Valfermoso de Tajuña

Valfermoso de Tajuña [balferMOso detaĤUNJa] (Bela Valo de T.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Valfermoso de Tajuña
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19411
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Daniel García Rojo
Demografio
Loĝantaro 85  (2023) [+]
Loĝdenso 1,97 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 37′ N, 2° 57′ U (mapo)40.621111111111-2.9536111111111Koordinatoj: 40° 37′ N, 2° 57′ U (mapo) [+]
Alto 968 m [+]
Areo 29,45 km²
Valfermoso de Tajuña (Hispanio)
Valfermoso de Tajuña (Hispanio)
DEC
Valfermoso de Tajuña
Valfermoso de Tajuña
Situo de Valfermoso de Tajuña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valfermoso de Tajuña [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 58 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,97 loĝ/km².

Situo redakti

Valfermoso de Tajuña situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 961 m super marnivelo; je 30 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29,45 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°37′16″N 2°57′13″Ok.

Historio redakti

Valfermoso de Tajuña, estis konata antikve kiel Valfermoso de las Sogas (de la ŝnuroj), ĉar ties loĝantaro vivtenis sin majoritate el tiu industria fabrikado. Ĝi estis konkerita de kristanoj fine de la 11a jarcento. Kaj ĝi apartenis al teritorio "Común de Villa y Tierra" de Hita.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 58, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valfermoso de Tajuña, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valfermoso de Tajuña kie oni falis al la nunaj 58.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj redakti

 
Preĝejo de Valfermoso de Tajuña.
  • Ruinoj de la kastelo de Valfermoso, de mezo de la 15a jarcento, konstruigita de don Pedro Laso de Mendoza laŭ plano kaj strukturo originalaj similaj al tiuj de la kastelo de Torija. Restas nur ruinoj de la granda murego de la ĉefturo, la bazoj de du angulaj turegoj kaj la fundamentoj de ĝiaj muroj, kaj la granda arabdevena cisterno, nuntempe muzeo. En 2002 kaj 2003 oni faris plibonigajn laboron ĉe la ĉefturo, oni detruis postajn konstruaĵojn, oni plankigis la luktokorton kaj oni habilitigis la cisternon, inter alia agado.
  • La antikva muelejo.
  • La antikva olemuelejo.
  • La antikva murpilkejo.
  • Las Heras (draŝejo).
  • La fontoj.
  • La vinkeloj elfositaj en kavoj.
  • Balkono de Tajuña: panorama rigardejo al la valo de la rivero Tajuña; antikve oni nomigis ĝin «Peñasco» (rokego) kaj estis konstruita de la lokanoj mem.

Vidu ankaŭ redakti