Valdecuenca [baldeKŬENka] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Valdecuenca
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44122
Demografio
Loĝantaro 31  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 1° 24′ U (mapo)40.2978409-1.4081938Koordinatoj: 40° 18′ N, 1° 24′ U (mapo) [+]
Alto 1 331 m [+]
Areo 18,6414 km² (1 864 .14 ha) [+]
Valdecuenca (Provinco Teruelo)
Valdecuenca (Provinco Teruelo)
DEC
Valdecuenca
Valdecuenca
Situo de Valdecuenca
Valdecuenca (Hispanio)
Valdecuenca (Hispanio)
DEC
Valdecuenca
Valdecuenca
Situo de Valdecuenca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdecuenca [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 34 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Valdecuenca estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono.

Valdecuenca estas sur tre montara areo je 1 331 msm, tre malfacile komunikebla laŭ la regiona ŝoseo A-1513 tra Bezas oriente al Teruelo.

Historio redakti

La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Moscardón, Terriente kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Jabaloyas en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis el 445 loĝantoj en 1930-aj jaroj ĝis nunaj 29 loĝantoj.

Altiraĵoj estas la preĝejo, la du ermitejoj, popola arkitekturo, naturaj lokoj, pinaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti