La Valens-akvedukto (turke Bozdoğan Kemeri, „Arkoj de la grizaj falkoj“) estis parto de malnova akvokonduka sistemo en la Istanbulaj urbopartoj Saraçhane kaj Zeyrek, kio prizorgis la urbon per akvo. Ĝi etendiĝis originale tra unu kilometro inter la montetoj de distriktoj Fatih kaj Eminönü en la eŭropa urboparto. Hodiaŭ postrestis el ĝi ankoraŭ ĉ. 800 metroj, kiuj traarkas Atatürk Bulvarı. La ne plu ekzistantaj partoj estis detruitaj fare de atakoj aŭ tertremo, sed oni ĉiam rekonstruis ĝin, lastfoje en 1697.

Valens-akvedukto
Romia akveduktovidindaĵoheredaĵo [+]
Koordinatoj41° 0′ 58″ N, 28° 57′ 20″ O (mapo)41.0159928.95557Koordinatoj: 41° 0′ 58″ N, 28° 57′ 20″ O (mapo)

Valens-akvedukto (Turkio)
Valens-akvedukto (Turkio)
DEC
Valens-akvedukto
Valens-akvedukto
Map
Valens-akvedukto
Vikimedia Komunejo:  Valens Aqueduct [+]
vdr
Valens-akvedukto

La konstruo de akvedukto komenciĝis dum regado de imperiestro Konstantino la 1-a de la Romia Imperio, de 306 ĝis 337 kaj finiĝis en 378 sub regado de Valento (imperiestro). Tiel la nomo Valens-akvedukto. En 766, ĝi estis renovigita fare de imperiestro Konstantino la 5-a per multnombra laboristaro.

La trinkakvo fontis de Alibeyköy kaj estis distribuita tra la akvedukto al ĉiu parto de la urbo. La konstruaĵo estas duetaĝa kaj konsistas el masonitaj arkoj, unu super/apud la alia, kies altoj varias de 18,5 ĝis 26,5 metroj.