La vera driopteridolatine (Dryopteris filix-mas) estas planta specio el la genro de la Driopteridoj (Dryopteris) ene de la familio de la Driopteridacoj (Dryopteridaceae). Ĝi estas disvastigita en la moderaj regionoj de la norda hemisfero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
'vera driopterido', Dryopteris filix-mas
vera driopterido (Dryopteris filix-mas)
vera driopterido (Dryopteris filix-mas)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Traĥeofito Tracheophyta
Klaso: Polipodiopsidoj Polypodiopsida
Ordo: Polipodialoj Polypodiales
Familio: Driopteridacoj Dryopteridaceae
Genro: Driopterido Dryopteris
Specio: ‘‘D. filix-mas‘‘ vera driopterido
vera driopterido ‘‘Dryopteris filix-mas‘‘
= (L.) SCHOTT
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
ankoraŭ enruligitaj junaj folioj
 
malsupra surfaco de foliplumo kun unuopaj plumfolioj kaj la junaj soroj kun induzioj
 
soro

La folioj de ĉi-tiu ĝis vintro verda, 30-120 cm alta filiko estas aranĝita en funelforma rozedo. La mallongaj folitigoj estas kovrataj de flave brunaj skvamoj. La folio estas duoble pinata kaj estas pinta apikale; la plumaj folietoj havas rande akrajn dentojn. La meza ripo de folio ne estas je la bazo violkolora. La soroj estas duvicaj. Ties induzioj estas renformaj kaj maldikaj. La sporoj disiĝis de julio ĝis septembro. Ili havas grandecon de 33–46 mikrometroj.

Similaj specioj redakti

La vera driopterido (Dryopteris filix-mas) similas al la ordinara atirio [1] (Athyrium filix-femina). Ĝi havas pli helajn foliojn kaj fajnajn segitajn folietojn.

Ekologio kaj disvastigo redakti

La vera driopterido estas somerverda hemikriptofito. La vegetativa multobligado de la vera driopterido okazas per disbranĉiĝo de la rizomoj. La forta rizomo deponas grasan oleon kaj sukeron. Sekaj brunaj skvamoj ĉirkaǔas la rizomon kaj la malsupran parton de la folio respektive la junan enruligitan folion. Ili samtempe protektas la planton kontraǔ sekiĝo kaj trovarmeco. La folioj bezonas plurajn jarojn de la ekevoluo ĝis la plena evoluigo.

 
sporangio

La vera driopterido havas 1 cm grandan, verdan kaj korforman protalion. La protalio estas la seksa generacio kaj ĝi havas je la malsupra flanko multajn inajn kaj masklajn seksorganoj (arĥegonioj kaj anteridioj). Inter la tera surfaco kaj la protalio la kapilara akvo povas esti retenita. En tiu eta „akvario“ la anteridioj krevas kaj la liberigitaj spermatozoidoj naĝas al la arĥegonioj. Ili estas allogitaj ĉemotakte de eta kvanto da pomacido (unu miliardona mg). Protalioj troviĝas proksime de filikoj, precipe en humidaj, kavaj arbostumpoj kaj en humidaj fosaĵoj. Post la fekundiĝo de la arĥegonioj kreskas la sporoplanto, kiu mem post kelkaj jaroj formas denove sporangiojn.

Ekzistas, do ŝanĝo de generacio inter la haploida protalio kaj la diploida vera filiko.

Disvastigo redakti

La vera driopterido disvastiĝis de Eǔropo, okcidenta kaj meza Azio ĝis Nordameriko. En nordokcidenta Afriko ĝi kreskas malofte. Proksime parencaj specioj troviĝas en la tropikaj Azio kaj Sudameriko. La vera drioterido trovigas tre ofte en humidaj arbaroj (ofte en pinaroj kaj fagaroj) kaj arbustaroj.

Sistematiko redakti

La specio estiĝas kiel alotetraploida hibrido el Dryopteris oreades kaj Dryopteris caucasica, verŝajne en la kaǔkaza regiono. Gi havas kromosomonombron de 2n = 164.[2]

Veneneco redakti

Ĉe la planto la rizomo, la folitigoj kaj precipe la juna planto estas venenaj. Ĉefa efikanto estas: butanofloroglucidoj.

25 g de la planta amaso estas mortiga por ŝafoj, 100 g por bovoj.

Referencoj redakti

  1. Vidu “Atirio virinafilika" en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. (816 p.) Detala priskribo de la verko: Flaŭro.
  2. Ch. R. Fraser-Jenkins: Dryopteris. In: Gustav Hegi: Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Band I, Teil 1, 3. Auflage. Paul Parey, Berlin/ Hamburg 1984, ISBN 3-489-50020-2.

Literaturo redakti

  • Bernhard Marbach, Christian Kainz: BLV Naturführer Moose, Farne und Flechten. München 2002, ISBN 3-405-16323-4.
  • Ch. R. Fraser-Jenkins: Dryopteris. In: Gustav Hegi: Illustrierte Flora von Mitteleuropa. Band I, Teil 1, 3. Auflage. Paul Parey, Berlin/ Hamburg 1984, ISBN 3-489-50020-2.
  • Heiko Bellmann: Der neue Kosmos Schmetterlingsführer. 2. Auflage. Franck Kosmos Verlag, Stuttgart 2009, ISBN 978-3-440-11965-5.
  • Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder. Die häufigsten mitteleuropäischen Arten im Porträt. 7., korr. u. erw. Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2011, ISBN 978-3-494-01424-1.
  • L. Roth, M. Daunderer, K. Kornmann: Giftpflanzen Pflanzengifte. 6. überarbeitete Auflage. Nikol-Verlag, 2012, ISBN 978-3-86820-009-6.

Eksteraj ligiloj redakti