Waal
La rivero Valako (nederlande Waal) estas branĉo de la grandega rivero Rejno. Tuj post kie la Rejno enfluas Nederlandon, ĝi disiĝas je du riveroj. La norda parto nomiĝas sinsekve Pannerdens Kanaal, Nederrijn kaj Lek kaj la suda branĉo nomiĝas Valako kaj poste Boven Merwede. Vidu artikolon Kanalo Amsterdamo–Rejno.
Waal | |
---|---|
elfluanto | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 82 km |
Averaĝa trafluo | 1 500 m³/s |
Fluo | |
Enfluejo | Boven Merwede |
Geografio | |
Alfluantoj | en Germanio (Rejno) |
Rivero en Nederlando | |
La rivero Valako sekve estas la suda branĉo de la Rejno inter Panningen kaj Gorinchem. De la du branĉoj la Valako estas la plej akvoplena kaj la plej grava por la ŝiptransporto. Ĵus antaŭ Gorinchem la Valako kunfluas kun la Moza branĉo Afgedamde Maas, kaj de tie nomiĝas Boven Merwede. La Valako estas parto de la plej densa ŝiptransportlinio en Eŭropo de Roterdamo al la Ruhr-regiono.
Urboj
redaktiUrboj kiu situas laŭ la bordo de la Valako estas:
- Suda (maldekstra) bordo:
- Nimego (Nijmegen)
- Zaltbommel
- Norda (dekstra) bordo:
Pontoj
redaktiAŭtopontoj trans la rivero troviĝas ĉe:
- Nimego (ponto "Valakobrug")
- Ewijk
- Beneden Leeuwen (apud Tiel)
- Zaltbommel (ponto "Martinus Nijhoffponto")
Fervojpontoj troviĝas ĉe:
- Nimego
- Zaltbommel
Ekde 2004 troviĝas ĉe la fervojponto de Nimego nova ponto por bicikloj ("Snelbinder").