Vasudeva Ŝaran Agravala

Barata verkisto

Vasudeva Ŝaran Agravala, foje konata kiel Vasudeva Saran Agravala, (1904–1966), estis barata sciencisto pri kultura historio, sanskrita kaj hindia literaturo, numismatiko, muzeologio kaj arta historio.[1] Li gajnis la premion de Sahitja Akademi pri la hindia lingvo en 1956 pro sia proza verko Padmavat Sanĝivani Vjaĥja.[2] Li estis profesoro ĉe la Departemento pri Arto kaj Arĥitekturo de la hindua Universitato Benares.[3]

Vasudeva Ŝaran Agravala
Persona informo
Naskiĝo 1904
Morto 1966
Lingvoj hindia vd
Ŝtataneco Barato vd
Profesio
Okupo verkisto • hindologo vd
Laborkampo HindologioSanskrita literaturo vd
Verkado
Verkoj Padmavat Sanjivani Vyakhya vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Agravala naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1904, en vilaĝo en la distrikto Merat, Unuiĝintaj Provincoj. Li kompletigis mezlernejon en Laknaŭo, frekventis klasojn pri arto, kaj diplomiĝis (Bakalaŭro) ĉe la hindua Universitato de Benares; li poste magistriĝis ĉe la Universitato Laknaŭo en 1929 kaj doktoriĝis en literaturo ĉe Laknaŭo en 1941, kaj akiris la rangon de «D.Lit.» (doktoro pri literaturo) denove ĉe Laknaŭ en 1946.[4] Lian doktorajn tezon kaj esploradon eldonis la Universitato Laknaŭo en 1953 sub la titolo, Barato kiel konata de Paninio: la laboro temis pri la apliko de la verkoj de Paninio al kultura historio de Barato.[5]

Li iĝis: la kuratoro de Muzeo Mathura en 1931, du jaroj post lia magistriĝo; la direktoro de la Utar-Pradeŝa ŝtata muzeo en Laknaŭo en 1940; inspektoro pri muzeoj ĉe la Arĥeologia Servo de Barato, kun rilatoj al la centra-azia antikveca muzeo de Nov-Delhio, en 1946. En 1951, li movis al Hindua Universitato de Banares kiel profesoro kaj direktisto de la departemento pri arto kaj arĥitekturo.[6]

Elektitaj verkoj redakti

Referencoj redakti

  1. Vatsyayan 1994, pp. 9–10.
  2. AKADEMI AWARDS (1955-2019). Sahitya Akademi. Alirita 5-a de decembro 2020.
  3. Vatsyayan 1994, pp. 7–9.
  4. Vatsyayan 1994, pp. 8–9.
  5. Vatsyayan 1994, pp. 8–10.
  6. Vatsyayan 1994, pp. 7–8.
  7. Agarwal, Vasudev Sharan. (septembro 2007) Padmavaat (mool Evam Sanjeev Vyakhya) (hindie). Lokbharati Prakashan. ISBN 978-81-8031-110-9.

Eksteraj ligiloj redakti