Valdajskoje (lago)

(Alidirektita el Valdajskoje)

La lago ValdajskojeValdaj (ruse Валдайское, Валдай) estas sufiĉe granda lago en la distrikto Valdajskij de la Novgoroda provinco de Rusio. La lago apartenas al la baseno de la Balta Maro.

Valdajskoe

ruse Валдайское

lago
Situo Novgoroda provinco
Ĉefaj elfluoj Rivero Valdajka
Setlejoj Valdaj
Datenoj
Koordinatoj 57° 59′ N, 33° 18′ O (mapo)57.98333333333333.3192Koordinatoj: 57° 59′ N, 33° 18′ O (mapo)
Valdajskoe (Novgoroda provinco)
Valdajskoe (Novgoroda provinco)
DEC
Valdajskoe
Valdajskoe
Map
Valdajskoe
Supermara alteco 192 m
Surfaca areo 19,7 km²f5
Maksimuma longo 40 kmf6
Maksimuma larĝo 32 kmf7
Maksimuma profundo 60 mf10
Averaĝa profundo 12 mf11
vdr

Geografio[1] redakti

La lago situas sur la Valdaja Altaĵo. La alto de la laga akvosurfaco estas 192 m. La areo de la lago sen insuloj estas 19,7 km2. En la lago ekzistas multaj insuloj, la plej grandaj el ili estas Berjozovij (la Betula), Rjabinovij (la Sorpuja) kaj Patoĉnij (la Melasa). La insuloj dividas la lagon en du partojn: La Urba (ruse Городская) kaj la Profunda (ruse Глубокая); krom tio, oni ofte rigardas la najbaran lagon Uĵin (ruse Ужин) kiel la tria parto de la lago Valdajskoe, la Orienta (ruse Восточная). Sed la lagoj Valdajckoe kaj Uĵin estis apartaj lagoj ĝis kiam en 1862 oni kunigis ilin per la kanalo Kopka, kies longo estas ne pli ol 200 m. La areo de la lago Uĵin estas 8,8 km2, do la komuna areo de ambaŭ lagoj estas 28,5 km2. La averaĝa profundo de la lago Valdajskoe estas 12 m, la maksimuma – 60 m. El la lago elfluas la rivero Valdajka.

Valdajskoe estas lago kun glacieja origino. Nuna ĝia temperaturo somere ĉe la surfaco estas 20–25°C, tamen ĉe la profundo je 8 m ĝi estas ne pli ol 10°C. Vintre la temperaturo estas 2‒3°C. La lago kovriĝas per glacio en komenco de decembro, la glacio povas resti ĝis la komenco de majo.

Ĉe la okcidenta bordo de la lago troviĝas la urbo Valdaj. Ĉe la lago Uĵin situas unu el restadejoj de la prezidanto de Rusio. Laŭ bordoj de la lago troviĝas multaj ripozejoj. Sur la insulo Seljvickij troviĝas la vira Valdaja Iverskij monaĥejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio, konstruita en la 17-a jarcento. La lago estas parto de la nacia parko Valdajskij.

Referencoj redakti

  1. А.В. Измайлова, la artikolo Валдай Озеро en la reta scienc-populariga enciklopedio “Akvo de Rusio”.