Ventmuelejo de Dittrichshütte
La Tura ventmuelejo de Dittrichshütte (germane: Turmwindmühle) troviĝas en Saalfelder Höhe, ekde januaro 2019 parto de la komunumo Saalfeld en Germanio. Ĝi estas la ekkonilo de la tiu ĉi komunumoparto.
Ventmuelejo de Dittrichshütte | |||
---|---|---|---|
muzeo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Saalfelder Höhe | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 38′ 0″ N, 11° 15′ 22″ O (mapo)50.633323211.2562326Koordinatoj: 50° 38′ 0″ N, 11° 15′ 22″ O (mapo) | ||
| |||
Priskribo
redaktiĈe la transiro de Turingia Arbaro al Turingia Skista Montaro, en la altebenaĵa regiono de Saalfeld, troviĝas la vilaĝo Dittrichshütte. Meze de ĝi staras la tura ventmuelejo. La turisma juvelaĵo konstruiĝis en la jaro 1865-a. La muelejo funkciis ĝis 1954. En 1972 vendis la ruinon la filino de la lasta muelisto. Inter la jaroj 1974-81 ĝi renoviĝis fare de amikara iniciativo, kiu savis ĝin de la kadukiĝo. En oktobro 1981 inaŭguriĝis la denove brilanta konstruaĵo.
Ene de la muelejo estas muzeo, kie oni informiĝas kaj pri la historio de la muelejo mem kaj pri la historio de farado de faruno kaj la regiona historio ĝenerale.
Fonto
redaktimini-a-thür in Ruhla/Thüringen. Der Freizeitpark im Thüringer Wald, broŝuro eldonita fare de la liberaera maketaĵparko de Ruhla, nr. 27