Valštejn estas eksa municipo kaj vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Město Albrechtice en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas proksimume 6,5 km nordokcidente de Město Albrechtice. Vivas ĉi tie 29 loĝantoj (2021).

Valštejn
vilaĝo
Domo
Oficiala nomo: Valštejn
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Město Albrechtice
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Zlatohora montetaro
Domoj 51 2010
Situo Valštejn
 - koordinatoj 50° 11′ 46″ N 17° 30′ 03″ O / 50.19611 °N, 17.50083 °O / 50.19611; 17.50083 (mapo)
Katastro 7,91 km² (791 ha) Valštejn kaj Ztracená Voda
Loĝantaro 29 (2021)
Denseco 3,67 loĝ./km²
Unua skribmencio 1618
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 73
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Valštejn
Portalo pri Ĉeĥio

Valštejn estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,85 km². Valštejn situas ankaŭ en katastra teritorio Ztracená Voda kun areo 2,06 km². Similan limigon kiel parto de la municipo havsi ankaŭ la devena municipo.

Situo redakti

Valštejn situas en du valoj de montetaro Zlatohorská vrchovina. En valo de rojo Valštejnský potok estis domaro nomata Ztracená Voda. En orienta valo de la dekstreflanka alfluanto de sennoma rojo estas domaroj Velký Valštejn kaj pli alte kontraŭ la fluo Malý Valštejn. Super la okcidenta valo elstaras montodorso kun belvedero Jindřichova vyhlídka kun supermara alteco 797 m s. m. Inter la valoj estas montodorso kun montopinto Na Valštejně (741 m s. m.) kaj la orienta montodorso kun montopinto Nad Kostelem (690 m s. m.).

Historio redakti

Pri Valštejn estas la unua skribmencio en la jaro 1618, kies posedanto estis Jan Kryštof freiherr el Valdštejn en Albrechtice. Pri domaro Malý Valštejn estas skribmencio el la jaro 1692 kaj pri Ztracená Voda el la jaro 1645. Tiuj ĉi domaroj ekde la jaro 1850 kreis Valštejn-on kaj ankaŭ eklezian paroĥon. Devena loĝantaro estis germana. Post la dua mondmilito la germana loĝantaro estis ellandigita. En la jaro 1949 municipo Hynčice estis komisiita per administrado de Valštejn, kun kiu ĝi estis kunigita en la jaro 1951. Ekde la jaro 1979 ĝi estas parto de Město Albrechtice.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869895
1880847
1890717
1900657
1910580
1921542
JaroLoĝantoj
1930509
195044
1961130
197064
198046
199129
JaroLoĝantoj
200137
201131
202129

En Valštejn estas registritaj 51 adresoj: 31 daŭraj objektoj kaj 20 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 30 domoj, el tio 8 daŭre loĝigitaj.

Memorindaĵoj redakti

En Valštejn troviĝis preĝejo de sankta Francisco Xavier konstruita en la jaroj 1793–1795. La preĝejo estis detruita en la jaro 1984. La interna ekipaĵaro estis parte transveturigita en Silezian landan muzeon en Opava. Flanka altaro kaj orgeno estis transdonitaj en Horní Domaslavice.

Fotogalerio redakti