Vakataka dinastio

La Vakataka imperio (IAST: Vākāṭaka) estis dinastio el la Hinda subkontinento kiu originiĝis el la Dekkana Altebenaĵo en la mezo de la 3-a jarcento n.e. Oni supozas, ke la ŝtato estis etenda el la sudaj bordoj de Malŭa kaj Guĝarato en la nordo ĝis la rivero Tungabhadra en la sudo same kiel el la Araba Maro okcidente ĝis la bordoj de Ĉatisgaro oriente. Ili estis la plej gravaj posteuloj de la Satavahana dinastio en la Dekkana Altebenaĵo kaj samtempuloj kun la Guptoj en norda Hindio.

La Vakataka dinastio estis Bramana dinastio.[1][2][3] Oni konas malmulte pri Vindhjaŝakti (ĉirkaŭ 250 ĝis ĉirkaŭ 270), nome la fondinto de la familio. Teritoria etendo komencis en la regado de sia filo Pravaraseno la 1-a. Oni ĝenerale supozas, ke la Vakataka dinastio estis dividita en kvar branĉoj post Pravaraseno la 1-a. Du branĉoj estas konataj kaj du estas nekonataj. La konataj branĉoj estas la Pravarapura-Nandivardhana kaj la Vacagulma branĉo. La Gupta impiestro Ĉandragupto la 2-a edziĝis al sia filino en la Vakataka reĝa familio kaj kun ilia subteno aneksis Guĝaraton el la Sakaj Satrapoj en la 4a jarcento. La Vakataka povo estis sekvita de tiu de la Ĉalukjoj de Badami en Dekkano.[4]

La Vakatakoj estis famaj kiel patronoj de artoj, arkitekturo kaj literaturo. Ili kondukis publikajn vorkojn kaj iliaj monumentoj estas videbla heredo. La rok-ĉizitaj budhismaj viharoj kaj ĉaitĝoj de la kavoj de Aĝanto (Monda heredaĵo de Unesko) estis konstruitaj sub la patronado de la Vakataka imperiestro, Hariŝeno.

NotojRedakti

  1. Indian Costume de Govind Sadashiv Ghurye, Popular Prakashan Publications, P. 43
  2. Dynastic History of Magadha, Cir. 450-1200 A.D. By Bindeshwari Prasad Sinha, P. 28
  3. | Rabindranath Tagore: The Poet of India By A. K. Basu Majumdar, Indus Publishing, P. 50 (Vakatakas and Chalukyas-both of Brahmin origin)
  4. Ancient India, A History Textbook for Class XI, Ram Sharan Sharma, National Council of Educational Research and Training, India, pp 211

BibliografioRedakti