriro en la 30a de oktobro 1965, la brita ĉefministro proponis reĝan komisionon por opinisondi en la kolonio koncerne al sendependeco sub la 1961a konstitucio, eble prezidota de la rodezia ĉef-justicministro siro Hugh Beadle. La komisiono raportus siajn trovojn al kaj la britaj kaj la rodeziaj ministraroj.[99] Wilson konfirmis en la Ĉambro de Deputitoj du tagojn poste, ke li celis enkonduki rektan britan regon super la rodezia parlamenta strukturo por certigi progreson al plimulta regado.[100]

Senelirejo alproksimiĝis kun decido de la rodezia ministraro ke, ĉar Wilson forlasis eblon pluteni la staton de aferoj, la solaj restantaj elektoj estas fidi en la reĝa komisiono aŭ deklari sendependecon.[101] Kiam la kondiĉoj por la vizito de la komisiono estis prezentitaj al Smith, li trovis ke, kontraŭe al tio, kio estis dirita dum la vizito de la brita ĉefministro, la reĝa komisiono funkcius premise de neakcepteblo de la 1961a konstitucio al la brita registaro kaj, ke Britio ne devigos sin akcepti la finan raporton. Smith diris, ke tiuj kondiĉoj egalis al "voĉdono de malfido en [la komisiono] antaŭ ol ĝi komenciĝos", do li rifuzis la komisionon.[102] "La impreso kiun vi lasis kun ni de determinita peno solvi nian konstitucian problemon jam forvaporiĝis," li skribis al Wilson en la 5a de novembro. "Ŝajnas, ke nun vi fine fermis la pordon kiun vi publike asertis malfermi."[97]

Inter furiozaj penoj de Beadle kaj aliaj ĉe ambaŭ flankoj revivigi la reĝan komisionon, la rodezia registaro postulis Gibbs anonci krizostaton tiun saman tagon, laŭdire ĉar nigraj naciistaj insurekcianoj eniras la landon. Smith neis ke tio antaŭsignas deklaron de sendependeco, sed la aperigo de lia letero al Wilson en la gazetaro provokis tutmondan ŝtormon de konjekto ke UDS pliproksimiĝas.[103][97] Smith skribis denove al Wilson en la 8a de novembro, petante lin starigi la reĝan komisionon sub la kondiĉoj antaŭe interkonsentitaj en Harareo kaj promesigi la britan registaron akcepti la komisionan decidon, sed Wilson ne tuj respondis.[104] En la 9a de novembro la rodezia ministraro sendis leteron al la reĝino Elizabeth II, certigante ŝin ke Rodezio restus lojala al ŝi persone, "kio ajn okazos".[105]

Verkado, adopto kaj subskriboRedakti

 
La Usona Deklaro de Sendependeco estis modelo por la rodezia UDS.

En la 5a de novembro 1965, la rodezia Ministro pri Justico kaj Publika Ordo, Desmond Lardner-Burke, prezentis la ceteron de la ministraro kun malneto de deklaro de sendependeco. Kiam Jack Howman, Ministro de Turismo kaj Informado, diris ke ankaŭ li verkas malneton, la ministraro decidis atendi, por vidi lian version ankaŭ. La ministroj konsentis, ke se sendependeca proklamo estos produktita, ili ĉiuj subskribos ĝin.[103] En la 9a de novembro, la ministraro kune elpensis skizon por la proklama dokumento kaj la akompana deklaro farota de Smith.[105] La fina versio de la deklaro de sendependeco estis preparita de subkomitato de ŝtatoficistoj gviditaj de Gerald Clarke, la ministrara sekretario, kun la Usona Deklaro de Sendependeco de 1776, la ununura alia tia proklamo farita de britaj kolonianoj, uzita kiel modelo.[106][107] Forte aludante al la teksto de Thomas Jefferson trae, la rodezianoj uzis unu frazon laŭvorte—"respekto por la opinioj de la homaro"—sed kun neniu referenco al la aserto ke, "ĉiuj homoj estis kreitaj egalaj" nek al la "konsento de la regatoj", du preterlasoj poste emfazitaj de nombro da komentantoj.[108][109]

Alkroĉita al la deklaro de sendependeco estis kopio de la 1961a konstitucio amendita laŭ tiuj cirkonstancoj; tiu iĝis la 1965a konstitucio. Laŭ la Smith-administracio, tiu ĉi dokumento forigis ĉiujn restantajn ligojn al Whitehall kaj alikreis Rodezion kiel regnon sub la krono.La nova konstitucio kreis la koncepton de fideleco al la "konstitucio de Rodezio", formis apartan rodezian monarkion (signifante, ke Elizabeth II estas "Reĝino de Rodezio") kaj enkondukis la oficon Funkciulo Administranta la Registaron, iu rajtigita leĝigi aprobitajn aktojn nome de la monarko se ŝi ne komisius Guberniestron Ĝeneralan.[107]

La rodezia ministraro vane atendis respondon de Wilson la ceteron de la 9a de novembro kaj sekvatage. Post nelonga kunsido kun Smith malfrue en la 10a de novembro, Johnston avertis Wilson tiuvespere, ke la rodezianoj ŝajnis pretaj deklari sendependecon sekvamatene.[110] La brita ĉefministro ripete penis telefoni al Smith, sed ne kontaktiĝis ĝis Smith estis jam prezidante ministraran kunsidon pri la sendependeca afero ĉirkaŭ la horo 08:00 Centra Afrika Tempo (06:00 en Londono) en la 11a de novembro. Wilson provis deadmoni Smith de unuflanka agado per diro, ke rajtus daŭri la ĉiama stato de aferoj kaj ili diskutis sendecide pri la proponita reĝa komisiono. Revenante al sia ministrara kunsido, Smith rakontis la konversacion al siaj ministroj kaj, post iom da debatado, la ministraro konkludis, ke Wilson nur penis prokrastigi la aferon kaj, ke estas neniu signo de efektiva progreso. Smith demandis, ĉu Rodezio deklaru sendependecon kaj igis ĉiun ministron respondi siavice. Laŭ rakonto de Smith, "Ĉiu, kviete sed firme, sen hezito, diris: 'Jes'."[111]

Je la 11:00a loka tempo en la 11a de novembro 1965, Tago de Armistico, dum la tradicia du minutoj da silento por memori la falitojn de la du mondmilitoj, Smith deklaris Rodezion sendependa kaj subskribis la proklamaĵon, kun Dupont kaj la aliaj 10 ministroj tuj poste. Ili fiksis la tempon por emfazi la oferojn de Rodezio por Britio en tempoj de milito.[112] Kiel Ken Flower poste diris, "La ribelo estis aspektigita kiel manko de ribelo".[107] Smith kaj liaj ministroj ankoraŭ promesis lojalecon al la reĝino Elizabeth II, kies oficiala portreto pendis rimarkinde malantaŭ ili kiam ili subskribis; la deklaro eĉ finiĝis per "Dio savu la reĝinon".[107] Kvar malsuperaj membroj de la ministraro—Lance Smith, Ian Dillon, Andrew Dunlop kaj P K van der Byl—ne subskribis, sed estis inkluzivitaj en la oficiala foto.[113]

Teksto de la deklaroRedakti

Proklamo
 
 Konsidere ke, en la irado de homaj aferoj historio montras, ke povas okazi neceso flanke de iu popolo solvi politikan anecon ligante ĝin kun alia popolo kaj surmeti la apartan kaj egalan statuson inter aliaj nacioj al kiu ĝi rajtas.

Kaj konsidere ke, en tia okazo estimo por la opinio de la homaro postulas eldiron al aliaj nacioj de la motivoj pelante ĝin alpreni plenan respondecon por propraj aferoj:

Nun Sekve, Ni, La Registaro de Rodezio, Ĉi-pere Deklaras: Ke, estas historia fakto nedisputebla kaj akceptita, ke ekde 1923 la Registaro de Rodezio praktikas potencon de memregado kaj estas respondeca por la progreso, disvolviĝo kaj bonfarto de sia popolo;

Ke, la popolo de Rodezio jam montris sian lojalecon al la krono kaj al siaj amikoj kaj parencoj en Britio kaj aliloke tra du mondmilitoj, kaj en preteco verŝi propran sangon kaj doni sian substancon en tio, kion ĝi kredis esti reciprokaj interesoj de amantoj de libereco, nun vidas ĉion, kion ĝi amas frakasota sur la rokojn de oportuneco;

Ke, la popolo de Rodezio vidis procedon detruema al tiuj preceptoj sur kiuj civilizacio en primitiva lando estas konstruita, ĝi vidis la principojn de okcidenta demokratio, respondecan regadon kaj bonmorojn diseriĝi aliloke, tamen ĝi restis rezoluta;

Ke, la popolo de Rodezio plene subtenas la petojn de sia registaro por suverena sendependeco sed vidis la konstantan rifuzon de la registaro de Britio konsenti al iliaj petegoj;

Ke, la Registaro de Brito ĝis nun montras, ke ĝi ne estas preta doni suverenan sendependecon al Rodezio laŭ postuloj akcepteblaj al la popolo de Rodezio, sekve daŭrigante nepravigeblan jurisdikcion super Rodezio, obstrukcante leĝojn kaj traktatojn kun aliaj ŝtatoj kaj faradon de aferoj kun aliaj nacioj kaj rifuzante permesi leĝojn nepraj por la publika bonfarto, ĉio ĉi tio al la malutilo de la estonta paco, prospero kaj bona regado de Rodezio;

Ke, la Registaro de Rodezio jam delonge pacience kaj bonfide intertraktis kun la Registaro de Britio por la forigo de la restantaj limigoj metitaj sur ĝin kaj por la dono de suverena sendependeco;

Ke, kredante pri tio, ke malfruo kaj malfruigo atakas kaj vundas la vivon mem de la lando, la Registaro de Rodezio konsideras nepra, ke Rodezio atingu, senprokraste, suverenan sendependecon, la justeco pri tio estante ekster dubo;

Nun Sekve, Ni la Registaro de Rodezio, en humila submetiĝo al Ĉiopova Dio kiu regas la destinojn de nacioj, konscia, ke la popolo de Rodezio ĉiam montris sendevian lojalecon kaj sindediĉon al Ŝia Moŝto la Reĝino kaj sincere preĝante, ke ni kaj la popolo de Rodezio ne estos malhelpitaj en nia determinado daŭre praktiki nian sendubitan rajton montri la samajn lojalecon kaj sindediĉon, kaj penante antaŭenigi la komunan bonon por ke la digno kaj libereco de ĉiuj homoj estu certaj, Tial, Per Ĉi Tiu Proklamo, adoptas, leĝdonas kaj donas al la popolo de Rodezio la Konstitucion aligitan al tio ĉi; 
Dio Savu la Reĝinon

Subskribita kaj datita per niaj manoj ĉe Salisbury, tiu ĉi dekunua tago de novembro en la Jaro de Nia Sinjoro mil naŭcent sesdek kvin.

  • Ĉefministro: Ian Smith
  • Vica Ĉefministro: Clifford Dupont
  • Ministroj: William Harper, James Graham, 7a Duko de Montrose, Phillip van Heerden, Jack Howman, Jack Mussett, John Wrathall, Desmond Lardner-Burke, George Rudland, Ian McLean, Arthur Philip Smith

Anonco kaj reagojRedakti

AnoncoRedakti

Instigite de la registaro, la Rodezia Dissenda Korporacio diris al la publiko atendi gravan anoncon de la ĉefministro je la 13h15m loka tempo. Smith iris unue al Registara Domo por informi Gibbs ke lia ministraro deklaris sendependecon, poste al Studioj Pocket Hills en orienta Harareo por anonci UDS al la nacio. Li laŭtlegis la proklamon, kaj diris, ke sendependeco estis deklarita pro "abunde klara politiko de la brita registaro ludi per ni, kun neniu vera intenco alveni ĉe solvo kiun ni povus akcepti ... Mi promesis la homojn de ĉi tiu lando ke mi daŭrus intertrakti ĝis la amara fino kaj ke mi farus ĉion eblan en miaj klopodoj sekurigi honoran kaj reciproke akceptitan interkonsenton; nun estas mia respondeco diri al vi, ke intertraktadoj finiĝis".[135]

Smith diris, ke li kredus sin neglekta je siaj devoj se li permesus la daŭran flosadon de Rodezio en paraliza stato de necerteco kaj ke post la brita nezorgo pri la federacio, lia registaro estas insista, ke "la samo neniam estos permesita okazi ĉi tie". Li asertis, ke UDS ne simbolis "malpliigon en la ŝancoj de niaj afrikaj popoloj antaŭeniri kaj prosperi en Rodezio", li priskribis "rasan konkordon en Afriko" kiel parton de la tagordo kaj kondamnis nigrajn naciistajn aktivecojn kiel provojn "ĉantaĝi la britan registaron en ... Donon de la lando al senrespondeca regado". Li pludiris, por provi mildigi timojn ke ekonomiaj embargoj povus detrui la ekonomion kaj petis, ke rodezianoj estu rezolutaj: "La mantelo de respondeco de la pioniroj falis sur niajn ŝultrojn ... En la vivoj de la plejparto de nacioj venas momento kiam oni devas stari rezolute pro principoj, kio ajn la sekvoj. Ĉi tiu momento venis al Rodezio ... La unua okcidenta nacio en la lastaj du jardekoj por diri 'ĝis ĉi tie, sed neniom plu'." Li konkludis kun aserto ke la deklaro de sendependeco estis "bato por la konservo de justeco, civilizacio kaj kristanismo".[136]

Enlandaj reagojRedakti

Kiam Smith kaj Dupont alvenis ĉe Registara Domo por vidi Gibbs, Whitehall jam instruis la guberniestron formale demisiigi Smith kaj liajn ministrojn. Tion Gibbs faris, akuzante ilin de ŝtatperfido. Smith kaj liaj ministroj ignoris tion, agante laŭ opinio ke, sub la nova 1965a konstitucio, Gibbs jam ne posedas administrajn povojn en Rodezio kaj ke lia rezerva potenco maldungi ilin jam ne ekzistas.[137] La rodezia registaro esperis, ke Gibbs komplezeme abdikus pro sia senpova situacio, sed ne; sekvante ordonojn de Londono, li restis en sia posteno ĉe Registara Domo. Gibbs diris al la altrangaj oficiroj de la rodezia militistaro, kelkaj el kiuj sentis ĝenon pro la penso pri elekto inter reĝino kaj lando, resti deĵoritaj por daŭrigi publikan ordon.[138] Wilson nelonge flirtis ĉirkaŭ la ideo sendi lordon Mountbatten al Rodezio por subteni Gibbs kiel rektan reprezentanton de la reĝino, sed tio estis forlasita post kiam Gibbs petis iun pli altrangan en la reĝa familio anstataŭe. "Malprobable," Wilson rebatis.[139]

La rodezia registaro starigis krizo-rimedojn samtempe kun UDS, dirante ke tiuj estas celitaj malhelpi timon, agitadon kaj la forfuĝon de homoj kaj kapitalo. Gazetara cenzuro kaj benzinaj porciolimigoj estis truditaj, importaj permesiloj estis nuligitaj kaj elmigradaj ĝir-permesoj estis tranĉitaj ĝis £100. Lokuloj ĝenerale akceptis trankvile ekscion pri UDS, esceptante kelkajn izolajn okazaĵojn pri ŝtonĵetado al preterpasantaj aŭtoj en la nigraj urbetoj ekster Bulavajo. Kelkaj atenditaj malkonsentuloj estis arestitaj, plej elstare Leo Barono, la advokato de Nkomo, kies ligoj kun nigraj naciistoj kaj komunistoj la aŭtoritatuloj rigardis kiel "renversemaj". Barono, la pli juna frato de la sciencisto Jakobo Bronowski, estis arestita naŭ minutojn post la faro de UDS.[138]

Welensky, kiu kontraŭstaris UDS, diris ke li sentas, ke tamen estas "la devo de ĉiu respondeca rodeziano subteni la revolucian registaron" ĉar, laŭ li, la sola alternativo estas malsupreniro en anarkion.[138] João de Freitas Cruz, la portugala ĉefkonsulo en Harareo, reagis al la sciigo kun sovaĝa ekscito; vizitante la domon de Smith poste en la tago li diris, "Nur rodezianoj povus fari tion ĉi!"[141] Komunikaĵo de Jason Moyo de ZAPU, kiu estis en Londono tiutempe, kondamnis UDS kiel agon de "ŝtatperfido kaj ribelo" kaj asertis, ke "la vivoj precipe de kvar miliono da senarmitaj afrikanoj estas en danĝero".[142] Davis M'Gabe de la Zimbabva Afrika Nacia Unio (ZANU) diris ke, "Por ĉiuj, kiuj amas liberecon kaj signifoplenan vivon, UDS fiksis kolizian kurson kiu ne povas esti ŝanĝita. [Ĝi ] signas la turnopunkton de la lukto por libereco ... For de konstitucia kaj politika luktado al ĉefe milita lukto."[143] Plejparto de la kristan-konfesiaj gvidantoj en la lando publike malakceptis UDS kaj la aserton ke ĝi defendis kristanismon, kun escepto de la loka Nederlanda Reformacia Eklezio, kiu deklaris, ke ĝi estas senpolitika kaj poste sindetenis de komentoj.[144]

Semajnon post UDS, la registaro de Smith anoncis, ke Dupont, la vica ĉefministro, eksiĝis de la ministraro por akcepti la postenon Funkciulo Administranta la Registaron kreita de la 1965a konstitucio.[139] Smith perletere petis la reĝinon nomumi ĉefguberniestron por anstataŭi Gibbs, rekomendante Dupont, sed li ricevis ignoron.[145] Dupont tamen, efektive anstataŭigis la guberniestron. La Smith-administracio disponigis al li la oficialan loĝejon de la guberniestro ĉe Registara Domo, sed neniu provis perforte eldomigi Gibbs kaj lian akompanantaron; la post-UDSa registaro deklaris, ke la funkciulo administranta la registaron loĝus anstataŭe ĉe Guberniestra Loĝejo "ĝis Registara Domo, je la momento portempe okupita de siro Humphrey Gibbs kiel privatulo, estas havebla".[139]

La parolanto de la rodezia parlamento,  A R W Stumbles, rekunvenigis la leĝdonan asembleon la 25an de novembro, decidante, ke se li ne tion farus, okazus kaoso. Li timis, ke Gibbs drame enirus la ĉambron provante haltigi la funkciadon, sed Gibbs faris nenion. La parlamenta opozicio malfermis la kunvenon per demando pri laŭleĝeco de la asembleo.[146] Ahrn Palley, la sola blanka opozicia parlamentano, anoncis, ke laŭ li, "kelkaj Honoraj Membroj en koluzio disŝiris la konstitucion sub kiu ĉi tiu Domo kunvenas. La procedo havas neniun ajn laŭleĝan validecon".[147] Stumbles nuligis tiun kontraŭstaron kaj du pliajn interrompojn de Palley kaj sugestis, ke membroj kun duboj rajtus foriri.[146] Palley daŭrigis laŭtajn protestojn ĝis li estis perforte elĵetita de la ordokonservisto, dum li kriegis, "Tio ĉi estas kontraŭleĝa asembleo! Dio savu la reĝinon!"[147] Gondo kaj ok aliaj opoziciaj parlamentanoj sekvis Palley eksteren; ĉiuj dek el ili realiĝis al la leĝdona asembleo en februaro 1966.[N 20][146]

Gibbs ricevis minacajn leterojn de la rodezia publiko kaj en la 26a de novembro 1965 la registaro de Smith tranĉigis la telefonservon al Registara Domo, forigis la ceremonian gvardion, la oficialajn aŭtojn "kaj eĉ la tajpmaŝinojn", Wood notas.[139] Tamen, Gibbs rifuzis demisii aŭ forlasi Registaran Domon. Li eldonis komunikaĵon, ke li restos tie "kiel la laŭleĝa guberniestro de Rodezio ĝis tia tempo kiam registaro konstitucia estos restarigita, espereble baldaŭ."[139] Li restis ĉe sia posteno, ignorita de la post-UDSa registaro, ĝis la deklaro de respubliko en 1970.[139]

Britaj kaj internaciaj respondoj; sankciojRedakti

Wilson estis mirfrapita de la agoj de Smith kaj trovis la tempofikson al la deklaro por ke ĝi okazu samtempe kun la silento en la Tago de la Armistico profunde insulta.[114] Dirante, ke Harareo obstinas en kontraŭleĝa memdetruado, la brita ĉefministro, subtenita en la Ĉambro de Deputitoj de la liberaluloj kaj plejparto de la konservativuloj, petis rodezianojn ignori la post-UDSan registaron.[113][113] Ene de horoj de UDS, la ĝenerala asembleo de UN aprobis kondamnan rezolucion, je 107 kontraŭ 2—Sud-Afriko kaj Portugalio voĉdonis kontraŭ kaj Francio sin detenis—mallaŭdante la agojn de Rodezio kaj petante Brition fini "la ribelon de la kontraŭleĝaj aŭtoritatuloj en Salisbury (Harareo)"[149]. La UNa Sekureca Konsilio sekvatage adoptis Rezolucion 216, kiu kondamnis la deklaron de sendependeco kiel kontraŭleĝan kaj rasisman kaj alvokis ĉiujn ŝtatojn rifuzi rekonon kaj helpon al la rodezia registaro. Rezolucio 217 de la Sekureca Konsilio, sekvante en la 20a de novembro, kondamnis UDS kiel senrajtan "uzurpon de potenco fare de rasisma setlanta malplimulto" kaj alvokis naciojn ne rekoni kion ĝi opiniis "ĉi tiun kontraŭleĝan aŭtoritaton" nek eniri diplomatiajn aŭ ekonomiajn rilatojn kun ĝi. Ambaŭ rimedoj estis adoptitaj je dek voĉdonoj kontraŭ nulo kun sindeteno de Francio.[150]

