Valle de Valdebezana

Valle de Valdebezana [BAlje debaldebeZAna] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Las Merindades. Ĝi estas borde de la Baraĵlago de Ebro.

Valle de Valdebezana
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09572
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 469  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 58′ N, 3° 46′ U (mapo)42.970833333333-3.7611111111111Koordinatoj: 42° 58′ N, 3° 46′ U (mapo) [+]
Alto 850 m [+]
Areo 156 km² (15 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valle de Valdebezana (Provinco Burgoso)
Valle de Valdebezana (Provinco Burgoso)
DEC
Valle de Valdebezana
Valle de Valdebezana
Situo de Valle de Valdebezana
Valle de Valdebezana (Hispanio)
Valle de Valdebezana (Hispanio)
DEC
Valle de Valdebezana
Valle de Valdebezana
Situo de Valle de Valdebezana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valle de Valdebezana [+]
vdr

La loknomo Valle de Valdebezana povas esti komprenebla etimologie kiel Valo de la Valo de Bezana (kiu estas unu el la loĝlokoj).

Geografio redakti

 
Panoramo de Arnedo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 156,60 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 456 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 4 100 loĝantojn el la 1930-aj jaroj. Ĝi distas 86 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

La urbodomo estas en Soncillo kaj la municipo estas formata de dek naŭ submunicipoj nome la jenaj: Argomedo, Arnedo, Bezana, Castrillo de Bezana, Cilleruelo de Bezana, Cubillos del Rojo, Herbosa, Hoz de Arreba, Montoto, Pradilla de Hoz de Arreba, Quintanaentello, Quintanilla de San Román, Riaño, San Vicente de Villamezán, Soncillo, Torres de Abajo, Villabáscones de Bezana, Villamediana de San Román kaj Virtus. Aliaj loĝlokoj estas Cabañas de Virtus, Las Cabañas, Lándraves, La Estación, Munilla de Hoz de Arreba, San Cibrián kaj Torres de Arriba.

Historio redakti

 
Kastelo de Virtus.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Dum la 18-a jarcento la altfornoj de la Reĝa Fabriko de Artilerio de La Cavada kiu liveris kanonojn al la armeo kaj al la mararmeo postulis grandan kvanton de brulligno por ekhavi karbon, kaj por tio oni forhakis arbarojn de Valdebezana kaj de aliaj proksimaj valoj.

La provinca limigo estis farita en 1821, kaj konfirmita en 1833. La municipoj Arreba, Bricia, Soncillo, Alfoz de Santa Gadea (al kiu apartenis Arija), Valle de Valdebezana kaj Valle de Zamanzas pasis al la provinco Burgoso spite sian historian ligon al Santander. En 1838, post aligo fare de la provinco Burgoso, ili klopodis perletere al Santander, al la Kongreso, al la reĝino, peti aligon al la tiama provinco Santandero (nune Kantabrio), ĉar fakte ĝi estis are ĝis tiam apartenanta komplete al la enorma provinco Burgoso, en la tiama regiono Kastilio la Malnova. Tiuj petoj malsukcesis kaj la ligo kun Burgoso iĝis definitiva.​ ​

En la areo okazis konfliktoj dum la Karlismaj Militoj.

Aktualo redakti

 
Panoramo de Bezana.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, forstado) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj ĉevaloj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj.

La municipoj Valle de Valdebezana, Arija kaj Alfoz de Santa Gadea unuiĝis per brutobredista asocio por promocii la komercigon de la viando de ĉevalo el bredraso potro hispano-bretón. Tiu indiĝena raso konsistas el ĉirkaŭ 800 ĉevalinoj en la provinco Burgoso.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti