VeganArto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

VeganArto.net estis esperantlingva retpaĝaro pri veganismo kaj bestaj rajtoj kaj precipe pri receptoj. VeganArto.net estis kreita en februaro 2014, fare de Andy Hernández kiu okupiĝis pri la enhavo kaj Enric Baltasar, pri la teknika flanko. Krom la retpaĝaro, VeganArto.net aktivis en aliaj sociaj retoj kiaj Tvitero, Instagramo, Jutubo kaj Fejsbuko. Ĝi celis diskonigi veganajn, sanajn manĝaĵojn el diversaj mondopartoj kaj eventuale novaĵojn rilate al bestaj rajtoj. la retpaĝaro havis informejon kun eta teksto pri veganismo kaj pri esperanto en 41 lingvoj. La retpaĝaro estis aktualigata ĝis 2019.

Emblemo de la retpaĝaro VeganArto.

Eksteraj ligiloj redakti