Nigraj naciistoj en Rodezio kaj iliaj eksterlandaj subtenantoj, elstare inter ili la OAU, kriegis, ke Britio forigu la registaron de Smith per milita invado, sed Britio malakceptis tiun elekton pro diversaj loĝistikaj aferoj, la risko provoki antaŭevitan atakon de Rodezio kontraŭ Zambio kaj la psikologiaj problemoj probablaj okaze de konflikto inter brita kaj rodezia trupoj en kio Smith diris, estus "fratmortiga milito".[151] Anstataŭe, Wilson decidis fini la rodezian ribelon per ekonomiaj sankcioj; tiuj ĉefe konsistis en la elpelo de Rodezio de la sterlinga bloko, malpermeso de importo de rodeziaj sukero, tabako, kromo kaj aliaj varoj kaj petrola bojkoto de Rodezio. Kiam la rodezianoj daŭre ricevis petrolon, Wilson provis rekte tranĉi iliajn ĉefajn provizliniojn, nome la portugalajn havenojn en Mozambiko ĉe Beira kaj Maputo, per sendo de reĝa mararmea eskadro al la Mozambika Kanalo en marto 1966. Tiu blokado, la Beira Patrolo, estis aprobita la sekvan monaton de Rezolucio 221 de la UNa Sekureca Konsilio.[152] Post tio, la Unuiĝintaj Nacioj starigis la unuan devigan komercan sankcion en sia historio per Rezolucio 232 de la Sekureca Konsilio (en decembro 1966) kaj 253 (en aprilo 1968), kiuj postulis membroŝtatojn ĉesigi ĉiujn komercajn kaj ekonomiajn ligojn kun Rodezio.[153]

Wilson antaŭvidis en januaro 1966, ke la diversaj bojkotoj devigus Smith cedi "ene de semajnoj anstataŭ monatoj", sed la britaj kaj UNaj sankcioj efikis malmulte sur Rodezio, precipe ĉar Sud-Afriko kaj Portugalio daŭrigis komerci kun la forrompiĝinta kolonio, provizante petrolon kaj aliajn bazajn materialojn.[154][155] Kaŝita "sankcio-rompanta" komercado kun aliaj nacioj ankaŭ daŭris, komence je malalta nivelo, kaj la malgrandigita kvanto da eksterlanda konkurenco helpis enlandajn industriojn malrapide maturiĝi kaj disvolviĝi. Rodezio, do, evitis la ekonomian kolapson antaŭvidita de Wilson kaj laŭpaŝe iĝis pli sendependa.[156] La rodezia registaro starigis ĉenon de fasadorganizaj holdingoj en Svislando, Luksemburgio kaj Liĥtenŝtejno por helpi teni komercadon, kun iom da sukceso; varoj antaŭe importitaj el Britio estis anstataŭigitaj de japanaj, francaj kaj okcidentgermanaj ekvivalentoj. Eĉ multaj OAUaj ŝtatoj, dum bombado de Rodezio per vitriolo, daŭre importis rodeziajn manĝaĵojn kaj aliajn produktojn.[157] Usono kreis formalan escepton al sia embargo per la Amendo Byrd de 1971, sub kiu Usono anstataŭigis la importadon de kromo el Sovetio per rodezia kromo-erco. Tiu breĉo de la UNaj sankcioj, aprobita de Usona Kongreso ŝulde al kontraŭ-komunista malvarm-militaj konsideroj, estis varme bonvenigita de sudaj blankaj superistoj; tio helpis la rodezian ekonomion ĝis 1977, kiam la nove elektita prezidento Jimmy Carter sukcese puŝis kongreson nuligi ĝin.[158]

RekonoRedakti

EksterlandaRedakti

 
Rodezia Domo, la rodezia Alta Komisiono en Londono, reprezentis la registaron de Smith en Britio ĝis 1969 kaj iĝis ofta celo por politikaj aktivuloj.

Oficiala diplomatia rekono de aliaj landoj estis ŝlosila por Rodezio kiel la nura vojo por reakiri la internacian legitimecon perditan per UDS.[61] Rekono de Britio mem per duflanka interkonsento estus la "unua premio" laŭ Smith, ĉar tio haltigus sankciojn kaj konstitucian ambiguecon kaj igi eksterlandan akcepton, almenaŭ en la okcidento, multe pli probabla.[159] Konsiderante sian landon potenciale grava ludisto en la Malvarma Milito kiel "bastiono kontraŭ komunismo" en suda Afriko, la RF elmetis, ke kelkaj okcidentaj landoj eble rekonus UDS eĉ sen antaŭa anglo-rodezia reakordiĝo.[160] Specife, ĝi atendis diplomatian rekonon de Sud-Afriko kaj Portugalio kaj pensis, ke Francio rekonus Rodezion por ĝeni Brition kaj krei precedencon por sendependa Kebekio.[61] Sed, kvankam Sud-Afriko kaj Portugalio donis ekonomian, militistan kaj limigitan politikan subtenojn al la post-UDSa registaro (kiel faris Francio kaj aliaj nacioj, je malplia nivelo), nek ili nek iu alia lando iam rekonis Rodezion kiel laŭrajte, laŭleĝe sendependan ŝtaton.[161] Sensukcesaj provoj de Rodezio gajni okcidentan subtenon kaj rekonon inkluzivis proponojn al la usona registaro en 1966 kaj 1967, ignoritajn de la administracio de Lyndon B Johnson, por provizi rodeziajn trupojn por batali apud la usonanoj kaj aliaj kontraŭ-komunistaj fortoj en Vjetnamio.[162]

