La lago Vättern (kies nomo devenas de la malnovsveda vorto vaetur por "akvo') situas centre en la suda parto de Svedio. Ĝi havas areon de 1.912 kvadrataj kilometroj kaj estas la dua plej granda lago de la lando. La Motala ström konektas ĝin kun la Balta Maro. Per la Göta-kanalo ankaŭ ekzistas akva konekto al la plej granda lago de Svedio, la Vänern.

Vättern
lago [+]

LandoSvedio

Supermara alteco88,5 m ö.h. [+]
Koordinatoj58° 24′ 0″ N, 14° 36′ 0″ O (mapo)58.414.6Koordinatoj: 58° 24′ 0″ N, 14° 36′ 0″ O (mapo) [+]

Longo135 km (83.89 mi)
Larĝo31 km (19.26 mi)
Maksimuma profundo120 m
Averaĝa profundo39,5 m
Akvokolektejo6 380 km² (638 000 ha)
Areo1 893 km² (189 300 ha) [+]

Vättern (Svedio)
Vättern (Svedio)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Vättern [+]
vdr
Saŭno sur la vintre glaciigita lago apud Karlsborg.

En sia norda parto la lago averaĝe profundas 25 metrojn, en la suda parto pli ol 100 metrojn - la plej profunda punkto de la lago estas 119 metroj.

La plej granda urbo borde de la lago estas Jönköping kun Huskvarna, pliaj urboj estas Motala, Askersund, Karlsborg kaj Hjo. En la sudo troviĝas la insulo Visingsö. La okcidento de la lago apartenas al la historia provinco Vestrogotio, la oriento al Ostrogotio, la nordo al Neriko kaj la sudo al Smolando.

Ĉiujare dum junio okazas sporta biciklado ĉirkaŭ la lago, la Vätternrundan, kiun ĉiu sportema biciklanto povas partopreni. Ĝi komenciĝas kaj finiĝas en Motala kaj kovras vojon de pli ol 300 kilometroj.

Ligilo redakti