La Valo Cabuérniga [kaBŬERniga], en hispana Valle de Cabuérniga, estas en la regiono Kantabrio (Hispanio) kaj pli precize sur la meza kaj supra fluejo de la rivero Saja, orientita de sudo norden. La valo estas ampleksa kaj enhavas etendan terenon, sed ĝi estas tro interkruta geografie. Ĝi havas etendon de 340,54 kvadrataj kilometroj.

Malsupra zono de la Valo. Fone estas la Hoz de Santa Lucía.

La ĉefa alirejo estas norde laŭ la gorĝo de Sankta Lucia, kiu estas natura trapasejo de la montaro Escudo de Cabuérniga. Pro tiu malfacile geografia alireblo la valo estas ekzemplo de konservado de la tradiciaj kulturo kaj vivmaniero.

Administracie, la teritorio de la valo estas kunhavata de la municipoj Cabuérniga (escepte la zono de Carmona), Ruente kaj Los Tojos, la komuna teritorio de la municiparo Mancomunidad Campoo-Cabuérniga, krom zono de tereno apartenanta al la nordo de la municipoj Campoo de Suso kaj Campoo de Enmedio. La areo perdis loĝantaron ekde la komenco de la 20-a jarcento, kio akceliĝis el 1960. En la du postaj jardekoj ĝi perdis pli ol 30% de la censo kio koincidis kun la rura amasmigrado el kamparo al urboj, kiu okazis tiutempe en Hispanio. Ekde tiam la loĝantaro restis stabila ĉirkaŭ 2500 loĝantoj.

La valo Cabuérniga konsistaa el dek ok vilaĝoj: nome Bárcena Mayor, Barcenillas, Colsa, Correpoco, El Tojo, Fresneda, Lamiña, Llendemozó, Los Tojos, Renedo, Ruente, Saja, Selores, Sopeña, Terán, Ucieda, Valle kaj Viaña.

Kiel kuriozaĵo, en 1871 la fama kantabra romanisto José María de Pereda estis elektita deputito el la distrikto Cabuérniga kaj en la karlisma partio.