VAZ-1151 ankaŭ konata kiel Gnom estas la koncepta aŭtomobilo forme de triporda kvarloka hatchback, kreita surbaze de VAZ-1111 de la konzerno VAZ en la urbo Toljatti (Rusio) en 1992. Ĝi apartenis al la klaso de tre malgrandaj aŭtoj.

VAZ-1151
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio VAZ
Aliaj nomoj Gnom
Produktata 1992
Klaso tre malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro VAZ-1111 (volumeno 650 cm³, 28 ĉevalpovoj)
VAZ-11113 (volumeno 750 cm³, 30 ĉevalpovoj)
Transmisio mekanika kvarŝtupa
Pezo kaj povumo
Pezo 490 kg (1 080 lb)
Dimensioj
Longeco 2 550 mm
Larĝeco 1 440 mm
Alteco 1 400 mm
Veturalteco 180 mm
Modeloj
Antaŭa modelo VAZ-1111
Sekvanta modelo VAZ-1152
vdr

La aŭto estis kreita surbaze de VAZ-1111 Oka kiel la eta urba aŭto kun du normalaj (frontaj) sidlokoj kaj du reduktitaj (postaj). Ĝia dezajnado komenciĝis en 1988 laŭ iniciato de Pjotr Prusov, tiama viculo de la ĉefa konstrukciisto de VAZ. Eksterieron dezajnis E. Lobanov[1]. La salono origine estis duloka, sed eblis transformi la kofrujon je du postajn sidlokojn, destinitajn por infanoj. La aŭto estis eta eĉ kompare al Oka (longeco 2,5 m kontraŭ 3,2 ĉe Oka), maksimuma rapideco — 140 km/hore, radiuso de sinturno — 3,5 m[2].

Ĝi estis prezentita en la ekspozicio Aŭtoindustrio-92 en Moskvo somere de 1992[3] kaj en 1996 en aŭtoekspozicio en Torino (Italio)[2].

Oni planis fabriki ĝis 10 mil aŭtoj jare en la firmao Teza en la urbo Ŝuja (Ivanova provinco), sed pro manko de investoj la projekto ne estis realigita. La sola konceptaŭto troviĝas en la teknika muzeo de AvtoVAZ en Toljatti[3].

En 1995 surbaze de Gnom estis kreita VAZ-1152 Elf[3].

Referencoj redakti

  1. Автомобиль Гном и Эльф (ВАЗ-1151 и ВАЗ-1152) (ruse).
  2. 2,0 2,1 ВАЗ-1151 «Гном» (ruse) (2016-04-01). Alirita 2019-10-11.
  3. 3,0 3,1 3,2 ВАЗ-1151 Гном (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-10-11.

Vidu ankaŭ redakti