VAZ-1152 ankaŭ konata kiel Elf estas la elektra aŭtomobilo forme de senporda duloka hatchback, kreita surbaze de VAZ-1151 (Gnom) de la konzerno VAZ en la urbo Toljatti (Rusio) en 1995. Ĝi apartenis al la klaso de tre malgrandaj aŭtoj.

VAZ-1152
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio VAZ
Aliaj nomoj Elf
Produktata 1995
Klaso tre malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro elektra
Transmisio mekanika kvarŝtupa
Dimensioj
Longeco 2 550 mm
Larĝeco 1 440 mm
Alteco 1 400 mm
Modeloj
Antaŭa modelo VAZ-1151
Aliaj modeloj LADA Rapan
vdr

En 1995 surbaze de VAZ-1151 (Gnom) estis kreita ĝia elektra versio. Plejparto de la maŝinelementoj venis de Oka. Tio estis promena, plaĝa versio, do la korpuso estas malferma; ĝi konsistis el ŝtala skeleto kaj metitaj sur ĝin plastaj paneloj. Anstataŭ la pordoj haveblis aperturoj ambaŭflanke kaj anstataŭ tegmento — mola tolo, streĉebla laŭplaĉe. La aŭto havis du sidlokojn, sed pliaj du pasaĝeroj povis stari malanataŭe, mantentenante ĉe tiucelaj ŝtalaj tuboj[1].

Maksimuma rapideco de la etcilindra benzina versio estis 95 km/hore, fuelujo sufiĉus por 125 km. Ĝi havis kvarŝtupan mekanikan rapidumskatolon. La elektra versio havis veturdistancon 110 km ĉe rapideco 40 km/hore, maksimuma rapideco estis 90 km/hore[1]. La nikelo-kadmiaj akumulatoroj NKP-120 (ruse НКП-120) kun kapacito 120 amperhoroj pezis 315 kg kaj troviĝis en konteneroj ene de la framo, ebliginte atingi rapidecon 90 km/hore kaj veturi ĝis 110 km. Ŝarĝado per normala elektrokurento ĉe tensio 220 kvt daŭrus 10 horojn.

Oni planis krei aldonajn lumiloj, kofrujon sur tegmento kaj eĉ remorkon de la sama stilo[2].

En septembro 1996 la aŭto partoprenis la konkuron "12 elektraj horoj" en Torino (Italio), kies veturkondiĉoj estis maksimume proksimaj al tiuj de la urba veturado. Pro ludila aspekto de la aŭto la organizantoj unue eĉ kontraŭis ĝian partoprenon, tamen fine ĝi gajnis la unuan lokon laŭ ŝparemo kaj la duan laŭ sportaj atingoj[3]. En 1996 en la Konkuro de Monte Carloen inter la konceptaj aŭtoj la 2-an lokon gajnis VAZ-1152, gvidata de S. Aglotkov kaj A. Degtjarjov[4].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 ВАЗ-1152 «Эльф» (ruse) (2016-04-01). Alirita 2019-10-09.
  2. Кирилл Малышев (2016-02-07) Несбывшееся: концепт-кары АвтоВАЗа. Часть первая (ruse). Alirita 2019-10-09.
  3. Электромобили ВАЗ: всё о вазовских электрокарах (ruse) (2016-01-12). Alirita 2019-09-27.
  4. Мирзоев Г. К., Казаров А. П. Разработка электромобилей ОАО «Автоваз» (ruse). Журнал автомобильных инженеров. Arkivita el la originalo je 2015-02-23. Alirita 2019-09-09.

Vidu ankaŭ redakti