Britio retiris plejparton de la stabo de sia Alta Komisiono el Harareo en la tagoj post UDS, lasante etan skeletan personaron funkciigi "postrestantan mision" celita helpi Gibbs teni la britan registaron informita pri lokaj okazoj.[141] Pluraj landoj sekvis la ekzemplon de Britio kaj fermis siajn konsulejojn en Harareo, kun unu grava escepto, Usono, kiu daŭre tenis sian ĉefkonsulon en post-UDSa Rodezio, alinomante ĝin "Usona Kontakta Oficejo" por eviti la problemon de diplomatia rekono.[N 21] Sud-Afriko kaj Portugalio daŭrigis oficejojn "Akredititajn Diplomatiajn Reprezentajn" en Harareo, kiuj estis ambasadejoj ĉiumaniere escepte nome, dum Rodezio tenis siajn antaŭ-UDSajn eksterlandajn misiojn en Pretorio, Lisbono kaj Maputo. Neoficialaj reprezentaj oficejoj de la rodezia registaro ankaŭ ekzistis en Usono, Japanio kaj Okcident-Germanio, kaj civitano de Belgio estis dungita reprezenti rodeziajn interesojn tie. La Rodezia Alta Komisiono en Londono, situanta ĉe Rodezia Domo sur la Strando, restis sub rego de la post-UDSa registaro kaj efektive iĝis la rodezia reprezenta oficejo en Britio.[163] Kiel la sud-afrika ambasadejo en Placo Trafalgar, Rodezia Domo iĝis ofta celo por politikaj manifestacioj. Tiuj daŭris eĉ post la deviga fermo de la oficejo en 1969, fare de Britio.[164]

Ĉar UDS pretendis igi Rodezion sendependa sub la reĝino kiel efektiva konfederacia regno, multaj landoj pravigis sian tenadon de misioj en Rodezio samtempe kun sia nerekono de la ŝtato, atentigante, ke la akredito de la reprezentantoj estas fundamente al la reĝino kaj ne al la registaro de Smith. Sed en la malfruaj 1960aj jaroj Rodezio movis sin for de la originala sinprezento kiel sendependeco en la formo de konstitucia monarkio kaj al respublikismo, esperante fini ambiguecon koncerne sian pretendon al konstitucia statuso kaj tiri al si oficialan eksterlandan rekonon. En marto 1970, post jesa voĉdonado de la balotantaro en referendumo antaŭjare rilate novan konstitucion kaj forlason de simbolaj ligoj al la reĝino, la registaro de Smith deklaris Rodezion respubliko. Male de instigo de rekono, tio kaŭzis ĉiujn landojn escepte Portugalion kaj Sud-Afrikon retiri siajn konsulejojn kaj misiojn, ĉar la pravigo de reĝa akredito jam ne povis esti asertita.[163] Post portugala Revolucio de la Diantoj en 1974, la rodezia misio en Lisbono estis fermita en majo 1975, kun la sama misio en Maputo sekvante monaton poste, rilate mozambikan sendependecon. Portugalio ankaŭ retiris siajn restantajn oficialulojn el Rodezio, lasante Sud-Afrikon kiel la solan landon kun ligoj al Harareo. Post tio, diplomatiaj aktivecoj de Rodezio estis tre malmultaj.[165]

JuĝistaRedakti

La naŭ juĝistoj de la kasacia kortumo kaj ĝenerala sekcio de la Altkortumo de Rodezio komence nek malakceptis UDS nek publike subtenis ĝin. La ĉefjuĝisto siro Hugh Beadle, de la apelacia sekcio, anoncis simple ke la juĝistoj daŭrigus efektivigante siajn devojn "laŭ la leĝo". Tiu originale dubasenca sinteno evoluis dum iom da tempo, plejparte pivotante ĉirkaŭ laŭleĝaj argumentaroj argumentitaj ĉe la Altkortumo en Harareo inter 1966 kaj 1968. La unua el tiuj, Madzimbamuto kontraŭ Lardner-Burke N. O. kaj Aliaj, koncernis Daniel Madzimbamuto, nigran naciiston kiu estis malliberigita sen proceso, de la rodezia registaro en la 6a de novembro 1965, la tago post la deklaro de stato de krizo kaj kvin tagoj antaŭ UDS, surbaze ke li povus prezenti danĝeron al la publiko. Desmond Lardner-Burke, la rodezia ministro pri justico kaj publika ordo, plidaŭrigis la staton de krizo en februaro 1966, instigante la edzinon de Madzimbamuto pledi por lia elkarcerigo, asertante ke, ĉar Britio deklaris UDS kontraŭleĝa kaj malpermesis la rodezian registaron per la Suda Rodezia Akto 1965, la stato de krizo (kaj, per pluvalidigo, la malliberigo de Madzimbamuto) ne havis laŭleĝan bazon.

La ĝenerala sekcio de la rodezia Altkortumo juĝis en la 9a de septembro 1966, ke jura suvereneco restas kun la brita registaro, sed, por "eviti kaoson kaj vakuon en la leĝaro", la rodezia registaro devus esti konsiderata la reganto de publika ordo sammaniere kiel antaŭ UDS. En februaro 1968, decidante pri la apelacio de Madzimbamuto, Beadle konkludis, ke la Smith-registraro ricevus rekonon de la loka juĝistaro kiel la efektiva registaro, pro ĝia efektiva regado super la lando, sed ke laŭleĝa rekono ne estos donita, ĉar tio ne estis firme montrita. Madzimbamuto petis la rajton apelacii al la konsilio de la krono; la rodezia apelacia sekcio tuj juĝis, ke li ne rajtas, sed malgraŭe, la konsilio de la krono konsideris lian argumentaron.

En malfrua februaro 1968, konsiderante la sorton de James Dhlamini, Victor Mlambo kaj Duly Shadreck, tri nigraj rodezianoj konviktitaj pri murdo kaj terorismaj krimoj antaŭ UDS, Beadle juĝis, ke Harareo retenas sian antaŭ-UDSajn povojn rilate ekzekutojn kaj rajtas plenumi mortopunojn. Whitehall anoncis en la unua tago de marto, ke je peto de la brita registaro, la reĝino praktikis la reĝan prerogativon pri kompato kaj plimildigis la tri mortopunojn al vivodaŭro en malliberejo. Pro tio, Dhlamini kaj la aliaj petis permanentan haltigon al ekzekuto. Dum la juĝkunsido pri Dhlamini kaj Mlambo en la 4a de marto 1968, Beadle argumentis, ke li vidis la deklaron el Londono kiel decidon de la brita registaro, ne de la reĝino mem, kaj ke, ĉiaokaze, la 1961a konstitucio jam transprenis la prerogativon pri kompato de Brito al la rodezia ekzekutiva konsilio. "La nuna registaro estas la plene efektiva registaro kaj kiel tio, estas la sola potenco kiu rajtas praktiki tiun prerogativon", li konkludis. "Estus ja strange, se la brita registaro, praktikante neniun internan povon ene de Rodezio, estus donita la rajton praktiki la prerogativon pri pardonemo." La juĝista prezidanto Hector Macdonald konsentis kaj la petado estis malakceptita. Juĝisto John Fieldsend de la ĝenerala sekcio de la Altkortumo demisiis proteste, skribante al Gibbs, ke li jam ne kredis ke la Altkortumo defendas rajtojn de civitanoj de Rodezio. Dhlamini, Mlambo kaj Shadreck estis pendumitaj en la 6a de marto.

