Velké Dvorce

Velké Dvorce (germane Groß Meierhöfen) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Přimda, troviĝanta en distrikto Tachov. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km nordoriente de Přimda. Estas ĉi tie registritaj 61 adresoj. En la jaro 2011 daŭre vivas ĉi tie 266 loĝantoj.

Velké Dvorce
germane: Groß Meierhöfen
vilaĝo
Großmeierhöfen.JPG
Kastelo Velké Dvorce
Oficiala nomo: Velké Dvorce
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Přimda
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia arbaro
Domoj 61 (2009)
Rivero Úhlavka
Situo Velké Dvorce
 - koordinatoj 49° 40′ 57″ N 12° 42′ 12″ O / 49.68250 °N, 12.70333 °O / 49.68250; 12.70333 (mapo)
Katastro 3,07 km² (307 ha) Velké Dvorce
Loĝantaro 266 (2011)
Denseco 86,64 loĝ./km²
Unua skribmencio 1591
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 348 06
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Velké Dvorce
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Velké Dvorce estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,07 km².

Bovinejo de ŝtata bieno en Velké Dvorce (1985)

HistorioRedakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1591.

NaturrilatojRedakti

Okcidente de la vilaĝo fontas rivero Úhlavka, la plej granda el fiŝlagoj nomiĝas Peklo. Sude de la vilaĝo estas loko, kie oni produktis kalcion por vitrofarejoj.

TransportoRedakti

Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/605, kiu estis ĝis finkonstruo de aŭtostrado D5 ĉefa tirŝoseo inter Plzeň kaj limpasejo Rozvadov, do vicoj de kamionoj kaj aŭtomobiloj antaŭ serpentinoj kaj la limpasejo en la 1990-aj jaroj multfoje tuŝis ĝis la vilaĝo. Post la jaro 1989 ĉi tie kelke da jaroj funkciis ankaŭ motoresto Černý kůň kaj mallongtempe hotelo Bílý dům, ambaŭ novaj konstruaĵoj forbrulis.

MemorindaĵojRedakti

Barokan kastelon Velké Dvorce lasis fondi Jan Václav Novohradský el Kolovrat en lasta kvarono de la 17-a jarcento. Pli poste ĝi apartenis al Libštejnidoj el Kolovrat kaj post ili al Kolowrat-Krakowský. La konservitan novbarokan aspekton ĝi akiris dum rekonstruado en la jaroj 1907–1910. Norde de la ĉefa ŝoseo troviĝas kastela parko kkaj sur ambaŭ ties flankoj ampleksaj fruktoĝardenoj.