Heinrich Wilhelm Schott
Heinrich Wilhelm SCHOTT (baptita 7an de januaro 1794 en Brno; 5a de marto 1865 en Vieno) estis aŭstra botanikisto kaj ĝardenisto. Lia oficiala botanika aŭtora mallongigo estas Schott.
Heinrich Wilhelm Schott | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1794 en Brno |
Morto | 5-an de marto 1865 (71-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Okupo | |
Okupo | botanikisto filikisto |
Vivo
redaktiSchott partoprenis inter 1817 kaj 1821 la Aŭstri-Brazilan ekspedicion kaj estis nomita en 1828 al korta ĝardenisto en Vieno. Ekde 1845 ĝis sia morto Schott laboris kiel direktoro de la kortaj kaj imperiestra menaĝerio. En 1852 li gvidis la ŝanĝlaborojn de la kastela parko de la kastelo Schönbrunn en parte angla parko.
En 1857 li estis elektita membro de la Germana Akademio de Naturesploristoj Leopoldina.
Schott fariĝis fama pro siaj esploroj de la alpa flaŭro. Li ankaŭ fondis la alpan ĝardenon en kastelo Belvedere. Krome li aldonis al la Vienaj kortegaj ĝardenoj sian kolekton en Brazilo.
Verkoj.
redakti- Meletemata botanica (kune kun Stephan Ladislaus Endlicher), 1832
- Rutaceae. Fragmenta botanica, 1834
- Genera Filicum, 1834–1836
- Analecta botanica (kune kun Carl Frederik Nyman kaj Karl Georg Theodor Kotschy), 1854
- Synopsis Aroidearum, 1856
- Aroideae, 1853–1857
- Icones Aroidearum, 1857
- Genera Aroidearum exposita, 1858
- Prodromus systematis Aroidearum, 1860
Fontoj
redakti- Zander, R., F. Encke, G. Buchheim, S. Seybold :Handwörterbuch der Pflanzennamen. 13a eldono. Ulmer Verlag. Stuttgart. 1984.ISBN 3-8001-5042-5
- Henricus Schott, Stephanus [Stephan Ladislaus] Endlicher: Meletemata botanica Faksimile-Druck, Cramer, Weinheim 1964 (Erstausgabe: Gerold, Vindobonae [Wien] 1832).
- Ernst Wunschmann: Schott, Heinrich Wilhelm. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 32, Duncker & Humblot, Leipzig 1891, S. 399–402.
- Christa Riedl-Dorn: Schott, Heinrich Wilhelm. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 23, Duncker & Humblot, Berlin 2007, ISBN 978-3-428-11204-3, S. 494 f. (Digitalisat).