En la 23a de julio 1968, la konsilio de la krono en Londono juĝis favore al Madzimbamuto, decidante ke ordonoj de la rodezia registaro por malliberigo estis senvalidaj, ĉu la 1961a, ĉu la 1965a konstitucio estas konsiderita laŭleĝe funkcianta. Ĝi deklaris la lastan "revolucian" konstitucion kontraŭleĝa kaj juĝis, ke la antaŭa estis superita de la Suda Rodezia Akto 1965, kiu efektive kontraŭleĝigis la rodeziajn leĝodonan, administracian kaj justican aŭtoritatojn laŭ brita juro. Lordo Reid, liverante la opinion de la plimulto (lordo Pearce malkonsentis), argumentis, ke la "uzurpada" registaro, kvankam la efektiva mastro de Rodezio, ne povas esti konsiderita laŭleĝa ĉar la brita registaro ankoraŭ klopodas rehavigi al si regon, kaj ne eblas diri ĉu tio sukcesos, ĉu ne. Li juĝis, ke nur Whitehall rajtas determini kio konsistigas la funkcitenon de publika ordo en Rodezio, kaj ke la rodeziaj krizo-rimedoj estas kontraŭleĝaj ĉar ili estis formaligitaj de la funkciulo administranta la registaron, post-UDSa ofico, kiu, laŭ la britoj, estis kontraŭkonstitucia. Reid konkludis, ke Madzimbamuto estis kontraŭleĝe malliberigita. Harry Davies, unu el la rodeziaj juĝistoj, anoncis en la 3a de aŭgusto, ke la rodeziaj kortumoj ne akceptas tiun juĝon, ĉar ili jam ne akceptas la konsilion de la krono esti parto de la rodezia jura hierarkio. Juĝisto J R Dendy Young demisiis proteste pro la juĝo de Davies en la 12a de aŭgusto kaj kvar tagojn poste estis ĵurigita kiel la ĉefjuĝisto de Bocvano.

La Altkortumo de Rodezio donis plenan laŭleĝan rekonon al la post-UDSa registaro en la 13a de septembro 1968, dum rifuzante la apelaciojn de 32 nigraj naciistoj kiuj, monaton pli frue, estis konviktitaj pri terorismaj krimoj kaj kondamnis al morto. Beadle deklaris, ke, kvankam li kredis ke la rodezia juĝistaro devus respekti juĝojn de la konsilio de la krono "tiel multe kiel eble", la juĝo de la 23a de julio malebligis al la rodeziaj juĝistoj laŭleĝan daŭrigon sub la 1961a konstitucio. Li asertis, ke la kortumo, do, alfrontis elekton inter la 1965a konstitucio kaj leĝa vakuo, ĉiposta elekto ne subtenebla de li. Aludante al la decido de la konsilio de la krono, ke Britio ankoraŭ eble forigus la post-UDSan registaron, li diris ke, "Sur la bazo de faktoj kiel ili ekzistas hodiaŭ, la sola prognozo kion povas fari tiu ĉi kortumo, estas ke sankcioj ne sukcesos renversi la nunan registaron ... kaj ke estas neniuj aliaj faktoroj kiuj povus sukcesi en tio".

Macdonald, membro de la juĝa panelo de Beadle, argumentis, ke ekde UDS, la brita registaro agis kontraŭkonstitucie kaj kontraŭleĝe rilate Rodezion per impliko de la Unuiĝintaj Nacioj en tio, kio devus esti rigardata enlanda problemo, kaj samtempe forĵetis sian rajton havi la lojalecon de rodezianoj per ekonomia milito kontraŭ la lando kaj kuraĝigo al aliaj landoj fari same. Por subporti tiun argumenton, Macdonald aludis al la aserto de la 17-jarcenta nederlanda juĝisto Hugo Grotius, ke “la celo al regado kaj la celo al detruado ne povas travivi kune”.[172] Ĉar Britio estis en stato de milito kontraŭ Rodezio, la kortumo konkludis, ĝi ne povis esti, samtempe, la reganto de Rodezio.[172] Post tio, UDS, la asociita 1965a konstitucio kaj la registaro estis konsideritaj laŭrajtaj laŭ rodezia juro.[166] Tuj, la sekretario al la brita konfederacio, George Thomson akuzis la rodeziajn juĝistojn pri breĉo de “la fundamentaj leĝoj de la lando”,[171] kaj Gibbs anoncis, ke ĉar lia posteno kiel guberniestro ekzistis sub la 1961a konstitucio, kiu permesis apelaciojn al la konsilio de la krono, li povas nur rifuzi la juĝon de la rodezia kortumo.[171] La rodeziaj juĝistoj daŭrigis, senkonsidere. Ilia rekono de la post-UDSa ordo estis portita al la 1969a konstitucio, adoptita en 1970.[166]

Anstataŭigo de naciaj simbolojRedakti

 
Standardo de Rodezio, kun la Uniflago en la supra-maldekstra angulo kaj blazono dekstre. Rodezia uzis la ĉielbluan standardon ĝis 1968. Tiu dizajno datiĝas de 1923, sed pli malhele blua kampo estis uzita ĝis 1964, kiam ĝi estis heligita por igi la rodezian standardon pli rekonebla.
 
Standardo kun vertikalaj verdaj kaj blankaj strioj, kun blazono en la meza blanka strio. La rodezia tristria standardo estis adoptita en 1968.

La registaro forigis la ceteron de la ligoj al Britio popece tra la jardeko post UDS kaj anstataŭe ekuzis simbolojn kaj frazojn pli aparte rodeziajn.[174] Arĝenta Libereca Sonorilo, bazita sur la sonorilo samnoma en Filadelfio, estis gisita en 1966 kaj sonorita de la ĉefministro ĉiujare en Sendependa Tago (la datreveno de UDS), la nombro da sonoroj reprezentantaj la nombron da jaroj ekde la deklaro de sendependeco.[175] La Uniflago kaj la konfederaci-stila nacia standardo de Rodezio—diferencigita ĉielblua standardo kun la Uniflago en la kantono—daŭre flugis super registaraj konstruaĵoj, militbazoj kaj aliaj oficialaj lokoj ĝis la 11a de novembro 1968, la tria datreveno de UDS, kiam ili estis anstataŭigitaj de nova nacia standardo: verda-blanka-verda vertikala tristrio kun la rodezia blazono centrigita.[176] Oni daŭre hisis la Uniflagon ĉe Placo Cecil en Harareo en la 12a de septembro ĉiujare kiel parto de la festotago Tago de la Pioniroj, kiu celebris la estigon de Harareo (tiam Salisbury) kaj plue Rodezion mem en 1890.[177]

Ĉar, laŭ la Smith-administracio, Elizabeta la 2a ankoraŭ estis la regnestro de Rodezio ĝis 1970, "Dio Savu la Reĝinon” restis la rodezia nacia himno kaj daŭre akompanis oficialajn okazojn kiel la malfermojn de la rodezia parlamento. Tio celis montri daŭran lojalecon al la reĝino, sed la uzo de la sendube brita kanto ĉe rodeziaj ŝtatokazoj ŝajnis ironia, kiel diris The Times.[178] Harareo komencis serĉi anstataŭan himnon ĉirkaŭ samtempe kiel la enkonduko de nova standardo,[179] kaj en 1974, post kvar jaroj sen himno (“Dio Savu la Reĝinon” estis formale forlasita en 1970), respublika Rodezio adoptis “Leviĝu, Ho Voĉoj de Rodezio”, "Rise, O Voices of Rhodesia", himno pariganta originalajn vortojn kun melodio de la “9a simfonio” de Betoveno.[180] La ŝtatestro de la lando sub la respublika konstitucio estis la Prezidento de Rodezio, el kiuj la unua estis Dupont.[181]

