Vagantaj klerikoj (ankaŭ: Goliardoj; latine: clerici vagantesclerici vagi; singulare vaganta kleriko = clericus vagans) estis vagantaj studentoj kiuj, en Malsupra Mezepoko, kutimis delokiĝi tra tuta Eŭropo por povi viziti lekciojn de la Majstroj taksataj la plej kleraj kaj, do, sekvindaj. Ili estis ĝuste difinitaj klerikoj ĉar ĝuantaj je ekleziaj privilegioj, sen tamen la ligilo de la religiaj votoj kaj promesoj.

Vaganta kleriko (clericus vagans). 1500 ĉirkaŭ.

Historia skizo redakti

La privilegioj (privilegium, privilegia) kaj la libero de leĝoj devigantaj ĉiujn civitanojn kaj protektantaj de aliaj elmetitaj ĝuste avantaĝe de studentoj kaj instruistoj, kaj ilia rajto translokiĝi ĉien, trovis juran fundamenton en la imperia konstitucio konata kiel Authentica Habita, promulgita iniciate de la sankta romia imperiestro Frederiko la 1-a Barbarosa en 1155-1158 ĉirkaŭ[1].

La pozicio de kleriko alportis multajn avantaĝojn. Lernanto neniam vizitis la saman universitaton laŭlonge de la tuta studkurso: li, fakte, sekvadis la majstron en ties translokiĝoj, aŭ li translokiĝadis ĉe faman docenton en alia urbo, helpata de la fakto ke la latina lingvo, oficiala porstuda lingvo, estis utiligita ĉie en Eŭropo. Docentoj kaj lernantoj ofte transiris el sciocentro al alia sciocentro kaj, inter tiuj, la klerikoj, kvankam ofte fremduloj, ĝuis juran statuson ene de la urba civitanaro kaj sendependon el la lokaj povoj: ili havis certe proprajn statusojn respektendajn, sed ili estis preskaŭ sendependaj de la entrudiĝoj de la urbaj regantoj, ankaŭ pro tio ke, kiel klerikoj, ili revenĝis la rajton esti eventuale procese juĝataj de la ekleziaj tribunaloj (temis pri la privilegium fori = privilegio de forumo).

Tamen, ilia malkvieta vivo kaj pridubinda sinteno – krom certa partianiĝo por la tieldiritaj studia scholarum, tio estas universitataj polusoj regataj de la lernantaro mem kaj ne de ekleziuloj, altiris sur ili la koleron de la ekleziaj medioj. Ilia bonŝanco daŭris ĝis la unuaj jardekoj de la 13-a jarcento. Kiam, pro kuna prezentiĝo de kaŭzoj, la fenomeno elĉerpiĝis.

Baldaŭ ekradikiĝis la kutimo viziti la saman universitaton kaj liberiĝi el la neceso de oftaj translokiĝoj, kaj la kreiĝo de la Tabelo de plenumendaj studoj, al kiu kontribuis precipe la Eklezio kiu sufere eltenis la frivolecon de tia lernantaro kaj ties ekscesajn goliardaĵojn. Devenis el tio la eksplicitaj kondamnoj flanke de koncilioj kiel en tiu de Treviro (1227) kaj de Rueno (1231), kun la klara minaco ĉesigi la privilegiajn porklerikajn statusojn. Interesa, ĉi-kaze, ankaŭ la lingvaĵo uzata en tiuj koncilioj: la terminoj familia goliae (aŭ goliardoj [2] kaj clerici vagantes (vagantaj klerikoj) estas uzataj kvazaŭ sinonime nome interŝanĝeble: tio montras kiel determinita konduto estis vastigita inter la vagantaj lernantoj.

La Carmina Burana redakti

Al la vagantaj klerikoj estas atribuata ĉiu speco de kanto aŭ mezepoka satira poemo. Ŝajnas tamen ĉiukaze ke la tiediritaj Carmina Burana havis aŭtoroj ĝuste ilin.

Notoj redakti

  1. "Michel Richonnier, Mobilità studentesca, Il Libro dell'Anno 2007, Istituto dell'Enciclopedia italiana Treccani (2007).
  2. Vorto kun ne certa signifo sed entenanta aludojn al io ne tute morala aŭ ekscesa kio pliabundis en la studenta goliadejo.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti