La Verda Promenejo estas promen- kaj biciklo-vojo ĉirkaŭ la Brusela ĉefurba regiono kiu estas ĉirkaŭ 65 km longa. La vojo ligas la parkojn de la tiel nomata "dua ringo" ĉirkaŭ tiu regiono. Ĝi estas pli longa ol la Verda Promenvojo René-Dumont, kiu situas en Parizo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.f
Verda Promenejo
migra vojo
Lando(j)  Belgio
Urbo Bruselo
Geografio
Trajtoj
vdr

Itinero redakti

Kun foriro en la nordo la itinero trapasas en la sekvantaj komunumoj Schaarbeek kaj Neder-over-Heembeek i.a. pere de Watermaal-Bosvoorde, Anderlecht, Ganshoren kaj Laken. Inter Vorst-Forêt kaj Anderlecht la vojo iomete forlasas la bruselan distrikton.

 
Vojŝildo

Kvalito kaj alirebleco redakti

Adreso plej proksime por la ekiro kaj reveno :  Vidu itineron sub eksteraj ligiloj 

En funkcio de la alireblo, la biciklantoj foje sekvu malsaman vojon ol tiuj de la piedirantoj.

Vojo-indikiloj redakti

 
Verda vojo 'Promenade verte' en Bruselo

La vojo estas indikita per verdaj ŝildoj kio estas la normo aplikata por la vojindikado de distraj promenvojoj kaj biciklaj vojoj en la regiono, en kontrasto kun la regionaj biciklo-itineroj. Tiuj ĉi celas nur ke oni povas atingi pere de biciklebla vojo lokojn de regiona intereso venante el la "pentagono" de la brusela urbo-centro 

En ĉi tiu distra reto de promen- kaj biciklovojoj, la 'verda promenado' portas la nombron "01".

Apude de gravaj orientigaj aŭ vizitindaj lokoj, troviĝas informopanelo kun informoj pri la 'verda promenado' mem kaj detaloj pri la tuja ĉirkaŭaĵo.

Iuj partoj de la vojo estas nur alireblaj por piedirantoj. Ĉe tiuj lokoj biciklantoj devas sekvi kromvojajn ŝildojn. Biciklantoj ankaŭ regule renkontos avertosignojn, ekzemple kie densa aŭtovojo alproksimiĝas.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti