En medicino, variko estas konstanta dilatiĝo de vejno.

Varikoj troviĝas ĉefe ĉe la femuroj, sed ankaŭ ĉe aliaj partoj de la korpo (brusto kaj ventro, brakoj, ...). Varikozo estas malsano de vejnoj dilatiĝintaj kaj plilongiĝintaj, ofte nodforma. Plej ofte tio koncernas la supraĵajn krurajn vejnojn.

varikozo de kruroj

Kaŭzoj redakti

Efikas ofte diversaj kaŭzoj. Precipe signifa estas la dilatebleco de la konektaj histoj, ekzemple pro genetike destinata malforteco, dumtempe ankaŭ pro gravedeco (por ke la naskiĝa kanalo iĝu sufice dilatebla). La muskoloj havas fortajn kapsulojn en formo de fascioj, iliaj moviĝoj kunpremas la venojn kaj tiel eligas la sangon. Valvoj en la venoj tralasas la sangon nur en la direkto al la koro. La muskoloj tiel pumpas la sangon tra la vejnoj (unuavice tra la profundaj) reen al la koro. Por la supraĵaj venoj, kiu kolektas la sangon el la haǔto, mankas kontraǔpremo de ekstere kaj la sango tie ne bone fluas supren. La venoj povas dilatiĝi tiel, ke la valvoj ne plu funkcias. En tiaj tro larĝaj venoj la sango fluas malsupren ĝis ĝi trovas vojon al profundaj venoj tra la vejna reto. Loka premo al vejnoj (ekzemple per vundiĝo, cikatro, inflamo aŭ tumoro) povas bari la sangofluon kaj ankaŭ kaŭzi varikozon.

Kauzo povas esti nesufiĉo de la vejna klaparo en la regiono de ligvenoj inter la profundaj kaj surfacaj vejnoj. La vejnaj klapoj kutime fermiĝas tute por malhelpi kune kun la muskola pumpilo blokadon de la vejna sango en la surfaca vejnsistemo.

Ĉe pacientoj, kiuj havas varikojn, la klapofunkcio estas perturbita, kiu donas sangan malfluon kaj tiel unue malbonan histonutradon kaj ankaŭ perturbitan forporton de metabolaĵoj kaj povas do kaŭzi difekton de la histo.

Riskofaktoroj aldone al heredaĵo estas tromboj, gravedeco, ofta kaj longa stariĝo (ekzemple profesie), movomanko kaj trodikiĝo.

Komplikaĵoj redakti

Se tro multe da sango fluas tra supraĵaj vejnoj malsupren, ankaŭ la profundaj venoj dilatiĝas, precipe se oni ne sufiĉe moviĝas kaj longtempe staras. Tro malrapide fluanta sango en larĝaj venoj koaguliĝas. Tiaj koagulaĵoj baras la sangofluon kaj estas precipe danĝera, probable eĉ mortiga, se ili flosas al pulmaj arterioj tie barante la tutan sangan cirkuladon (pulma embolio). La redukto de la sangofluo en la haŭto kaŭzas nesufiĉan nutradon kaj sekve haŭta histo povas morti. Tiel iĝas ulceroj plej ofte en la regiono de la maleoloj.

Terapio redakti

Efika estas jam premo de ekstere per bandaĝo aŭ kunpremantaj ŝtrumpoj. Kunpremadon oni uzu ankaŭ profilaktika, precipe dum gravedeco aŭ se oni devas stari dum la tuta tago. Tio ne estas komforta. Precipe la surmetado de bandaĝoj kaj mallarĝaj ŝtrumpoj estas temporaba. Dum somero oni tiam pli ofte ŝvitas je la kruroj. Se oni volas eviti kunpremilojn, oni devas ĝustatempe forigi supraĵajn varikojn antaŭ troa dilatiĝo de la profundaj vejnoj. Tiurilate ĝis nun plej efika estas eltranĉo de varikoj fare de kirurgoj. Dermatologoj preferas sklerozigon per ekscita ŝaŭmo, kiu kuntirigas la venojn. Tiu metodo permesas tujan postan laboradon kun kunpremantaj ŝtrumpoj, sed la germanaj laŭleĝaj asekurasocioj kontraŭ malsanoj ne pagas por sklerozigo. Ankaŭ post fortranĉo de varikoj oni devas uzi kunpremantajn ŝtrumpojn dum kelkaj semajnoj. La sklerozigo per laseraj radioj kaj aliaj novaj metodoj estas multekosta kaj mempagenda.

Konkludo redakti

Varikozo estas ne nur kosmetika problemo sed grava terapenda malsano. Ĉiam rekomendinda estas multe da movado kaj evitado de daŭra senmova sidado aŭ starado.

Eksteraj ligiloj redakti