Văleni (Jibert)
komunumo en Rumanio
Văleni [vəlenj] (hungare Dombos, germane: Wallendorf) estas vilaĝo en Rumanio norde de Făgăraș. Administre ĝi apartenas al Jibert.
Văleni | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Brașov | ||
Alinome | Dombos hungare, Wallendorf germane | ||
Komunumo | Jibert | ||
Iama hungara departemento | Nagy-Küküllő (reĝa departemento) | ||
Situo | 45° 58′ N, 24° 58′ O (mapo)45.96111111111124.969444444444Koordinatoj: 45° 58′ N, 24° 58′ O (mapo) | ||
| |||
Poŝtkodo | 507114 | ||
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi nombris 554 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 179 (rumanoj, 17 % da hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua skriba mencio estis en 1231. Ĝi estis saksa vilaĝo, sed loĝis tie ankaŭ italiaj valonoj. En la 16-a kaj 17-a jarcentoj formiĝis en ĝi forta reformita hungara nobela kongregacio. La nobeloj koloniigis rumanajn servutulojn en vilaĝon. Ĝia saksa loĝantaro formortis. La trezoro de la preĝejo estis transportita en Lovnicon. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Nagy-Küküllő).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj redakti
- Paula Bakos (n. 21-an de marto 1944): kuracistino, universitata adjunktino.