Veenoord

setlejo en Nederlando

Veenoord estas vilaĝo en Nederlando kaj estas parto de la komunumo Emmen en la provinco Drenthe. Veenoord havas alton de 13 metroj (45 feet). En 2004 ĝi havis populacion de ĉ. 2 200 homoj.

Veenoord
vilaĝo
Ventmuelejo Nooitgedacht
Ventmuelejo Nooitgedacht
Ventmuelejo Nooitgedacht
setlejo • loĝloko en Nederlando [+]

Oficiala nomo: Veenoord

Ŝtatobordo Nederlando

Parto deEmmen

SituoVeenoord
- koordinatoj52° 43′ N, 6° 51′ O (mapo)52.7166666666676.85

Loĝantaro2 200 (2004)

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo9606

Veenoord (Nederlando)
Veenoord (Nederlando)
DEC
Veenoord
Veenoord
Situo enkadre de Nederlando

Map
Veenoord
Vikimedia Komunejo:  Veenoord [+]
vdr

La plej grava vidindaĵo en Veenoord estas la Van Gogh-domo, kiu situas tuj apud la limo kun Nieuw-Amsterdam. En la tempo kiam la pentristo Vincent van Gogh vizitis la provincon, tie estis la gastejo de Hendrik Scholten. Van Gogh venis tien je la 3-a de oktobro 1883 kaj restadis dum du monatoj. Li faris tie multajn skizojn kaj pentraĵojn, kies subjekto estis "la vivo de la laboristoj en la torfejo".

La vilaĝo estas tutlande konata pro la sketado; laŭtradicie oni klopodas ke sur la sketejo de Veenoord ĉiujare okazas la unua maratono sur naturglacio. Kelkfoje la loka sket-asocio de NoordlarenHaaksbergen estas plifrua.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj 52° 43′ N 6° 51′ O / 52.717 °N, 6.850 °O / 52.717; 6.850 (mapo)