Valhermoso [balerMOso] (Bela Valo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Valhermoso
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19390
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro José Andrés Muñoz Martínez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 21  (2023) [+]
Loĝdenso 1,03 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 1° 58′ U (mapo)40.783055555556-1.9666666666667Koordinatoj: 40° 47′ N, 1° 58′ U (mapo) [+]
Alto 1 243 m [+]
Areo 29,09 km²
Valhermoso (Hispanio)
Valhermoso (Hispanio)
DEC
Valhermoso
Valhermoso
Situo de Valhermoso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valhermoso [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.
Situo de Valhermoso en la Provinco Gvadalaĥaro.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 30 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,03 loĝ/km².

Situo kaj geografio redakti

Valhermoso situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1243 m super marnivelo; je 147 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 214 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 29,09 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°46′59″N 1°58′00″Ok.

Parto de la municipa teritorio troviĝas en la Natura Parko de Alto Tajo.

La klimato estas kontinenta kun influo de montaro: tre malvarmaj vintroj kaj mildaj someroj.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 30, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valhermoso, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valhermoso kie oni falis al la nunaj 30.

Ekonomio kaj socio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: bela pejzaĝoj en naturo; ĉasado de cervoj, kapreoloj, aproj, damaoj kaj montokaproj, kaj por malgranda ĉasado de ruĝkrura perdriko, kunikloj kaj leporoj. Preĝejo de la Asunción (Ĉieliro) kun interesa plafona kasonaro el ligno. Tipa domego, el la 18-a jarcento, Ermitejo de la Virgulino de la Soleco. Tipa popola arkitekturo, lastatempe restaŭrita per elementoj propraj el pasinto: fasadoj el ŝtono, fenestroj kaj pordoj el ligno, traboj el ligno de junipero. Estas porinfana parko kaj murpilka ludejo. En somero estas trinkejo.

Vidu ankaŭ redakti