Globludo redakti

Globludoj estas ludoj ludata per globoj.


Boŭlso redakti

 
Ludantaj anglan boŭlson

Boŭlso estas globludo ludata per metalaj globoj. Ekzistas multaj boŭlsaj specoj, ekzemple boĉo (itale Boccia), petongo (france Pétanque), angla boŭlso (angle Bowls), liona boŭlso kaj provenca boŭlso. Ili ĉiuj estas oficaj (glob-)sportoj. Plue estas diversaj regionaj globsportoj respektive boŭlsludoj havanta similaj reguloj.

Plej disvastigita estas petongo. Estas ĉirkaŭ 600.000 licencaj ludistoj el 75 nacioj.

Historio redakti

Jam el la jaro 460 a.K. estas pruvebla referenco de grekaj kuracistoj (kaj ankaŭ de Hipokrato) al ludo ludata per ŝtongloboj. Je la dua jarcento p.K. Julius POLUX priskribis ludon, en kiu oni devis ĵeti iun al briko. Post tiu, la ludo estas ĉefe pruvebla per malpermesoj.

Bazaj reguloj redakti

Je ĉiuj menciitaj ludoj/sportoj du teamoj konsistante el unu ĝis kvar ludistoj ludas unu kontraŭ la alia. La eblaj teamgrandecoj dependas de la koncerna ludo.

La celo estas atingigi la proprajn globojn plej eble proksima al la porketo (celglobeto).

Teamo redakti

Liona boŭlso redakti

Liona boŭlso ebligas la sekvantajn teamojn

  • Unuopo
  • Duopo
  • Triopo
  • Kvaropo

Angla Boŭlso redakti

Ankaŭ la angla boŭlso ebligas tiujn teamojn

  • Unuopo
  • Duopo
  • Triopo
  • Kvaropo

Plej ofta oni ludas unuope.

Provenca Boŭlso redakti

Provenca boŭlso estas precipe triope ludata. Ebligataj estas

  • Unuopo
  • Duopo
  • Triopo

Petongo redakti

Same por la petongo

  • Unuopo
  • Duopo
  • Triopo

Internacie, oni ludas kutime triope. Kontraŭe al boŭlso, estas malmultaj petongaj turniroj por unuopoj

Fontindikoj redakti