Olang

komunumo de Italio
(Alidirektita el Valdaora)

Olang - por kiu aldona itallingva nomo Valdaora estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio.

Olang (Valdaora)
Olang
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 46′ N, 12° 2′ O (mapo)46.76666666666712.033333333333Koordinatoj: 46° 46′ N, 12° 2′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1048 [+] m
Areo 48 km²
Loĝantaro 3177 (2023)
Loĝdenso 65 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Geiselsberg, Mitterolang, Niederolang kaj Oberolang
Najbaraj komunumoj Bruneck (Brunico), Mareo, Prags, Rasen-Antholz kaj Welsberg-Taisten
Patrono 4 por ĉiuj de la 4 partoj
Festa tago 4 por ĉiuj de la 4 partoj
Nomo de loĝantoj Olanger (germane)
Poŝtkodo 39030
Imposta kodo L552
Kodo laŭ ISTAT 021106
Telefona prefikso 0474
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Daŭre pli ol 96 elcentoj el la loĝantoj denaske parolas la germanan lingvon respektive lokan dialekton de ĝi.

Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 177 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Bruneck (Brunico), Mareo (Enneberg), Prags, Rasen-Antholz kaj Welsberg-Taisten.

Lingva distribuo redakti

La plejmulto de la loĝantoj (96,5%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 3% parolas denaske la italan kaj 0,5% la ladinan.

Eksteraj ligiloj redakti