Vatikana Futbala Ĉampioneco

La Vatikana Futbala Ĉampioneco (itale Campionato della Città del Vaticano) estas vira ligo de asocia piedpilkado. Fondita en 1972 kiel la Coppa Amicizia, ĝi enhavas teamojn, kiuj estas formitaj de laboristoj kaj reprezentantoj el diversaj ŝtataj departementoj. Teamoj rajtas kapti eksterajn ludistojn de italaj amatoraj teamoj por ke ili ludas kiel golulo. Ĉiuj ludistoj kombinas por formi la Vatikanan nacian teamon okaze de maloftaj amikaj matĉoj. La Vatikana futbala asocio, Federazione Vaticanese Giuoco Calcio, ne estas membro de la FIFA kaj estas irigata de ties prezidanto Domenico Regards ekde majo 2014. Ĉiuj matĉoj okazas en la sportejo Associazione Sportivo La Salle en la okcidenta parto de Romo, kvankam ekzistas alia futbalkampo iom pli granda, nome Campo Cardinale Francis Joseph Spellman. La teamoj ankoraŭ ĝin uzis kiel hejmostadiono antaŭ nelonge. La vatikana ligo estas amatorstatusa kaj la partoprenantaj teamoj okazigas matĉojn kaj trejnon ekstere de iliaj laborhoroj. Matĉoj okazas lunde kaj marde. Ekipaĵaro estas foje donacita de organizoj kaj bonfarantoj kies deficitojn kovras la Vatikana registaro. La matĉsezono kovras la plejparto de l'jaro kun du-monata rompiĝo en decembro kaj januaro.

Vatikana Futbala Ĉampioneco
Turniraj detaloj
Loko Vatikana urbo (fakte la ludoj okazas aliflanke de la limo en Italujo)
Teamoj
vdr
Situo de la Vatikano, meze de Italujo

Historio

redakti

La unua organizita futbalmatĉo okazis en Vatikano en 1947, kiam kvarteaman ligon oni kreis. La finalon ĉijare estis disputis la Ĉefpontifikaj Vilaoj kontraŭ la teamo de Fabbrica di San Pietro. La ligo estis malpermesita abrupte post kreado pro furioza ŝovinismo. Nur amikaj matĉoj estis permesita la sekvantajn du jardekojn, ĝis alia ligo estis formita en 1966. Sep teamoj ludadis dum la unuan sezonon kaj venkis la teamon de L'Osservatore Romano, la Vatikana ĵurnalo. La nuna ligo estis fondita kiel la Coppa Amicizia, poste renomita la Campionato della Città Vaticano de Sergio Valci, kiu estis eksa prezidanto de la FA kaj restadis Vatikana flegisto ĝis lia subita morto en 2012.

Dua pokalo, nome Coppa ACDV, estis kreita en 1985. Ĝi estis renomita Coppa Sergio Valci en 1994. La Vatikana <i>Supercoppa</i> (esperante : pokalego) komencis en 2005 kaj konsistas el alfrontado de la gajnintoj de ambaŭ la Campionato della Citta Vaticano kaj de la Coppa ACDV.

Teamoj en la 2019 - 2020–sezono

redakti
Teamoj
DirTel Teamo
Fortitudo 2007
Pontificia Università Lateranense
Archivio Segreto
Dirseco
FC Guardia
Musei Vaticani
Rappresentativa OPBG

Gajnintoj

redakti
Sezono Gajnintoj

(venkokiomo)
Coppa Vaticano
1947 Malfinigita finalo
Coppa Amicizia
1973 Osservatore Romano (1)
1974 Governatorato (1)
1975–1978 Neniam okazis
1979 Astor Osservatore Romano (2)
1980 Neniam okazis
Campionato della Citta Vaticano
1981 Malepeggio Edilizia (1)
1982 Hercules Biblioteca (1)
1983 SS Hermes (1)
1984 Virtus Vigilanza (1)
1985 Teleposte (1)
1986 Teleposte (2)
Sezono Gajnintoj

(venkokiomo)
1987 Tipografia Osservatore Romano (3)
1988 Servici Tecnici (1)
1989 Associazione S.S. Pietro e Paolo (1)
1990 Dirseco (1)
1991 Dirseco (2)
1992 Associazione S.S. Pietro e Paolo (2)
1993 Dirseco (3)
1994 Dirseco (4)
1995 Dirseco (5)
1996–2000 Neniam okazinta
2001 Associazione S.S. Pietro e Paolo (3)
2002–2004 Neniam okazinta
2005 Galacticos Musei Vaticani (2)
2006 AS Cirioni (1)
2007 AS Cirioni (2)
Sezono Gajnintoj

(venkokiomo)
2008 Associazione S.S. Pietro e Paolo (4)
2009 Gendarmeria (2)
2010 Dirseco (6)
2011 Dirseco (7)
2012 Dirseco (8)
2013 San Pietro Team (1)
2014 San Pietro Team (2)
2015 Musei Vaticani (3)
2016 Musei Vaticani (4)
2017 Santos (1)
2018 Rappresentativa OPBG (1)
2019 Rappresentativa OPBG (2)
2020–2021 Neniam okazis
2022 Rappresentativa OPBG (3)
2023 Rappresentativa OPBG (4)

Plej bonaj poentgajnintoj

redakti
Sezono Teamo Gajninto Poentoj Ref.
1973–2006 Nekonata
2007 Musei Vaticani Alessandro Quarta [1]
2008 Cirioni-Fortitudo Corrado Rossi [2]
2009–2010 Nekonata
2011 Dirseco Armando Goxhaj 15
2012–2014 Nekonata
2015 Musei Vaticani Alessandro Quarta 19 [3]
2016 Fortitudo 2007/Pantheon Flaviano Sperati 20 [4]
2017 DirTel Armando Goxhaj 22 [5]
2018 Fortitudo 2007 Flaviano Sperati 16 [6]
2019 Dirseco Santo Morabito 20 [7]

Memorindaj eksaj ludistoj kaj trejnistoj

redakti
  • Gabriele Giordano Caccia - Apostola nuncio to Lebanon
  • Dino da Costa - Itala internacia ludisto futbala
  1. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  2. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  3. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  4. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  5. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj  (itale).
  6. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj  (angle).
  7. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj  (itale).