Věra Muchnová
ĉeĥa esperantisto
Věra Muchnová (naskiĝis la 30-an de decembro 1955 - forpasis la 5-an de aŭgusto 2016) estis ĉeĥa esperantistino. Membro de ĈEA ekde 1974, origine aktiva membrino de E-klubo en Strakonice, ekde 2006 ĝis 2011 vicprezidantino de E-klubo "La Ponto" Písek.
Věra Muchnová | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1955 |
Morto | 5-an de aŭgusto 2016 (60-jara) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • tradukisto |
Organizis Postferiajn renkontiĝojn en Strakonice en 2007 kaj 2008. Ŝi tradukis ĉiĉeronan tekston pri la burgo Strakonice kaj tiea muzeo, kiu ekde 2007 estas surloke oficiale havebla inter aliaj fremdlingvaj versioj.
TradukojRedakti
- Věra Nosková: Metamorfozoj (Proměny, traduko kun Jan Werner, Brno 2015, 165 p.)
- Věra Nosková: Hejma ĉikano - pri suferigado de viro, kun Jan Werner, Starto 2/2016, p. 56-57 - fragmento el la libro "Ni protektu virojn")