Valaĥio (Rumanio)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Valaĥio |
Valaĥio[1] aŭ Valaĥujo[1] (en la rumana: Țara Românească prononcita [ˈt͡sara romɨˈne̯askə]; arkaike: Țeara Rumânească, en la rumana cirila alfabeto: Цара Рꙋмѫнѣскъ) estas historia kaj geografia regiono de Rumanio. Ĝi situas norde de la Malsupra Danubo kaj sude de la Sudaj Karpatoj. Valaĥio estis tradicie dividita en du partoj, nome Muntenio (aŭ Granda Valaĥio, oriente, 10 distriktoj) kaj Oltenio (aŭ Malgranda Valaĥio, okcidente, 5 distriktoj). Valaĥio kiel tuto estas foje referencata simple kiel Muntenio pro identigo kun la plej granda el la du tradiciaj partoj.
Valaĥio | |||
---|---|---|---|
Historia-geografia regiono | |||
historia regiono [+] | |||
Lando | Rumanio | ||
- koordinatoj | 44° 25′ 48″ N, 26° 6′ 0″ O (mapo)44.4326.1Koordinatoj: 44° 25′ 48″ N, 26° 6′ 0″ O (mapo) | ||
Valaĥio | |||
Vikimedia Komunejo: Wallachia [+] | |||
Princlando Valaĥio
redaktiEn Valaĥio estis fondita la Princlando Valaĥio komence de la 14-a jarcento fare de Basarab la 1-a, post ribelo kontraŭ Karolo la 1-a de Hungario. En 1859, Valaĥio unuiĝis kun Moldavio por formi la regnon de la Unuiĝintaj Princlandoj, kiu adoptis la nomon Rumanio en 1866 kaj oficiale iĝis la Reĝlando de Rumanio en 1881.
Referencoj
redaktiBibliografio
redakti- Giurescu, Constantin. Istoria Bucureștilor. Din cele mai vechi timpuri pînă în zilele noastre, Ed. Pentru Literatură, Bucharest, 1966