VET estas mallongigo foje uzata por la loka tempo de Venezuelo. Ĝi estas nomata ankaŭ VST (angle Venezuelan Standard Time.

VET estas speciala per tio, ke ĝi devias je ne-entjere da horoj de la universala tempo (UTC−4:30). La tempo de Venezuelo tiel estas inter tiuj de la najbaraj landoj Bolivio (oriente) kaj Kolombio (okcidente).

VET validis ĝis 1964, kiam Venezuelo ŝanĝis al UTC−4:00, kaj denove validas ekde la 9-a de decembro 2007.

Vidu ankaŭ redakti