Mi malkovris Vikipedion fine de 2002, dank'al informo aperinta en TEJO RetListo, kvankam kiel emeritulo mi supozas ke mi transpasis de longe la jaraĝlimdaton de TEJO-anoj.

Tuj mirigis min la liberegeco, kvazaŭ anarĥia, de la Reguloj. Kaj surprizis min la malkovro de paĝo rezervita al Rotaria Amikaro de Esperantistoj, UEA Fakasocio, kies mi estas Sekretario.

Ĉar ĝi estis malplena mi ekredaktis ĝin, pene, sed sukcese dank'al al la tre afabla helpado de Brion VIBBER, kiun mi varme dankas.