Valdeavellano de Tera

municipo en Hispanio

Valdeavellano de Tera [baldeabeLJAno deTEra] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, funkcianta kiel centro de la komarko El Valle y La Vega Cintora. La loknomo Valdeavellano signifas en la hispana Valo de avelarbo.

Valdeavellano de Tera
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42165
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 209  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 2° 35′ U (mapo)41.9425-2.575Koordinatoj: 41° 57′ N, 2° 35′ U (mapo) [+]
Alto 1 139 m [+]
Areo 19,46 km² (1 946 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valdeavellano de Tera (Provinco Sorio)
Valdeavellano de Tera (Provinco Sorio)
DEC
Valdeavellano de Tera
Valdeavellano de Tera
Situo de Valdeavellano de Tera
Valdeavellano de Tera (Hispanio)
Valdeavellano de Tera (Hispanio)
DEC
Valdeavellano de Tera
Valdeavellano de Tera
Situo de Valdeavellano de Tera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdeavellano de Tera [+]
vdr

Geografio redakti

 
Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
 
Loko de Valdeavellano de Tera en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 204 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 520 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 29 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierras de Urbión y Cebollera, okupanta 1 995 hektarojn, nome 100% de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra de Urbión, okupanta 1 995 hektarojn, nome 100% de la teritorio.​

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti