Valverde de Campos

Valverde de Campos [balBERde deKAMpos] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Valverde de Campos estas etimologie komprenebla kiel Verda Valo de Kampoj.

Valverde de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47690
Demografio
Loĝantaro 103  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 5° 2′ U (mapo)41.834722222222-5.0369444444444Koordinatoj: 41° 50′ N, 5° 2′ U (mapo) [+]
Alto 772 m [+]
Areo 21,22 km² (2 122 ha) [+]
Valverde de Campos (Provinco Valadolido)
Valverde de Campos (Provinco Valadolido)
DEC
Valverde de Campos
Valverde de Campos
Situo de Valverde de Campos
Valverde de Campos (Hispanio)
Valverde de Campos (Hispanio)
DEC
Valverde de Campos
Valverde de Campos
Situo de Valverde de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valverde de Campos [+]
vdr
Valverde de Campos en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 21,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 88 loĝantojn. Ĝi perdis 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 38 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

En la areo oni trovis restaĵojn de vakceoj, de romianoj kaj de visigotoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Frua mencio de Valverde de Campos estis kiel Villaverde de Rioseco kaj antaŭe Rioseco ad Villam Verde.

En Valverde de Campos, en 1176, Estefanía Ramírez, la vidvino de la grafo Ponce de Minerva, fondis monaĥejon kiu daŭris nur ĝis la jaro 1190 en kiu ĝi estis translokigita al Santa María de Benavides (Boadilla de Rioseco), kie la reĝo Alfonso la 8-a estis donacinta heredaĵon, kiu iĝis la Reĝa Monaĥejo de Sankta Maria de Benavides. La familio Enríquez havis en Valverde de Campos palac-domegon, kvankam la sidejo de la admiraleco restis en Medina de Rioseco.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti