Vasil STANOVIĈ (naskiĝis 1940, mortis la 19-an de julio 2002) estis esperantisto de 1961, fotoĵurnalisto, eldonisto kaj kunfondinto de Ukrainia Esperanto-Asocio (1989).

Vasil Stanoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1939 (1939-11-30)
Morto 19-an de julio 2002 (2002-07-19) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UkrainioSovetunio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En sia eldonejo Bona Koro en Drohobiĉo li renaskigis la aperon de E-almanako Ukraina Stelo, aperigis Ukrainan-Esperantan vortareton (kunaŭtoris ĝin kun Volodimir Pacjurko).

En Ukrainio kaj Esperantio li estis konata pro siaj multaj fotoekspozicioj kaj pro por-Esperanta bonfarado.

Eta nekrologo, verkita de Viktor Pajuk, aperis en Internacia Ĵurnalisto, 1/2002, p. 2.