Cenzurado de la gazetaro fare de la ŝtato, enkondukita je UDS, nuliĝis en frua aprilo 1968.[182] Dekumigo de la valuto okazis en la 17a de februaro 1970, du semajnojn antaŭ la restarigo de Rodezio kiel respubliko, kun la nova rodezia dolaro anstataŭigante la rodezian pundon po du dolaroj por pundo.[183] Post la formala deklaro de la respubliko sekvamonate, la rodezia militistaro forigis vortojn kaj simbolojn aludante al la krono—la Reĝa Rodezia Aerforto kaj Reĝa Rodezia Regimento forviŝis sian antaŭvorton “Reĝa”, novaj branĉaj kaj regimentaj flagoj estis dizajnitaj, kaj la krono de Sankta Eduardo sur multaj emblemoj estis forviŝita prefere ol la “leono kaj dentego”, ornamaĵo de la blazono de la Brita Suda Afrika Kompanio uzita en rodezia milita simboleco ekde la 1890aj jaroj. La nova disketo de la aerforto estis verda rondo kun la leono kaj dentego sur blanka meza parto.[181] Poste en tiu jaro, sistemo de novaj rodeziaj honoroj kaj dekoroj estis kreitaj por anstataŭigi la malnovajn britajn honorojn. La polico de Rodezio, la Brita Polico en Suda Afriko, ne estis alinomita.[184]

Ĉesigo de UDSRedakti

 
Episkopo Abel Muzorewa, la unua nigra ĉefministro de la lando. Lia nerekonita registaro nuligis UDS en 1979 en plenumo de parto de la Interkonsento ĉe Lankastra Domo.

Wilson diris al la brita Ĉambro de Deputitoj en januaro 1966, ke li ne enirus dialogon kun la post-UDSa rodezia registaro (nomita de li la “kontraŭleĝa reĝimo”) ĝis rezigno de ĝia pretendo al sendependeco,[185] sed meze de 1966 britaj kaj rodeziaj ŝtatoficistoj okazigis “interparolojn pri interparoloj” en Londono kaj Harareo.[186] Je novembro tiujare, Wilson konsentis trakti persone kun Smith.[187] La du ĉefministroj sensukcese provis akordiĝi sur la ŝipoj HMS Tiger en decembro 1966 kaj HMS Fearless en oktobro 1968. Post la reveno de la konservativuloj al potenco en Britio en 1970, portempa interkonsento estis atingita en novembro 1971 inter la rodezia registaro kaj brita teamo estrita de Douglas-Home (kiu estis sekretario pri eksterlandaj aferoj sub ĉefministro Edward Heath), kaj en frua 1972 reĝa komisiono kun lordo Pearce ĉe la kapo vojaĝis al Rodezio por esplori la akcepteblecon de la proponoj al la plimulto. Post multo da enketado, la komisiono raportis, ke dum blankuloj, koloruloj(mulatoj) kaj azianoj plejparte subtenis la kondiĉojn, la plejparto de nigruloj malakceptis ilin. Tial, interkonsento estis flankenmetita de la brita registaro.[188]

La Rodezia Arbusta Milito, gerila milito de la Rodeziaj Sekurecaj Fortoj kontraŭ la Zimbabva Afrika Nacia Liberiga Armeo (ZANLA) kaj la Zimbabva Popola Revolucia Armeo (ZIPRA), la respektivaj armitaj aloj de ZANU kaj ZAPU, komenciĝis forte en decembro 1972, kiam ZANLA atakis Altena kaj Whistlefield-Bienojn en nord-orienta Rodezio.[189] The 1974a Revolucio de la Diantoj en Portugalio, kiu sekvajare anstataŭigis portugalan subtenon por Smith per sendependa, marksisma-leninisma Mozambiko sur la orienta flanko de Rodezio, pendoligis la iradon de la milito al la flanko de la naciistoj (aparte ZANU, kiu estis aliancita kun la reganta partio de Mozambiko, la Mozambika Liberiga Fronto, kaj kaŭzis la sankciojn kontraŭ Rodezio finfine ekefiki.[190] Diplomatia izolo, la sankcioj, gerila aktivado kaj premo de SudAfriko trovi interkonsenton kondukigis la rodezian registaron kunsidi kun diversaj nigraj naciistaj partietoj. Abortaj konferencoj okazis ĉe ponto super la Viktoria Akvofalo en 1975 kaj en Ĝenevo en 1976.[191] Malgraŭ siaj ideologiaj kaj tribaj malsamecoj, ZANU kaj ZAPU nominale unuiĝis kiel la "Patriota Fronto" (PF) en malfrua 1976 en malsukcesa provo intensigi transmaran subtenon por la motivo de la nigraj naciistoj.[192]

Smith, kiu estis decidige reelektita tri fojojn dum la 1970a jardeko, anoncis sian akcepton, laŭ principo, de “unu persono, unu voĉdono” dum la tempo de la angla-amerika iniciato de Henry Kissinger en septembro 1976, kaj en marto 1978 konkludis la Internan Interakordiĝon kun nemilitemaj naciistaj grupoj estritaj de Episkopo Abel Muzorewa, Pastro Ndabaningi Sithole kaj Ĉefulo Jeremiah Chirau. Tiu interkonsento, bojkotita de la PF kaj malakceptita internacie,[193] kondukis al plurrasaj balotoj kaj la refondiĝo de la rodezia konstitucio sub plimulta regado kiel Zimbabvo-Rodezio en junio 1979. Muzorewa, la elekto-gajninto, enoficiĝis kiel la unua nigra ĉefministro de la lando, ĉe la kapo de koalicia ministraro konsiste en 12 nigruloj kaj 5 blankuloj,[194] inkluzivante Smith kiel senpostenan ministron.[195] Ignorante Muzorewa kiel "novkolonian marioneton",[196] ZANLA kaj ZIPRA daŭrigis la armitan lukton ĝis decembro 1979, kiam Whitehall, Salisbury kaj la Patriota Fronto interkonsentis ĉe Lankastra Domo. La registaro de Muzorewa nuligis UDS, tial donante finon al la pretendo al sendependeco post 14 jaroj, kaj dissolvis sin. Britio suspendis la konstitucion kaj konfidis plenajn ekzekutivan kaj leĝodonan potencojn en nova guberniestro, lordo Soames, kiu regis super baltalhalto kaj novaj elektoj dum februaro kaj marto 1980. ZANU venkis en tiuj, kaj la estro de ZANU, Robert Mugabe, iĝis ĉefministro kiam Britio donis sendependecon al Zimbabvo kiel respubliko ene de la konfederacio en aprilo 1980.[197]

