VVVVVV

VVVVVV, ankaŭ nomata V66V, estas platforma puzla videoludo kreita de Terry Cavanagh kaj eldonita de Nicalis en 2010, por Microsoft Windows kaj MacOS[1]. Ĝi poste estis reprogramita de Simon Roth per la programlingvo C++ en 2011. Tiu reprogramado ebligis la publikigon de la ludo por Linux, kio antaŭe estis nuligita. Aliaj versioj ankaŭ aperas por la videoludiloj Nintendo 3DS, Nintendo Switch kaj PlayStation 4, inter aliaj.[2]

VVVVVV
Logotipo de la ludo
Logotipo de la ludo

Logotipo de la ludo

Logotipo de la ludo
Disvolvo Terry Cavanagh
Eldoninto Nicalis
Distribuo Steam
Muziko Magnus Pålsson
Platformo PlayStation Vita
Licenco nelibera permesilo
Ĝenro puzzle-platformer
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 3
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

Historio redakti

 
La kosmoŝipestro Viridian devas retrovi siajn samteamanojn.

La ludanto enkorpigas la kosmoŝipestron Viridian kiu, komence de la ludo, devas malokupi la kosmoŝipon kun sia kosmoŝipanaro (kies nomoj ankaŭ ekas per la litero V: Vermilion, Verdigris, Violet, Vitelari kaj Victoria) pro «dimensia interfero», kiu influis ĝin. Ili sukcese eskapas danke al teleportilo en la kosmoŝipo, sed la estro malkuniĝas de la aliaj. Denove en la kosmoŝipo, li ekscias ke la kosmoŝipo iris al paralela universo nomata «dimensio VVVVVV», kaj ke sia kosmoŝipanaro dispeliĝas en tiu dimensio. La celo de la ludo estas retrovi la kosmoŝipanojn (unu ĉiunivele) kaj eltrovi la kialon de tiu «dimensia interfero».[3]

Ludsistemo redakti

 
Tie, la kosmoŝipestro Viridian devas eviti la ruĝajn pikaĵojn kaj la verdan fantomon. La bildeto kun «C» indikas aŭtomatan progreskonservejon.

Kontraste al la plejmultaj plataĵaj videoludoj, la rolulo ne povas salti. Tamen, se la rolulo troviĝas sur surfaco, tiu povas inversigi la gravitdirekton kiu faligas la rolulon al mala plataĵo (plafono aŭ grundo). Tial nur tri klavoj estas necesaj; du direkciaj klavoj kaj unu klavo kiu ebligas inversigi la gravitdirekton. La ludanto uzas tiun ludsistemon por trairi la nivelojn evitante la diversajn danĝerojn kiel pikaĵojn aŭ movantajn malamikojn. Dum la ludo, novaj aferoj eniĝas, kiel movantaj plataĵoj aŭ regiono en kiu la rolulo aperas el la mala flanko kiam ĝi trairas bordon. VVVVVV estas farata de ok niveloj en kiuj la progreso estas linea. Ili tamen estas ligataj per pli vasta mondo, kiun la ludanto ankaŭ povas esplori. La ludo postulas paciencon kaj multe da precizeco, sed ĝia alta malfacileco estas kontraŭpezata per multaj aŭtomataj progreskonservejoj, kie la ludanto rekomencas ludi post morto.

Iu aktualigo publikigita en 2011 por komputilo enhavas ekstrajn nivelojn de Notch, la kreinto de Minecraft.

La versio de la Nintendo 3DS, portebla videoludilo kiu posedas du ekranojn, afiŝas mapon en la malsupra ekrano, kaj enhavas dek nivelojn el la komputila aktualigo, interalie tiun kreitan de Notch, kaj ok novajn nivelojn. La grandeco de tiuj 18 niveloj varias el 1/10 ĝis 1/2 de la grandeco de la origina ludo.

Muziko redakti

La muzikaro estis komponita de Magnus Pålsson, ankaŭ nomata SoulEye. La plena muzikaro nomiĝas PPPPPP kaj disponeblas elŝute sur la retejo de Pålsson.

En junio de 2014, Magnus Pålsson publikigis duan diskon de la origina muzikaro kun Jules Conroy, ankaŭ nomata FamilyJules7X; MMMMMM. Estas metalroka versio de la muzikaro. La albumo ankaŭ disponeblas en la retejo de Pålsson.

Listo de la muzikoj redakti

Ĉefaj muzikoj

Aliaj (neĉeestantaj muzikoj en la luda muzikaro)

Eldono de fontkodo redakti

La 10-an de januaro, 2020, la fontkodo de VVVVVV fariĝis disponebla ĉe GitHub.[4] Terry Cavanagh faris ĉi tion por celebri la dek-jaran datrevenon de la ludo.

Esperanta traduko redakti

En januaro 2024, oficiala Esperanta traduko estis aldonita al la ludo.[5]

Referencoj redakti

  1. «VVVVVV - GameSpot». GameSpot. Arkivita el la originalo je 2018-04-25. Alirita 2018-04-25.
  2. «VVVVVV Coming Soon to Nintendo 3DS». Kotaku. Arkivita el la originalo je 2018-04-25. Alirita 2018-04-25.
  3. «VVVVVV Review». Eurogamer. Arkivita el la originalo je 2012-01-31. Alirita 2018-04-25.
  4. «VVVVVV’s source code is now public, 10 year anniversary jam happening now!» (angle). Distractionware. 2020-01-10.
  5. «VVVVVV 2.4 out now!» (angle) Steam, 2024-01-10

Eksteraj ligiloj redakti