Esperanto en Ĉinio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Ĉinio.

La ĉina Esperanto-movado estas bunta kaj plurfaceta.

 

Sun Mingxiao skizas en artikolo en la gazeto Esperanto la historion de la Esperanto-movado en Ĉinio antaŭ la Dua Mondmilito. Li fokusas sur la figuro de Cai Yuanpei, kiu ricevinte la entuziasmoj de ćinaj studentoj en Eŭropo, kie ili ekkonis la lingvon kaj proponis ĝin kiel instrumento de modernigo ĉefe el maldekstraj vidpunktoj. Cai Yuanpei siavice entreprenis diversajn iniciatojn por disvastigi Esperanton ĉefe inter la medio de instruistoj kaj partikulare kiel ministro pri edukado. Ekde 1916 okazis diversaj debatoj en la esperanta komunumo rilate al la klopodoj modernigi la landon kaj partikulare la ĉinan skribmanieron per latina alfabeto, komuna al Esperanto. Ekde 1925 teruraj historiaj okazaĵoj kondukis al la forgeso de la esperanta neŭtraleco kaj multaj esperantistoj aliĝis al SAT kaj poste al diversaj komunismaj instancoj, dum la movado etendiĝis el Pekino al Ŝanghajo.[1]

En 1920-aj jaroj Esperanto estis propagandita en Ŝanghajo, tiama grava centro por laboristoj kaj laborista movado. La 29-an de Februaro 1920 la ruso Vadim A. Stopani prelegis tie pri Esperanto, la situacio de laboristoj kaj komunismo kiel rimedo. Sekve al propagando, oni instruis laboristojn en Esperanto Lernejo Xinhua. En Junio 1920 ankaŭ Zhang Moĉi reveninta el Japanio prelegis pri Esperanto. En tiu epoko diversaj esperantistoj suferis polican persekutadon en kiu oni arigis Esperanton kaj bolŝevismon. Tamen plej parto de esperantistoj en tiu etoso kune sentis simpation samtempe kaj por bolŝevismo kaj por anarkiismo. Subite en Aprilo 1921 Stopani memmortigis sin kaj la Ŝanghaja Esperanto socio funebris per kelkaj prelegoj. Ŝajne la tialo de la memmortigo rilatis al malkontento kun la subpremema evoluo de la bolŝevismo en Rusio.[2]

Nuntempe (en 2012) eldoniĝas esperantlingve la du informretejoj Espero, posteulo de la papera revuo El Popola Ĉinio, kaj la oficiala ŝtata informilo China.org.cn, havebla en aliaj ok lingvoj. Ĉi-lasta ankaŭ ofertas televidajn raportojn en Esperanto. El Pekino cetere disaŭdiĝas Ĉina Radio Internacia (http://esperanto.cri.cn/).

La Universala Kongreso de Esperanto mem okazis dufoje en Ĉinio, en 1986 kaj en 2004, ambaŭfoje en la ĉefurbo Pekino. En la jaro 1986 la kongresanaro nombris 2482, dum en la jaro 2004 la kongreson partoprenis 2031 esperantistoj.

  1. Sun Mingxiao, La ĉina Esperanto-Movado antaŭ la Dua Mondmilito, Esperanto, 1358(6) Junio 2021, pp. 126-127.
  2. Li Danyang kaj Liu Jian, "Tragedio de anarkia bolŝevisto", tradukita de Chielismo Wang Tianyi, Sennacieca Revuo, (1385-1386), 2020, pp. 5-11.