NotojRedakti

  1. Douglas-Home estis ĉefministro nur kelkajn tagojn post la demisio de Macmillan pro malsaneco. Dum la kunveno en la 31a tago de oktobro 1964, li diris al Smith, ke, kvankam li kontraŭis unuflankan agon, li opiniis ke Sudrodezio povas kaj rajtas deklari sendependon. Ofenditaj, britaj ŝtatoficistoj kaŝgardis informojn pri tiu komento de siaj sudrodeziaj samoficistoj.
  2. Wood 2005, p-oj.=176–181
  3. Aparte eta sed laŭta 'falango' de intense por-Harareaj konservativuloj kreskis en la Ĉambro de Lordoj, inkluzive de lordo Salisbury (la ĉefurbo estis nomita honore al lia avo - Harareo estis unue nomita Salisbury), lordo Coleraine kaj lordo Grimston.[48] Kune kun helpa grupo de samideanaj konservativaj parlamentanoj en la Ĉambro de Deputitoj, ili ricevis nomon Rodeziaj Pripropagandistoj.[49]

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Rowland 1978, p-oj. 247–248
  2. Rowland 1978, p-oj. 245–246
  3. Wood 2005, p. 9
  4. Palley 1966, p. 230
  5. 5,0 5,1 Gowlland-Debbas 1990, p-oj. 48–53
  6. Weinrich 1973, p-oj. 69–72
  7. 7,0 7,1 Weinrich 1973, p. 15
  8. Duignan & Jackson 1986, p. 164
  9. Kavalski & Zolkos 2008, p-oj. 56–57
  10. Gastil 1980, p-oj. 158–159
  11. 11,0 11,1 St Brides 1980
  12. Berlyn 1978, p-oj. 134–142
  13. 13,0 13,1 Smith 1997, p. 32
  14. 14,0 14,1 Wood 2005, p. 279
  15. 15,0 15,1 Wood 2005, p. 123
  16. Smith 1997, p. 33
  17. Wood 2005, p. 11
  18. Blake 1977, p. 331; Welensky 1964, p. 64
  19. Jackson 1990, p-oj. 96–97; Wood 2005, p. 20
  20. 20,0 20,1 Wood 2005, p-oj. 15–16
  21. Rowland 1978, p-oj. 249–250
  22. 22,0 22,1 Wood 2005, p-oj. 74–75
  23. Wood 2005, p. 89
  24. Wood 2005, p. 92
  25. Wood 2005, p. 93
  26. West 2002, p. 203
  27. Wood 2005, p-oj. 95–96, 111–120
  28. Wood 2005, paĝoj 95–96
  29. Wood 2005, p-oj. 95–96
  30. Wood 2005, p. 98
  31. Rowe 2001, p. 52
  32. Wood 2005, p-oj. 97–101
  33. 33,0 33,1 Wood 2005, p-oj. 119–122
  34. Schwarz 2011, p. 370; Wood 2005, p. 99
  35. Meredith 1984, p. 131
  36. Schwarz 2011, p-oj. 379–380
  37. 37,0 37,1 Wood 2005, p-oj. 133–135
  38. 38,0 38,1 Wood 2005, p-oj. 138–140, 167; Berlyn 1978, p. 135; Smith 1997, p-oj. 51–52
  39. Wood 2005, p. 167
  40. Wood 2005, p-oj. 169–172
  41. 41,0 41,1 41,2 Wood 2005, p-oj. 186–190
  42. 42,0 42,1 42,2 McWilliam 2003
  43. Fedorowich & Thomas 2001, p-oj. 172–177
  44. Nelson 1983, p. 43
  45. Wood 2005, p. 325
  46. Cunningham 1966, p. 12
  47. Wood 2005, p. 242
  48. Morgan 1975, p. 140
  49. White, 2010, p. 97
  50. Olson & Shadle 1996, p-oj. 1029–1030; Wood 2005, p-oj. 20, 135, 140; Di Perna 1978, p. 189
  51. Wood 2005, p. 371
  52. Olson & Shadle 1996, p-oj. 1029–1030; Moorcraft 1990; Wood 2005, p-oj. 20, 135, 140; Di Perna 1978, p. 189
  53. Mazrui 1993, p. 495
  54. Petter-Bowyer 2005, p. 75; Schwarz 2011, p. 371; Wood 2005, p. 101
  55. Wood 2005, p-oj. 392–393
  56. Moorcraft 1990
  57. Olson & Shadle 1996, p-oj. 1029–1030
  58. 58,0 58,1 Wood 2005, p. 190
  59. Wood 2005, p-oj. 193–194, 198
  60. Smith 1997, p. 63
  61. Young 1969, p. 205
  62. 62,0 62,1 Wood 2005, p-oj. 204–207
  63. 63,0 63,1 Berlyn 1978, p-oj. 131–132; Caute 1983, p. 89; Wessels 2010, p-oj. 102–104
  64. Wilson 1974, p. 48
  65. Wood 2005, p. 208
  66. Hall 1966, p. 30
  67. 67,0 67,1 Hall 1966, p. 22
  68. Hall 1966, p. 26
  69. 69,0 69,1 Wood 2005, p. 319
  70. Wood 2005, p-oj. 215–216
  71. Berlyn 1978, p-oj. 140, 143
  72. Welensky 1965
  73. Wood 2005, p-oj. 231–233
  74. Wood 2005, p-oj. 239–240; Windrich 1978, p. 25
  75. Berlyn 1978, p. 157
  76. Wood 2005, p. 241
  77. Wood 2005, p-oj. 242–243, 246
  78. 78,0 78,1 78,2 78,3 78,4 Wood 2005, p-oj. 243–246
  79. Wood 2005, p. 250
  80. Wood 2005, p. 247
  81. Blake 1977, p. 369
  82. Wilson 1974, p. 51
  83. 83,0 83,1 Wood 2005, p. 251
  84. Wood 2005, p-oj. 257–258
  85. Smith 1997, p. 85
  86. Wood 2005, p-oj. 270–275
  87. 87,0 87,1 Wood 2005, p. 286
  88. Fedorowich & Thomas 2001, p-oj. 185–186
  89. Wood 2005, p. 344
  90. Wood 2005, p. 335
  91. Smith 1997, p. 92
  92. Wood 2008, p. 5
  93. Wood 2005, p-oj. 360–363, 367
  94. 94,0 94,1 Wood 2005, p-oj. 381–383
  95. Wood 2005, p-oj. 387–388
  96. 96,0 96,1 Wood 2005, p-oj. 411–414
  97. 97,0 97,1 97,2 Young 1969, p. 271
  98. Wood 2005, p. 440
  99. Wood 2005, p-oj. 441–442
  100. Wood 2005, p. 445
  101. Wood 2005, p. 443
  102. Smith 1997, p. 98
  103. 103,0 103,1 Wood 2005, p. 453
  104. Wood 2005, p. 463
  105. 105,0 105,1 Wood 2005, p-oj. 460–461
  106. Smith 1997, p-oj. 100, 103
  107. 107,0 107,1 107,2 107,3 Wood 2005, p. 471
  108. St. Petersburg Times 1965
  109. Hillier 1998, p. 207; Palley 1966, p. 750; Gowlland-Debbas 1990, p. 71
  110. Wood 2005, p-oj. 465–467
  111. Wood 2005, p-oj. 468–470
  112. McLaughlin 1980, p. 141; Wood 2005, p. 463
  113. White 1978, p. 45

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rhodesia's Unilateral Declaration of Independence en la angla Vikipedio.