Pri la ĉeĥa vira persona nomo Václav temas artikolo Venceslao.

Václav (germane Wenzelsdorf) estas pereinta domaro en Ĉeĥio, en distrikto Domažlice. Ĝi situadis sur rando de pleŝa altebenaĵo, en montpasejo inter montoj Velký kaj Malý Zvon. Laŭ administra flanko ĝi falis sub municipo Pleš, hodiaŭ ĝi estas parto de urbo Bělá nad Radbuzou.

Václav
germane: Wenzelsdorf
pereinta vilaĝo
Vido al loko de la pereinta vilaĝo
Oficiala nomo: Václav
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Bělá nad Radbuzou
Historia regiono Bohemio
Parto de Pleš
Montaro Bohemia arbaro
Situo Václav
 - koordinatoj 49° 32′ 15″ N 12° 37′ 46″ O / 49.53750 °N, 12.62944 °O / 49.53750; 12.62944 (mapo)
Loĝantaro (2011)
Fondo 18-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Václav (Bělá nad Radbuzou)
Portalo pri Ĉeĥio

Václav situas en katastra teritorio Pleš.

Historio redakti

La domaro estis fondita fine de la 18-a jarcento sur parceloj proprumataj de Václav Koc z Dobrše, laŭ kiu la domaro ricevis sian nomon. Antaŭ la dua mondmilito oni indikas ĉi tie 61 domojn, post ellandigo kaj kreo de limzono en la 1950-aj jaroj ĝi estis egaligita kun la tero. Hodiaŭ en ties lokoj etendiĝas forlasita kaj kadukiĝanta areo de ĉeĥoslovaka Limgardistaro el la 1970-aj jaroj.

Areo de roto Václav redakti

La areo estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1965 post la plilarĝigo de la limzono. Ekde la komenco, la armeo uzis ĝin: unue por sidejon Armea formacio 7495 (VÚ 7495) de radioteknika bataliono; poste, por radioteknika bataliono el Kladno (roto de ČSLA). Loĝis ĉi tie soldatoj el radiostacio sur Zvon. Pruveble, ili ĉi tie ankoraŭ vivis en la jaro 1975. Post la finigo de Zvon, ili transloĝiĝis tien kaj la objekton eluzis la 7-a roto de la 2-a bataliono de la 9-a brigado de Limgardistaro. Tiu ĉi roto devene havis sidejon en lokoj de hodiaŭ jam preskaŭ pereinta domaro Pleš (tial ĝi portis nomon roto Pleš) kaj ĝi uzis la objekton Václav ĝis sia nuligo post ĉeĥoslovaka revolucio. En la jaro 2008 transiris la kadukiĝantaj konstruaĵoj en posedaĵon de Bělá nad Radbuzou.

La radioteknika bataliono el Kladno komencis en roto Václav agadi de marto de 1974 minimume ĝis la jaro 1975. Tiam oni konstruis turon sur Zvon.

Pluaj fotoj redakti

Rilataj artikoloj redakti