Georges Vacher de Lapouge

franca antropologo
(Alidirektita el Vacher de Lapouge)

Grafo Georges Vacher de Lapouge (Franclingva prononco: [vaʃe də lapuʒ]; 12a de Decembro 1854 – 20a de Februaro 1936) estis franca antropologo kaj teoriulo de eŭgeniko kaj rasisma scienco. Li estis konata kiel fondinto de la antroposociologio, nome antropologia kaj sociologia studo de raso kiel rimedo por establi la superecon de apartaj popoloj.

Georges Vacher de Lapouge
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1854 (1854-12-12)
en Neuville-de-Poitou
Morto 20-an de februaro 1936 (1936-02-20) (81-jaraĝa)
en Poitiers
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizaciojÉcole du LouvreUniversitato de Poitiers
Familio
Infano Claude Vacher de Lapouge
Okupo
Okupo antropologo • bibliotekistofilozofo • entomologo • sociologo • eŭgenikisto
vdr

Ekde 1886 Vacher de Lapouge instruis antropologion en la Universitato de Montpellier, defendante la tezojn de Francis Galton pri eŭgeniko, sed estis forpelita en 1892 pro sia socialista aktiveco[1] (li kunlaboris kun Jules Guesde en la fondado de la Parti Ouvrier Français (Franca Laborista Partio) kaj kampanjis dum 1888 kiel kandidato al la urbestreco de Montpellier. Li poste laboris kiel bibliotekisto en la Universitato de Rennes ĝis sia retiriĝo en 1922.

Verkoj redakti

Notoj redakti

  1. Boissel, Jean (1982). "George Vacher de Lapouge: Un Socialiste Revolutionnaire Darwinien," Nouvelle Ecole 13, pp. 59–83.