Pri mia persono redakti

Saluton! Mi estas meznivela esperantisto, kies nuntempa esperantoagado plejparte konsistas el tradukado de la retejoj lernu! kaj Reta Vortaro en la svedan. Mi esperantistiĝis iam ĉirkaŭ la jaro 1997, en la lasta jaro de la gimnazio.

Mia vikipedia laboro redakti

De tempo al tempo mi uzas la esperantan vikipedion, plej ofte kiam mi bezonas tradukon kaj ne trovas ĝin aliloke. Do por mi vikipedio rolas kaj kiel enciklopedio, kaj kiel vortaro.

Mi ĉiam klopodas korekti erarojn en la vikipediaj paĝoj, tuj kiam mi ekvidas ilin, por ke ni havu kiel eble plej altkvalitan vikipedion. Bedaŭrinde tio estas la sola laboro, kiun mi ĝis nun faris por vikipedio.

Estontece mi espereble verkos iun artikolon, sed por fari tion mi sentas ke mi bezonos iom pli da tempo (klarigo: ĉi-somere naskiĝis mia kara filo). Profesie mi estas programisto, do mi ŝatus plibonigi la esperantan vikipedion en tiu kampo. Mi precipe ŝatus skribi pri objektema programado.

Vikipedio:Babel
sv
Denna användare har svenska som modersmål.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
en
2
This user is able to communicate with an intermediate level of English.
de
1
Dieser Benutzer hat grundlegende Deutschkenntnisse.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi loĝas en Svedio en urbo Gotenburgo.