Vadillo

municipo en Hispanio

Vadillo [baDIljo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Vadillo estas etimologie komprenebla kiel Vadejeto.

Vadillo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42148
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 82  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 47′ N, 3° 0′ U (mapo)41.791111111111-3.0077777777778Koordinatoj: 41° 47′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 1 129 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vadillo (Provinco Sorio)
Vadillo (Provinco Sorio)
DEC
Vadillo
Vadillo
Situo de Vadillo
Vadillo (Hispanio)
Vadillo (Hispanio)
DEC
Vadillo
Vadillo
Situo de Vadillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vadillo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Vadillo en la provinco Sorio.
 
Pejzaĝo de la ermitejo.
 
La preĝejo.
 
Malantaŭo de la preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 14,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 86 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 170 loĝantojn el la 1970-aj jaroj.

Ĝi distas 52 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Arroyo de la Dehesa kaj Sierra de Cabrejas.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, okupanta 279 hektarojn, nome 20 % de la teritorio.

Historio redakti

Oni teovis restaĵojn de epoko de visigotoj. Post la konkero fare de kristanoj el islamanoj, la areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. Frua dokumento de la 13-a jarcento mencias Vadellum, kaj al tiu epoko plej verŝajne apartenas la romanika baptujo de la preĝejo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti