i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Marc LEVIN!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 15:30, 27. Okt 2009 (UTC)

Estimata Marc Levin,

la vikipedia administranto Yekrats - prave laŭ la projektaj reguloj pri bildoj - ĵus forprenis la lastajn de vi alŝutitajn bildojn el la artikolo Rotaria Amikaro de Esperantistoj: vi disponigis ilin, sed ne mem metis licencon pri uzado (sufiĉus la 8 karaktroj "{{GFDL}}"). Tamen la forviŝo de la ilustraĵoj laŭ mi bedaŭrindas: la fotoj ne estas iel danĝeraj, male estas valoraj dokumentoj pri specifa ero de la Esperanto-movado, sed Yekrats pravas ke necesas rajtigo (plej bone de la alŝutanto, kiu ideale ankaŭ estu la fotinto) kiu vidigas la permeson ilin uzi en la vikipedia projekto.

Mi vidas ke vi kontribuis inter marto 2003 kaj januaro 2006 - la lasta redakto do foras pli ol ses jarojn. En la kazo ke vi ankoraŭ iam rigardus tiun-ĉi diskutpaĝon, mi kuraĝigus vin

  1. ensaluti per via vikipedia pasvorto,
  2. peti iun administranton de la vikipedio restarigi la bildojn de la artikolo Rotaria Amikaro de Esperantistoj,
  3. promesi ke vi tuj poste al la bildoj aldonu uzorajtigan licencon kiel ekzemple {{GFDL}}, kaj
  4. plenumi tiun promeson.

Pli komplika vojo estus peti vin mem realŝuti la bildojn kun valida licenco, aŭ peti vin tuj alŝuti la bildojn al la vikimedia komunejo, sed eblas iri la simplan vojon.

Sincere, ThomasPusch (diskuto) 16:10, 8 Mar. 2012 (UTC)