Valdevacas de Montejo
Valdevacas de Montejo [baldeBAkas demonTEĥo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, proksima al la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza. La loknomo Valdevacas de Montejo estas komprenebla etimologie kiel Valo de Bovinoj de Montejo (Monteto).
Valdevacas de Montejo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40185 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 29 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 31′ N, 3° 38′ U (mapo)41.520833333333-3.6361111111111Koordinatoj: 41° 31′ N, 3° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 123 m [+] | ||
Areo | 17,53 km² (1 753 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdevacas de Montejo [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 28 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 10 el jaro 1991.
Ĝi distas 101 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Montejo de la Vega de la Serrezuela, Villaverde de Montejo, Maderuelo kaj Moral de Hornuez.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Kristoforo.
Galería de imágenes
redakti-
Urbodomo
-
Preĝejo de Sankta Kristoforo
-
Preĝejo de Sankta Kristoforo
-
Gastejo Sendas del Riaza
-
Natura Parko Hoces del Río Riaza